ArtoFILMOKorea familio setlas en UsonoLa usona filmo Minari gajnis premion en la kategorio de la plej bona helpaktorino en la 93a Akademia Filmpremiado (Oskaroj) okazinta la 25an de aprilo ĉi-jare. La filmo nomumiĝis kiel kandidato entute en ses kategorioj, inkluzive de la plej bonaj filmo, reĝisoro, ĉefaktoro, originala scenaro kaj muziko. Nenio speciala rimarkindas pri la fakto, ke usona filmo estas premiita aŭ nomumita en la Oskaroj, kaj tio mem estas neniel atentoveka. Sed troveblas aspektoj neordinaraj pri la filmo Minari. Antaŭ ĉio, la dialogo estas parolata plejparte en la korea, ne en la angla. La reĝisoro kaj verkinto de la originala scenaro Lee Isaac Chung kaj la ĉefaktoro Steven Yeun estas kore-usonanoj, kaj la ĉefaktorino Yeri Han kaj la premiita helpaktorino Yuh-Jung Youn estas koreinoj el Koreio. Mi emas etikedi la filmon „laŭemocie korea filmo”. La filmo MinariMinari bildigas la aŭtobiografian rakonton de la reĝisoro Chung mem, kies gepatroj enmigris el Koreio en la 1980aj jaroj kun „usona revo”. En la filmo korea familio, la gepatroj kaj gefiloj, translokiĝas en etan vilaĝon de Arkansaso. Ili komencas sian loĝadon en malnova loĝveturilo, la patro ekkultivas vastan sovaĝan herbejon kaj la patrino laboras kiel kokida distingistino. Ĉar ambaŭ gepatroj devas laboradi dumtage, ili invitas la avinon el Koreio por varti la infanojn. La avino kunportas interalie semojn de minari, speco de petroselo. Ŝi diras, „Minari kreskas vivece ie ajn kvazaŭ herbaĉo kaj tial iuj ajn, riĉaj aŭ malriĉaj, povas rikolti kaj manĝi ĝin por sano. Ĝi estas kuirebla por diversaj pladoj kaj utilas ankaŭ kiel medikamento. Minari estas mirinda!” Minari do ne nur estas speco de vegetaĵo, sed spegulas la familion mem strebantan setli en Usono spite al malfavoraj cirkonstancoj. Plie ĝi simbolas ankaŭ la korean popolon diligentan kaj persistan tra sia tuta ekzistado. La filmo patose priskribas la gravecon de familio, la amon inter anoj de la familio, avino, geedzoj kaj genepoj. Ĝi aludas ankaŭ, ke la enmigrado ankoraŭ ludas neneglektendan rolon en la disvolviĝo de la usona socio. La rakonto des pli tuŝis mian koron, ĉar mi mem loĝis kelkajn jarojn ne malproksime de la fona regiono en la 1980aj jaroj, ĝuste en la sama periodo kiel en la filmo. La premiitino kaj kandidat-nomumitojLa aktorino Yuh-Jung Youn, kiu rolas kiel varmkora avino, ricevis la premion de la plej bona helpaktorino. Ŝi estas 73-jara kaj aktoras de 55 jaroj. Ŝi fariĝis la unua premiito de la Oskaroj inter koreaj geaktoroj, kaj nur la dua inter aziaj aktorinoj post Miyoshu Umeki antaŭ 64 jaroj. Ŝi mem en sia 20a-30a jaraĝo loĝis en Usono pli ol dek jarojn kun sia propra usona revo, kvankam ne nepre kiel aktorino, kaj la revo nun realiĝas sur la ruĝa tapiŝo de la Oskaroj. Ŝi ŝercis en sia danka parolado, „Mi nur laboris diligente laŭ la admono de miaj du filoj kaj jen venas la honoro.” En la postceremonia intervjuo, tamen, probable aludante pri rashataj krimoj, ŝi serioze esprimis sian esperon, ke ĉiuj homoj kun diverskolora haŭto harmonie kuniĝos en unu pli belan ĉielarkon. La reĝisoro Lee Isaac Chung, naskiĝinta en Koloradio, pasigis sian infanaĝon en Arkansaso, same kiel la familio en la filmo. Li studis biologion en universitato por fariĝi kuracisto, tamen fascinite de filmoj decidis ŝanĝi sian karieron kaj studis kinon en postuniversitato. La aktoro Steven Yeun, kiu rolas kiel la patro, naskiĝis en Koreio kaj grandiĝis en Miĉigano. Li aktoras en filmoj kaj en Koreio kaj en Usono. Kvankam li ne estis premiita, lia nomumiĝo mem kiel kandidato markas pli-malpli grandan mejloŝtonon en la historio de la Oskaroj, ĉar li estas la unua inter aziaj kaj azi-usonaj aktoroj, kiu kandidatiĝas kiel plej bona ĉefaktoro. Ĉu ne usona filmo?Kvankam koreoj el Usono kaj Koreio grave kontribuis al la filmfarado, la filmo Minari estas neeviteble usona filmo. Ĝi estas produktita fare de la usona kompanio A24 partnere kun Plan B, kies prezidanto estas la aktoro Brad Pitt. La reĝisoro kaj la plimulto de la geaktoroj estas el Usono, havante la usonan ŝtatanecon. Ĝi estas filmita komplete en Usono, kaj definitive temas pri okazaĵoj en Usono. Sed ĉe la Ora Globo (Golden Globe) la filmo malsukcesis konkursi por „plej bona filmo”, pro tio, ke la plejparto de la dialogo estas parolata en la korea. Por rajti je aljuĝo, laŭ la regularo de la Ora Globo, filmo devas enhavi pli ol duonon de sia dialogo en la angla. La filmo Minari tiel estis ekskludita el la kategorio de „plej bona filmo” kaj anstataŭe konsolita per la premio de „plej bona filmo en fremda lingvo”. Fakuloj kritikis la Oran Globon pro rasa diskriminacio, ĉar en 2010 la usona filmo Malgloraj Bastardoj (Inglourious Basterds) enlistiĝis kiel kandidato por plej bonaj filmo kaj originala scenaro, malgraŭ malpli ol duono de sia dialogo en la angla. Pro ĉi tiu skandalo aldone al aliaj la Ora Globo nun alfrontas severan reformadon postulatan de holivudaj filmindustrianoj. Koreoj en la OskarojLa ĉi-jaraj Oskaroj ne estas la unuafojaj premioj atribuitaj al koreoj. Pasintjare la korea filmo Parazito ricevis la Oskaron en kvar kategorioj: plej bonaj filmo, reĝisoro, originala scenaro, kaj internacia filmo plenlonga. Kvankam laŭ iuj opinioj la Oskaroj ekspluatis la okazon por eskapi el kritikoj, ke oni diskriminacias azianojn kaj azi-usonanojn, estis signofoplene, ke ne-usona filmo, produktita ekster Usono kaj en fremda lingvo, gajnis premion de „plej bona filmo”. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro
de la gazeto
La Espero el Koreio.
|