Moderna vivoLITOVIOSalikokoj kreskas ankaŭ en la nordoAntaŭ kelkaj jaroj neniu povis eĉ imagi, ke tropikaj vivuloj povos vivi ankaŭ en Litovio. „Fakte ankaŭ ni malfacile kredis tion. Sed ni estas frandemuloj, ni ŝatas vojaĝi tra la mondo. Promenante kun amikoj en Karibio kaj Sud-Ameriko, ni plurfoje diskutadis pri tio, kial ni ne povas aĉeti freŝajn kaj bonkvalitajn salikokojn en komercaj centroj de Litovio. Reveninte hejmen, iam ni eĉ komencis esplori, kie en Litovio ni povus ilin aĉeti. Kaj ni ne trovis ilin! Nin kaptis la ideo, ke salikokbieno povus vere ekzisti en Litovio, same kiel ĝi funkcias en aziaj kaj sud-amerikaj landoj. Ni ekinteresiĝis pri tio, kiel oni bredas salikokojn en tieaj bienoj. Kaj jen – post kelkaj jaroj da streĉaj laboroj, serĉadoj kaj analizoj – tropikaj salikokoj aperis en Litovio”, rakontas Algirdas Krupskis, estro de la litova salikokbieno Local Ocean. Komencaj paŝojApud la ŝoseo – inter la litovaj urboj Vilnius kaj Kaunas – kie nun situas moderna salikokejo 1500 kvadratajn metrojn granda, en 2017 ankoraŭ etendiĝis nur simpla kampo. Grupo da samideanoj obseditaj de la ideo decidis investi en branĉon tute novan por la tri baltaj landoj: bredado de salikokoj. „Fakte puŝis nin antaŭen la forta volo atingi ambician celon: konstante provizi litovojn per la plej bonaj freŝaj salikokoj, kiujn iam ajn ili gustumis. Samtempe nin persekutis necerteco, ĉu ni vere sukcesos, ĉar ja neniu antaŭe faris tion en ĉi tiu regiono, kaj ni trovis neniun literaturan fonton kun instruoj pri tio, kiel komenci tian agadon”, diras Krupskis. Komence sekvis monatoj da provoj kaj eraroj. Dungitoj vizitis diversajn salikokbienojn tra la mondo kaj akiris specifajn konojn kun la helpo de fakuloj. „Nun la bieno havas ĉion necesan, por ke niaj salikokoj kresku en bonaj kondiĉoj: ni sukcese kreis ilian naturan pacifikan medion en Litovio!” ĝoje asertas la bienestro. DetalojOni nombras ĉirkaŭ 2000 speciojn de salikokoj en la mondo. Litovoj okupiĝas pri la specio Litopenaeus vannamei, kies origino estis en la tropikaj akvoj de la sud-amerika pacifika marbordo. Ĝi estas la plej populara specio de salikoko akvokulture kultivata. „Salikokoj estas malgrandaj vivuloj kun tre specifa konduto. Ili kunvivas en grandaj grupoj kaj konstante manĝas kion ajn. Ili neniam havas tro multe da manĝaĵo: malsata salikoko povas engluti eĉ alian malpli grandan aŭ malpli fortan samulon”, aldonas la bredanto. Salikok-alvusojn litovoj importas el Usono, kie la bredantoj jam multe progresis kaj povas garantii la bonkvalitecon de la produkto. „Temas pri aparta teknologio, pri kiu ni ankoraŭ ne havas la kapablon, sed ni planas baldaŭ memstare okupiĝi pri tio, por havi pli da libereco”, aldonas Krupskis. La litova salikokbieno situas proksime de granda lago, sed por vivuloj el Pacifiko laga akvo tute ne taŭgas. Necesas krei medion, kiu kongruas kun iliaj naturaj vivkondiĉoj: plena kompleto da bakterioj kaj naturaj mikroorganismoj. Tial la interna temperaturo devas esti ĉiam 30 gradoj kaj la akva 27 aŭ 28. Salikoko estas ekstreme sentema vivulo, kiu reagas eĉ al la plej malgrandaj ŝanĝoj. Procedo de bredadoAlvusoj alportitaj al la bieno estas metataj unue en malgrandajn akvujojn. Alklimatiĝo, adaptiĝo kaj izoliĝo daŭras kelkajn tagojn. Poste salikokoj moviĝas al la primaraj bredrezervujoj, kie ili pasigas ĉirkaŭ unu monaton. Poste ili iras al mezgrandaj akvujoj kaj fine – post unu monato – al la ĉefa bredsistemo, kie ili restas ĝis la vendado. Oni nutras salikokojn per speciala ekvilibra furaĝo. Ĉar salikokoj estas konstante nutrataj, ili spertas tie malpli da streĉo ol en la oceano, kie ili devas serĉadi nutraĵon. Tio rezultigas pli bonan strukturon kaj kvaliton. Ĉar salikokoj manĝas siajn samulojn, taŭga manĝotempo tre gravas. Necesas de 90 ĝis 100 tagoj, por ke salikokoj maturiĝu (tiam unu pezas de 17 ĝis 25 g). En la akvujoj de la bieno en diversaj stadioj de matureco kreskas ĉirkaŭ 250 000 ekzempleroj. La nuntempa produktokapablo estas unu tuno monate. Popularaj kaj sanhelpajSalikokoj estas konsiderataj kiel la plej popularaj el la marproduktoj, kaj ili estas tre aprezataj de frandemuloj. Same kiel kraboj, ili estas precipe riĉaj je jodo, proteino kaj mineraloj, kiuj helpas al nia imuneco. Ili estas preskaŭ sengrasaj. Jodo troviĝas en salikoko centoble pli multe ol en bovaĵo. Salikokaĵo riĉas je vitamino B12, kiu estas esenca por produktado de hemoglobino kaj por bona nerva sistemo. Ĉu vi volas manĝi?La litovaj salikokbredantoj konstatas, ke pli kaj pli da klientoj interesiĝas pri naturaj produktoj de Litovio. Lokaj salikokoj vendiĝas freŝaj kaj ne frostigitaj, kiel okazas pri importitaj produktoj. Interesatoj povas per Interreto mendi la ŝatatan kvanton da salikokoj, kaj bredantoj tuj kaptos tiom, kiom la kliento mendis. La entreprenistoj planas konstrui plian salikokejon grandan je 3500 m 2. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en
1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|