Moderna vivoSLOVAKIOBanko de amoHomoj deponas diversajn aĵojn en banka trezorejo: monon, juvelojn, valorpaperojn, personajn havaĵojn ktp. En Slovakio eĉ amsentojn. Ĉu vi ne kredas tion? Banka lásky (Banko de amo) troviĝas en la historia slovaka urbo Banská Štiavnica (ĉ. 170 km norde de Bratislavo), kiu en la pasinteco – danke al signifa minado de arĝento – estis konata ankaŭ kiel „arĝenta urbo”. En ĉi tiu urbo loĝis kaj laboris la slovaka poeto Andrej Sládkovič 1, kiu pere de sia grandioza lirika ampoemo Marína fariĝis konata, respektata kaj ŝatata. Malfeliĉa amoLa ĉeftemo de la ampoemo baziĝas sur la granda sed malfeliĉa amo de la poeto al la lernejanino Marína Pischlová, filino de bonstata familio. Li enamiĝis al ŝi en 1839, sed Marína – laŭ peto kaj volo de sia patrino – edziniĝis al riĉa loka marcipanisto. La ampoemo, kiu estis publikigita en 1846, konsistas el 2900 versoj. Laŭ literaturaj fakuloj ĝi estas la plej longa ampoemo en la mondo, kaj en aprilo 2017 ĝi estis oficiale registrita kiel monda rekordo ĉe World Record Academy (Akademio pri mondrekordoj). Ĝia granda forto kuŝas en tio, ke ĝi estas bazita sur realaj faktoj, kaj tiel ĝi estas multe pli forta kaj alloga ol, ekzemple, la fama fikcia tragedio Romeo kaj Julieto. Muzeo de travivaĵoj kaj ammezuradoLa malfeliĉa amo de la poeto estis ĉefimpulso por la fondo de nuntempa muzeo, kiu troviĝas en originala historia domo konstruita en la urbocentro meze de la 16a jarcento. En la domo Marína pasigis la plej grandan parton de sia vivo. En la lastaj tri jaroj ĉi tiun muzeon – aŭ pli ĝuste, domon de vera amo – vizitis pli ol 65 000 homoj el la tuta mondo. Kion povas ĝui la vizitantoj? Dum 60-minuta restado la vizitantoj, por kiuj disponeblas dek gvidlingvoj, ĝuas romantikon, ridon, emocion ktp, kaj ili havas la ŝancon vidi interalie faksimilon de la manuskripto de la ampoemo Marína. Parto de la ekspozicio estas nomata amo-mezurilo, t.e. aparato kapabla mezuri la potencon de la vera amo ĉe paroj, kiuj kuraĝe emas al tiaj mezuroj. La amantoj devas teni al si reciproke unu manon, kaj per speciala prenilo ĉe la alia mano ili ricevas amverson, kiu esprimas la potencon de ilia amo. Trezorejo de amoEn la muzeo troviĝas ankaŭ trezorejo de amo, kiu estas kreita el la versoj de la ampoemo „Marína”. En la trezorejo estas 100 000 kestoj, kiujn kovras kopioj de la originala manuskripto de la poemo. En ili homoj el la tuta mondo povas konservi simbolojn de la propraj amoj aŭ feliĉo, ekz. fotojn de amatoj, amleterojn, kinejajn biletojn de la unua rendevuo aŭ aliajn personajn amtrezorojn. 1. Sládkovič (1820-1872) (propranome Andrej Braxatoris) estis slovaka evangelia pastro, elstara poeto de romantikismo, literatura kritikisto, publicisto kaj tradukisto.Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|