MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KOSOVO

Helpe al agnosko de juna ŝtato

La novan ŝtaton Kosovo jam agnoskis ĉirkaŭ 110 membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj, sed ankoraŭ ne Barato, Brazilo, Ĉinio, Rusio, Serbio, kaj ankaŭ ne kvin landoj, kiuj estas membroj de Eŭropa Unio: Grekio, Hispanio, Kipro, Rumanio kaj Slovakio.

En la malrapida agnosko-procezo, pli ol diplomatio povus helpi kaj muziko kaj sporto, ĉar la internaciaj organizaĵoj estas pli toleremaj pri tio. Nuntempe estas mondskale konataj interalie la kosovaj kantistinoj Dua Lipa, Bebe Rexha, Rita Ora kaj Era Istrefi, kiuj deklaras sin albanoj el Kosovo, kvankam ili vivas kaj laboras alilande.

Sportaj sukcesoj

Kosovo jam partoprenas en eŭropaj kaj mondaj futbalaj matĉoj. Aliflanke, kosovaj ĵudistoj de kelkaj jaroj akiras multajn medalojn en diversaj matĉoj. Inter ili estas Majlinda Kelmendi, Nora Gjakova, Distria Krasniqi, Loriana Kuka kaj Akil Gjakova.

Subiginte rusan koleginon en matĉo en Belorusio (Minsk, junio 2019), Majlinda Kelmendi gajnis oran medalon en la Eŭropaj Ludoj, kaj oni do devis hisi la flagon de Kosovo, kvankam Belorusio ne agnoskas Kosovon. Simile okazis en aliaj momentoj, kiel en Daŭho (Kataro), Tbiliso (Kartvelio) kaj Uzbekio.

Tre sukcesaj estis ĵudistoj el Kosovo en Eŭropa Ĉampionludo okazinta en Lisbono en aprilo, kie elstaris Distria Krasniqi kaj Akil Gjakova.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05