Moderna vivoPIRATADOĈu Kapuĉaj Robĉjoj? Ne, retteroristoj!En la ĉi-jara majo la funkcio de unu el la plej grandaj petrol-duktoj en Usono, apartenanta al la firmao Colonial Pipeline, estis paralizita dum ioma tempo. Tio estis rezulto de fifama agado de la retpirata grupo DarkSide (Malhela flanko) bazita ie en orienta Eŭropo. Ĝiaj altkvalitaj ret-specialistoj per specialaj piratprogramoj trovis en malmoderna komputila programaro de tiu usona kompanio vundeblajn lokojn. Temis pri aktivigo de virus-programo, kiu blokas la eniron de uzantoj kaj ĉifras la datumaron tiel longe kiel la viktimo ne alpagas deziratan monsumon. Rezulte de la atako la petrolkompanio perdis ĉirkaŭ 100 GB da datumoj kaj devis haltigi la funkciadon de petrol-duktoj, kiuj transportas el Teksaso 45 % de ĉiuj likvaj brulaĵoj uzataj en la orienta parto de la lando. Ŝajnaj Kapuĉaj RobĉjojLa grupo DarkSide prezentas sin kiel „entreprenon” posedantan profesie faritan TTT-ejon kun emoj pri kontaktoj kun ĵurnalistoj kaj kompanioj laborantoj pri malĉifrado. Cinike la grupo publikigis sian kondutkodekson, kiu klarigas, kiu povas esti viktimo kaj kiu ne. Kontraŭ iliaj atakoj estas protektataj hospitaloj, lernejoj, universitatoj, neprofitcelaj organizaĵoj, registaraj agentejoj kaj ankaŭ entreprenoj lokitaj en eks-sovetiaj landoj. Tiu novstila „Kapuĉa Robĉjo” (angle: Robin Hood) eĉ anoncas, ke parton de la neleĝe akirita mono la grupo donacos al bonfaraj institucioj. Malgraŭ tio, ke la grupo deklaras, ke „Nia celo estas ricevi monon, sed ne krei problemojn por la socio”, tio ŝajnas blufo. La terureco de la akcidento kun Colonial Pipeline estas ja, ke la retpiratoj ne nur ĉifris kaj fermis la viktiman datumaron, sed ŝtelis ĝin kaj minacis publikigi ĝin en specialaj TTT-ejoj. La akcidento kaŭzis panikon en aĉetado de benzino ĉe la tuta orienta bordo de Usono (en Virĝinio, ekzemple, la prezo de unu galjono da benzino atingis 6,99 dolarojn, kontraste en Teksaso la sama kvanto kostas 2,69). Novtipaj piratojFinfine, la 10an de majo Colonial Pipeline pagis ĉirkaŭ kvin milionojn da dolaroj al la retbanditoj por la kodo, kiu helpus al la kompanio refunkcigii la komputilan sistemon, kiu priservas la gravajn petrol-duktojn. La pago estis farita en moderna maniero, per kriptovaluto. Oni uzas kriptovaluton, ĉar ĝian transdonon ne eblas spuri. Tuj post la atako kontraŭ Colonial Pipeline la DarkSide-anoj anoncis tri aliajn viktimajn kompaniojn: unu en Usono, unu en Brazilo kaj la trian en Skotlando. Similaj elaĉet-atakoj lasttempe iĝas ege serioza problemo por multaj landoj. Notindas, ke en 2020 repagoj de retatak-viktimoj kreskis je pli ol 300 % kaj egalis al ĉirkaŭ 350 milionoj da dolaroj en kriptovaluto. Averaĝe, la elaĉetsumo de unu akcidento estis 312 000 dolaroj. Alex MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, en la sud-orienta regiono de Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.
|