MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

BALKANIO

Albanoj kaj la sendependa Grekio

Antaŭ nelonge oni festis la 200-jariĝon de la greka ŝtato (1821-2021). Grekio estis la unua lando akirinta sendependecon disde la Otomana Imperio. Komence, la reĝa Grekio kun siaj 350 000 homoj etendiĝis ĝis Pindo, ĉar, laŭ britoj, ja ne ekzistis grekoj ekster tiu limo. Sed fakte en ĝia teritorio ĉiam vivis ankaŭ neetnaj grekoj, unuavice albanoj, nomataj „arvanitoj” 1. Ankoraŭ hodiaŭ, en la koro de Ateno, ekzistas la malnova kvartalo Plaka (albane: maljunulino), kaj en ĉiuj vilaĝoj ĉirkaŭantaj Atenon, inkluzive la historian Maratonon, loĝas arvanitoj.

Albanlingve

La vilaĝoj ĉirkaŭ Dodona, antikva sankta loko, portis albanajn nomojn: Adrimisht, Bonile, Breshta, Brianishte, Burdar, Cakrovisht, Cuke, Dober, Frashtan, Gardhiq, Godist, Gramos, Kluboshar, Labçisht, Lozesht, Mushar, Mush, Pine, Perat, Perlep, Rrapçisht, Sul, Shotishte, Tishte, Velçisht, Vranje, Vraste kaj aliaj. Same en Peloponezo, en Tesaloniko kaj en la insuloj.

Estas do logike supozi, ke en la glora naciliberiga milito por la sendependa Grekio partoprenis ankaŭ arvanitoj. Efektive, multaj herooj kaj gvidantoj de tiu milito estis same tiaj: Teodor Kolokotroni, Odise Andruço, Teodor Griva, Laskarina Bubulina, Noti Boçari kaj aliaj 2. Ne hazarde, en la unua greka parlamento deputitoj libere parolis la albanan lingvon.

Propramane forviŝita heredaĵo

Theodoros Pangalos, iama vicĉefministro de Grekio kaj mem arvanito, diris: Neniu povus subigi arvanitojn en Grekio, ĉar ili gvidis Grekion, ili estis generaloj, ĉefministroj, prezidentoj kaj proprietuloj de la ĉefurbo. Sed ili mem „forglutis” sian pasintecon, ĉar ili estis fanatikece konvinkitaj, ke ili estas grekoj kaj, helpe de instruistoj, sukcesis malaperigi la arvanitan lingvaĵon ...

Omaĝo

Granda albana paŝao, Ali Tepelena, reginta ĉirkaŭ 40 jarojn sur la vasta teritorio de la nuna suda Albanio kaj triono de la nuna Grekio, intencis krei komunan albanan-grekan sendependan ŝtaton kaj ege kontribuis al la revolucio de 1821. Grekio starigis kaj finance subtenas imponan muzeon dediĉitan al li en Joanino, la ĉefurbo de la greka regiono Epiro.

Bedaŭrindaj forlasoj

Tamen, bedaŭrinde, laŭ la renoma albana geopolitika analizisto profesoro Shaban Murati, en ĉiuj pompaj festadoj kaj paroladoj aranĝitaj de la estroj de Grekio okaze de ties 200-jariĝo oni neniam esprimis dankemon al albanoj. Ili ne menciis eĉ la paŝaon Ali Tepelena! Tio estas jam delonga politiko sekvata de Grekio post ĝia sendependiĝo, laŭ kiu oni malaperigis aŭ neis spurojn de la arvanita faktoro en la formiĝo de la greka ŝtato – malgraŭ tio, ke ekde 1990 en Grekio vivas kaj loĝas kelkcent miloj da albanaj elmigrintoj, kontribuantaj ĉiuaspekte al la prospero de la lando.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Aliaj esperantigoj: arvanidoj, arnautoj. (red.)
2. Greke: Theodoros Kolokotronis, Odiseas Andrucos, Theodoros Grivas, Laskarina Bubulina, Notis Bocaris. (red.)
Bardhyl Selimi (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05