ArtoRECENZOPromesplena daŭrigoVerdire, mi ne estis ŝatanto de la debutalbumo Blua horizonto de la itala kantistino Kjara, kiu restis por mi en la kategorio „fona muziko”. Unuflanke la kantoj estis tro serenaj, kun 2-3 esceptoj, aliflanke la voĉo tro ofte altiĝis super la muziko. Nun, du jarojn poste, aperis la t.n. unuopaĵo Mozaiko, kiu malgraŭ mia skeptikismo tuj kaptis min kaj kunportis min kun sia melodio. Trankvila komenco, kaptiva melodio, kiu evoluas al klimakso kun trafa akompano de piano, drumo kaj eĉ tuta orkestro. La oficiala muzikvideaĵo estas bele farita, konforme al la titolo en formo de mozaiko, sed klare videblas, ke la buŝomovoj ne kongruas kun la kanto en Esperanto, ĉar temas pri la itala originalo. Tamen, ni indulgu ŝin: la muzikproduktado estas tre kosta afero, do ni ĝoju, ke ŝi pretas fari profesian muzikon ankaŭ en Esperanto. La tekston de la kanto Federico Gobbo tre lerte esperantigis (ekz. ripet-ripete por la itala ripetizione estas tre bela elturniĝo), tamen mi demandas min, ĉu „poezia libereco” aŭ „ritma neceso” permesas doni transitivan sencon al „bruli”? (Ni estas la salto, kiu brulas l' asfalton ... – Siamo quel salto che brucia l'asfalto ...) Enhave, la elstara poezia teksto estas kiel ĝia titolo: mozaiko, kiu lerte spegulas nian vivon, konsistantan el fragmentoj, kontrastoj, faloj kaj releviĝoj. Resume: kiu ŝatis la unuan albumon, nepre aŭskultu ĉi novan pecon; kiu ne ŝatis, nepre donu al Kjara duan ŝancon kaj malkovru la maturiĝon de la artistino. Lode VAN DE VELDE
Kjara: Mozaiko. Eld. Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com
|