SciencoGINGIVITOMalsanaj gingivoj: silentaj murdantojHipertensio trafas tutmonde inter 30 kaj 45 elcentojn de la plenkreska loĝantaro. Temas pri silenta murdanto, kiu plejofte ne kreas videblajn perturbojn kaj tamen estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de antaŭtempa morto pro koratako kaj apopleksio. Periodontito (severa gingivito), kiu trafas pli ol duonon de la individuoj, siaflanke ja rilatas al alta risko suferi altan sangopremon. Tiun jam longe supozatan ligitecon inter la du malsanoj klare konfirmas lastatempa esploro plenumita de la itala profesoro Francesco D'Aiuto el Eastman Dental Institute (UCL) en Londono, membro ankaŭ de Itala Societo pri Periodontologio kaj Implantologio (SIdP). GingivdamaĝoLa studon, aperintan en la ĵurnalo Hypertension, partoprenis 500 personoj kun meza aĝo de 35 jaroj, el kiuj 250 spertis severan periodontiton. Oni konstatis dum la esploro, ke 14 elcentoj de la homoj kun periodontito suferas altan sangopremon, kompare kun nur 7 elcentoj de tiuj en la kontrolgrupo, dum ĉiuj aliaj riskfaktoroj estas egalaj. Laŭ profesoro D'Aiuto, ĉi tiu konstato indikas, ke periodontaj bakterioj ne nur kaŭzas damaĝon al gingivoj, sed estigas ankaŭ sisteman inflaman respondon, kio povas favori la estiĝon de malsanoj kiel hipertensio. Se konsideri la oftecon de periodontito, kiel rimarkis la fakulo el SIdP, la studo konfirmas la maltrankviligan nombron de homoj, kiuj povus suferi, sen scii tion, de alta sangopremo, kun la tuta kardiovaskula risko, kiun tio kuntrenas. Krome, tio signifas ankaŭ, ke la ligo inter periodontito kaj alta sangopremo establiĝas longe antaŭ ol individuo disvolvas problemon de hipertensio. La kuracado de periodontito povas do favori la preventadon kaj limigadon de alta sangopremo: atingi kaj konservi bonan gingivan sanon povus helpi prokrasti la ekaperon de hipertensio kaj povus samtempe plibonigi la mastrumadon de la malsano ĉe homoj, kiuj jam suferas ĝin. Tio estas la konkludo de komuna dokumento, kiun ellaboras SIdP kune kun Itala Societo pri Arteria Hipertensio (SIIA), kun la celo konsciigi pri ĉi tiu ligiteco profesiulojn en ambaŭ fakoj. Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|