Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

AKTUALE

Ĉu iu ajn rajtas traduki ies ajn verkon?

La 30an de decembro 2020 juna poetino afrik-usona, Amanda Gorman, eksciis, ke ŝi estas elektita por verki kaj deklami poemon okaze de la invest-ceremonio de Joe Biden, la 46a prezidento de Usono. Iuj asertas, ke Jill Biden, prezidenta edzino, proponis la nomon de tiu 22-jara junulino.

La poemo ne estis finverkita, kiam la 6an de januaro aprobantoj de Donald Trump invadis la Kapitolon en Vaŝingtono, kie kunvenadas la Usona Kongreso. Tial Amanda Gorman decidis fini sian poemon per instigo al unuiĝo adresita al la usona nacio.

La 20an de januaro, en flava vesto kaj kun ruĝa diademo, Amanda ĉarmis la publikon deklamante sian tekston The hill we climb (La monto, kiun ni surgrimpas). En ĝi, ŝi admonas siajn samlandanojn al forĵeto de malkonkordo, „ĉar ni scias ke, por pensi ĉefe pri nia estonteco, ni unue flankenmetu niajn diferencojn.”

Kiu estas Amanda Gorman?

Ankoraŭ juna, tiam 16-jara, ŝi jam estis elektita „juna poeto de la jaro” en Los-Anĝeleso en 2014. En 2015 publikiĝis ŝia unua poemaro The One for Whom Food Is Not Enough (Tiu por kiu manĝo ne sufiĉas). En 2017 ŝi iĝis la unua gajnanto de tutlanda konkurso Juna poeto de la jaro.

La juna poetino ofte alpaŝas politikajn kaj sociajn temojn, ekz. pri la situacio de la virinoj kaj nigruloj en la socio.

La 20an de januaro, ŝi iĝis la plej juna poeto invitita al oficiala ceremonio.

Polemiko

Pli ol pri la poemenhavo, eŭropanoj ĉefe diskutis pri la haŭtkoloro de la tradukontoj, tiel vidigante rasan streĉitecon en la literatura mondo.

En Nederlando la eldonejo Meulenhoff elektis talentan tradukistinon, Marieke Lucas Rijneveld, cetere aprobitan de Amanda Gorman. Sed polemika artikolo de Janice Deul, en la ĵurnalo De Volkskrant, eksplodigis la aferon: „Blankhaŭta tradukistino por la poemo de Amanda Gorman: tio ne akcepteblas.” La tradukistino rezignis, kaj la eldonisto pardonpetis.

En Hispanio la kataluna tradukisto Victor Obiols estis forigita, dum lia hispana kolegino Nuria Barrios ekkoleregis: „Tio estas venko de sinidentiga idearo super krea libereco.” En Francio la eldonejo Fayard elektis belg-kongan kantistinon, Marie-Pierra Kakoma, alinome Lous and the Yakuza. En Svedio la tradukisto estas viro, Jason Diakité, alinome Timbuktu, kies gepatroj estas usonanoj. En Germanio tri tradukistinoj kunlaboris, el kiuj unu nigrulino, Hadija Haruna-Oelker. En Italio la eldonisto ne hezitis doni la taskon al juna blankhaŭta tradukistino, Francesca Spinelli, kun la konsento de Amanda Gorman.

Kion fine opinii pri tiu polemiko, en kiu miksiĝas literaturo, kontraŭrasismo, politiko, mono, influo de sociaj retoj? Ĉu nepras havi nigran haŭton por traduki poemon verkitan de nigrulino?

Argumentoj poraj ... kaj kontraŭaj

Por kelkaj la debato estas interesa, ĉar ĝi serioze taksas la celojn de literaturo, tradukado, arta konceptaro. Ĝi evidentigas ĉiaman problemon de la tradukistoj: povi eniri la aŭtoran mondon. Por aliaj, la volo, ke nigrulo traduku verkon de nigrulo, estas juĝdeflankiĝo. Des pli ke la teksto de Gorman ne estas ideologia, sed usona. Prefere al tradukisto kun nigra haŭto, necesas iu, kiu perfekte konas la usonan historion. Plie, postuli, ke nigrulo traduku verkon de nigrulo, aŭ judo tiun de judo, multe similas al sinidentiga integrismo.

La franca tradukisto André Markowicz skribis prie en la ĵurnalo Le Monde: „Neniu rajtas diri al mi, kion mi rajtas aŭ ne traduki.”. Kaj Victor Obiols diris al la mondskala novaĵagentejo AFP: „Se mi ne rajtas traduki poetinon, ĉar ŝi estas ina, juna, nigra, usona de la 20a jarcento, tiam mi ne rajtas traduki Homeron, ĉar mi ne estas greko el la 8a jarcento a.K., aŭ mi ne povus traduki Ŝekspiron, ĉar mi ne estas anglo el la 16a jarcento.”

Tania de Montaigne, afrikdevena franca ĵurnalistino, opinias: „La nederlandan tradukistinon, unuflanke, kaj Amanda Gorman, aliflanke, oni reduktis al korpoj. Nu, tion precize faras la rasisma teorio.”

Provo pri kompreno

La svisa tradukistino Camille Luscher provis rekunigi ambaŭ opiniojn tion asertante: „Ne eblas disigi la verkon de Amanda Gorman de politika kunteksto, kiu estas tiu de Trumpismo, de la morto de George Floyd kaj de la movado Black Lives Matter. La mobilizado estis forta, eĉ ĝis Svisio, por denunci policajn perfortojn kaj sisteman rasismon, kiuj ne plu estu aktualaj. Precipe en ĉi tiu kunteksto okazas nun la tradukado de la verkoj de Amanda Gorman. Estas momentoj en la historio – kaj mi opinias, ke ni estas en unu el tiuj – kiam postulo pri reprezenteco superregu.”

Do, eble ne temas pri ĉiama devigo trovi nigran tradukiston por ĉiu verko de nigra aŭtoro, sed pri nura deziro, forte esprimita, por la sola poemo de Amanda Gorman, skribita por la enoficigo de Joe Biden.

vila
Pascal VILAIN
Francio

Pascal Vilain estas emerita instruisto. Li aktivas en sud-orienta Francio kiel sekretario de la federacio Esperanto-Provenco kaj redaktoro de ĝia samnoma gazeto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 07, p. 20.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pascal Vilain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-06-05