Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

Medito pri La Paŝtisto de Hermas

La libro La Paŝtisto de Hermas estis unu el la plej popularaj en la kristana eklezio dum la dua, tria kaj kvara jarcentoj. Jam nur tial estas ĝojinde, ke ĝi nun – danke al traduko de Gerrit Berveling – legeblas en Esperanto.

Tiu libro estis originale verkita en la malnovgreka ĉirkaŭ la jaro 150, plej verŝajne en aŭ apud Romo. Poste la integra originala teksto perdiĝis. Sed la skribaĵo transdoniĝis en sia kompleta amplekso en latina kaj kopta tradukoj. La plej malnova latina versio datiĝas proksimume de la jaro 200, sed la kopta de la 4a jarcento. La libro estis unuafoje presita en la latina en la jaro 1513.

Mesaĝisto

La verko temas pri Hermas, viro, kiu en sia junaĝo estis vendita kiel sklavo al iu sinjorino Roda en Romo. La nomo „Hermas” ja okulfrape similas al la nomo „Hermes”, kiu en la greka-romia religio estas la mesaĝisto, kiu transdonas la ordonojn de la plej supera dio Zeŭso. Tamen „Hermas” estis tiutempe tute ordinara nomo. Ne estas do kaŭzo supozi, ke temas ĉi tie pri simbola nomo aŭ pseŭdonimo. La ampleksa teksto estas longa sinsekvo de detalaj priskriboj de diversaj vizioj kaj de iliaj interpretoj, kiujn Hermas ricevas de malsamaj revelaciantoj por fariĝi modela „sklavo de Dio” kaj taŭga ano de la Eklezio.

Al Hermas unue virinoj – simbolantaj la Eklezion – kaj poste la plej grava revelacianto, la anĝelo de la pento, la „Paŝtisto”, rakontas aferojn, kiujn Hermas sola ne povas kompreni, ĉar la rakontitaj paraboloj ne estas kompreneblaj sen fremda interpretado. La virinoj kaj la Paŝtisto do devas pacience aldoni al Hermas multajn klarigojn. Tio ege gravas, ĉar la virinoj kaj la Paŝtisto rakontas ĉion al Hermas ankaŭ por ke tiu poste rakontu plu ĉion al aliaj homoj. La revelacioj en tiu libro devas ja servi al necesa ĝenerala perfektigo de la Eklezio per persona pentado kaj spirita renoviĝo de ĝiaj adeptoj. La Eklezio estas tie plurfoje simboligita per konstruado de turo komence per taŭgaj kaj malpli taŭgaj ŝtonoj (t. e. adeptoj). Dum la konstruado maltaŭgaj ŝtonoj estas elprenataj dum taŭgaj utilaj ŝtonoj estas nove enmetataj La rakonto malkaŝas, ke la Eklezio (jam) tiam (en la 2a jarcento) ne estis perfekta kaj bezonegis spiritan plibonigon ...

Propraj nomoj

Okulfrape estas, ke oni tie parolas pri Dio aŭ la Patro kaj pri ties Filo, sed nenialoke uzas la nomojn Jesuo aŭ Kristo. Escepte de Mikaelo kaj de la Paŝtisto, ankaŭ la multaj anĝeloj ne havas propran nomon. La anĝelo de la pento estas nomata la „Paŝtisto”, ĉar li surhavas veston de paŝtisto. Tiun anĝelon sendas al Hermas la plej supera anĝelo, nome Mikaelo.

La libro enhavas entute 5 viziojn, 12 ordonojn kaj 10 parabolojn. Grava instruo de la Paŝtisto al Hermas ŝajnas al mi, ke dubado kolerigas Dion kaj ke Dio skurĝos ĉiun dubanton. Krome Dio faras rigoran selekton inter la homoj: purulojn li rekompencos per eterna vivo, dum aliajn li punos torture, plej kruele. Alia esenca mesaĝo estas, ke Dio kaj la Spirito loĝas en ĉiu homo, kiu amas la veron (p. 31 kaj 35).

Malĉasto

En la kvara ordono oni legas, ke malĉasto estas malbono kaj eĉ krimo. Malĉastante oni kulpas grandan pekon kaj „faras la morton por si mem” (p. 32). Tie oni krome ekscias, ke se edzino adultas, la edzo nepre devas ne plu vivi kun ŝi, se li ne volas fariĝi kunkulpa pri ŝia peko. Li ja devas divorci disde ŝi kaj resti sola, sen virino, sen seksa vivo. Nur se iam la eksedzino revenus post pentado, li devus reakcepti ŝin kaj havi denove seksumon kun ŝi. „Tiu regulo nepras, same por virino kaj viro” (p. 33). Mi persone dubas, ke Dio rigardas tiun ekskluzivecon en seksa vivo tiom decida por la spirita savo de homo.

Kolero

En la kvina ordono atentindas la diro, ke „en la kolereksplodoj loĝas la diablo” (p. 36). Koleriĝemo estas kondamninda. Same kondamninda estas „deziro pri virinoj” (p. 38). Tio povas perpleksigi la hodiaŭan leganton, kiu ŝatus scii, kiel donaci vivon al nova homo kaj samtempe plu „vivi antaŭ Dio” (p. 39). La leganto ricevas la konsternan impreson, ke koncipi bebon per natura metodo estas ago absolute diabla, ago nepre malbona ... Ĉu oni do ne faru bebon por nepre resti senpeka? Aŭ ĉu la Paŝtisto estas praa „antinatalisto”? Kiel konsoleton oni legu sur alia paĝo, ke Dio „ne memoras la malbonon kaj estas kompatema pri sia kreaĵo” (p. 42).

La Paŝtisto plurfoje eldiras severan, senkompatan minacon, nome ke se vi neglektas liajn ordonojn, vi ne nur ne saviĝos, sed ankaŭ „viaj infanoj” ne povos saviĝi. (Tion oni siatempe nomis en la germana Sippenhaft.) Tiun minacon la Paŝtisto diris al Hermas „ege kolere”, ŝanĝante sian formon, ke „neniu homo povis elteni lian koleron” (p. 49), kvankam antaŭe la sama Paŝtisto asertis, ke koleriĝemo estas malbona, diabla ... Evidentas do, ke li ne praktikas, kion li predikas. Laŭ la sama tono, la Paŝtisto rakontas, ke „la pekuloj estos bruligitaj, ĉar ili pekis kaj ne pentis; la paganoj estos bruligitaj, ĉar sian Kreinton ili ne rekonis” (p. 56).

En alia loko li diras, ke pekuloj estos torturataj kaj ke „kiom da tagoj iu vivas en sinplaĉo, tiom da jaroj li estos torturata” (p. 65). En sia 9a parabolo, li minacas denove dirante, ke „la apostatoj kaj perfidintoj de la eklezio estas komplete perditaj por Dio” (p. 73). Tiuj timigaj metodoj famegiĝis tra la posta historio de kristanaj eklezioj. Ankaŭ sufiĉe neĝentila kaj nehelpema fojfoje estas la Paŝtisto, kiam li diras al Hermas ekzemple: „Ekstreme aroganta vi estas en via demandado. Vi devus entute nenion demandi; ĉar se necesas, ke por vi klariĝos, ja klariĝos” (p. 59). Miaopinie la problemo por la povra Hermas estas, ke la paraboloj preskaŭ nekompreneblas kaj tial necesigas klarigon kaj interpretadon de revelacianto.

Plezuro

En la tuta libro la plej miriga parto por mi estas la 4a parabolo: ĝi ilustras, ke malobeante al strikta Dia ordono, oni tamen povas ricevi rekompencon de li ... Domaĝe por la homaro, ke Evo siatempe ne ricevis de Dio similan rekompencon pro sia kuraĝa sed aŭdaca sciemo, pro sia malobeo en la Paradizo! Ankaŭ miriga, tamen mult-rivela pri la spirito de tiu libro, estas la aserto de la Paŝtisto, ke ĉiu agado estas malutila (= malbona, diabla) por la homo, „se li grandplezure ĝin faras”, ke la homo „purigu sin de ĉiu deziro de ĉi tiu mondo” (p. 67) kaj ke „por tiuj, kiuj ne pentas, sed restas ĉe siaj plezuroj, la morto estas proksima” (p. 75). Oni komprenu el tio, ke plezuro ne plaĉas al Dio.

Malgraŭ la ĝuinda esperanta traduko de Gerrit Berveling, ni do nepre retenu nin kaj klopodu ne legi „grandplezure” la libron de Hermas por ne riski novan pekon kaj dian koler-atakon ... Kiel ajn: Se vi volas kompreni esencan sintenon de certaj nuntempaj kristaneklezianoj, tiu libro estas aparte mult-rivela kaj do nepre rekomendinda.

beph
Benoît PHILIPPE
Benoît Philippe (1959), esperanta aŭtoro, doktoriĝis pri Esperanto, profesie instruas la francan en Dresdeno.
Hermas: La Paŝtisto. El la malnovgreka kaj la latina tradukis Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Rijswijk, 2020. 104 paĝoj, broŝurita.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 08/09, p. 24.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Benoît Philippe el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-05