MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

AGRIKULTURO

Asparaga magio

Pro nutraj, resanigaj kaj, kompreneble, kuirartaj ecoj, asparagoj en multaj landoj de la mondo delonge estas konsiderataj kiel bongustaĵo de frandemuloj, aristokratoj kaj reĝoj. Asparago ĉiuprintempe estas ofta legomo sur la tabloj de multaj familioj. Tamen litovoj tiun ĉi fruprintempan legomon malkovris antaŭ nur deko da jaroj. Unue ili aĉetadis importitajn asparagojn ĝis finfine ili decidis mem kultivi ilin. Ja la litova grundo tute taŭgas por tiu planto.

En Litovio oni komencis kultivi asparagon en grandbienoj kaj monaĥejoj en la 15a aŭ 16a jarcento. Oni scias, ke ĉi tiun legomon alportis en la 16a jarcento Bona Sforza, la patrino de la grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando Sigismondo Aŭgusto. Tamen baldaŭ pri la asparago kiel legomo litovoj forgesis, kaj ili plantis ĝin nur en florĝardenoj. Asparagoj kutime kreskis for de aliaj plantoj aŭ floroj, ĉar la plantoj estas abundaj kaj povas kreski ĝis du metroj. Ili rolis ne nur kiel ornamaĵo de florĝardenoj, sed estis uzataj ankaŭ por ornami bukedojn kaj la internon de hejmo aŭ preĝejo.

Tamen pro rapide kreskantaj tradicioj en diversaj eŭropaj kaj amerikaj landoj la kuirarta tradicio de asparago reaperis ankaŭ en Litovio. Homoj komencis serĉi tiun legomon en vendejoj. Kaj ili trovis ĝin, sed importitan el foraj landoj. Do, kial ne kultivi ĝin amase ĉi tie, se la veterkondiĉoj ebligas tion? La demando baldaŭ estis respondita: kreiĝis unuaj asparagbienoj. Pro la nutra valoro de la ŝosoj kaj la originala gusto sugestanta pri aveloj kaj verdaj pizoj, asparago fariĝis amata tra la tuta lando. Kaj evidentiĝis, ke freŝkultivataj asparagoj estas eĉ pli bonaj ol tiuj, kiuj faris longan vojon el foraj landoj ĝis niaj vendejoj.

Pri asparaga kultivado ekinteresiĝis precipe junaj personoj aŭ familioj, kiuj antaŭe eĉ neniun ideon havis pri terkultivado. Kultivado kaj sekve konsumado de asparagoj lastatempe fariĝis moda afero en Litovio.

Inter arbaroj

Enrika Karvelienė asparagojn kultivas jam dum ses jaroj. Ŝia bieno estas en suda Litovio, riĉa je vastaj arbaroj. Laŭ ŝi asparagkultivado estas nur amuza libertempaĵo. Ŝi ja estas muzikinstruistino en muzika lernejo en la ĉefurbo Vilnius, je pli ol 100 km for de la bieno. Do, dum la semajno ŝi instruas muzikon kaj dum semajnfinoj kaj ofte ankaŭ post la muzika lernejo en labortagoj ŝi veturas al sia asparaga bieno almenaŭ por kelkaj horoj.

La virino konfesas, ke antaŭ sep jaroj ŝi serĉis domon en la pitoreska vilaĝo nur por trankvila ripozo, sed ne por tie labori. „Simple mi revis nur pri spaco kaj naturo. Tial ni aĉetis malnovan lignan domaĉon kaj sur ĝia loko konstruis novan. Promenante en la ĉirkaŭaĵo mi rimarkis fekundan terenon – tie kreskantaj urtikoj estas konfirmsigno de tio. Subite min kaptis la ideo iniciati iun agadon tie. Unue mi pripensis kultivi mirtelojn. Sed tuj ekdubis pri la sukceso – bestoj, birdoj, malhonestaj homoj libere povus rikolti berojn. Tiam min atakis nova ideo – asparagoj. Tiutempe asparago estis relative nova kaj tre populara legomo en Litovio”, pri la apero de asparagejo rakontis ĝia fondinto.

Revinte pri natura trankvilo sed trovinte asparagojn kaj senfinajn laborojn sur asparaga kampo Enrika tute ne bedaŭras. „La laboro ja estas en la libera aero. Vi leviĝas kun la suno, aŭskultas la voĉojn de birdoj kaj laboras tion, kion vi ŝatas, kaj kreas ion plaĉan por aliaj homoj. Mi konstatis, ke fizika laboro estas la plej bona refreŝigo de la menso”, diras la instruistino kaj asparagistino.

Trimonata sezono

Ŝi rakontis, ke la asparaga sezono en Litovio komenciĝas en aprilo kaj daŭras ĝis la 24a de junio. Poste la plantoj devas trankvile kreski kaj fortigi siajn radikojn por alporti ankoraŭ pli bonan rikolton sekvontjare. Asparagoj povas esti semataj aŭ plantataj kiel plantidoj. Tamen la vojo de la semoj al la tablo estas tre longa – vi povos manĝi tiajn asparagojn nur post kvar jaroj. „La asparago estas kutime plantata en aprilo antaŭ varmiĝo de la vetero. Ĉi-jare mi plantis pliajn kvin mil plantidojn. Hodiaŭ mia asparagejo etendiĝas sur ĉirkaŭ du hektaroj”, diras la virino, kiu kultivas plurajn specojn de asparagoj. Ŝiaopinie, la plej bongustaj kaj popularaj estas la asparagoj Gijnlim [ĥejnlim], kiuj iom sugestas guston de aveloj kaj verdaj pizoj.

Frosto-defio

Granda defio por asparagkultivantoj estas printempaj frostoj, kiam la nokta temperaturo falas sub nulon. Tio en Litovio estas kutima fenomeno. Kiam frosto tuŝas junajn ŝosojn ili ne plu taŭgas por vendado. Necesas atendi, ĝis aperos novaj. La ideala asparago devas esti 15-20 cm longa kun bela fermita butonpinto. Kiam la vetero varmiĝas kaj venas tempo por rikolto, necesas labori preskaŭ senpaŭze de mateno ĝis vespero. Domaĝe, ke pasintjare aperis skaraboj de la specio Crioceris asparagi. Enrika ne uzas insekticidojn en sia agado. Tial ŝi devis forigi la skarabojn permane.

Asparago-kultivanto asertas, ke en la hodiaŭa Litovio la konkurado en la asparaga kampo forte kreskis. Samtempe multiĝis ankaŭ la manĝantoj. Konsumantoj printempe amase venas rekte al la bieno de Enrika por aĉeti la legomojn. Preskaŭ ĉiutage ŝi uzas asparagojn ankaŭ en sia kuirejo, kaj ŝi konas multajn manierojn por prepari ilin rapide kaj bonguste. „Laŭdire asparago estas la legomo de juneco, ĉar ĝia nutra valoro estas ege ampleksa: fero, kalcio, zinko, folia acido kaj multaj aliaj mikroelementoj, vitaminoj A, B, C, K, ankaŭ karbonhidratoj, proteinoj, t. e. ĉio, kion la korpo bezonas post la vintro”, ŝi konfirmis.

last
LAST


Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam de 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-06