Moderna vivoSERPENTOJImpona ĝardeno hejmeLa 26-jaraĝa litova herpetologo Gerardas Paškevičius, ofte nomata la „ĝangala homo”, estas fervora bestoŝatanto. Hejme li havas veran bestoĝardenon. Sian bestaron li prezentis jene: „Nun mi havas dek kvar malsamajn speciojn de bestoj. Jen ili: ok serpentoj, du lacertoj – granda gerosaŭro (Gerrhosaurus major) kaj leoparda geko (Eublepharis macularius), du tarantuloj – granda brazila birdmanĝanto (Lasiodora parahybana) kaj viola birdmanĝanto (Tapinauchenius violaceus), formikejo, du kongaj bronzaj skaraboj (Pachnoda marginata), kiuj odoras kiel persikoj kaj giganta afrika heliko (Achatina fulica)”. Intereso el la infanecoGerardas, kiu devenas de la urbo Ukmergė, diras, ke lia amo por bestoj naskiĝis en la infanaĝo. „Mi estis miskomprenata infano. Mi ne interesiĝis pri knabaj ludiloj, ne legis fabelojn. Min interesis nur la naturo – mi promenis tra la kampoj, herbejoj, arbaroj, sur la bordoj de granda lageto proksime al la domo kaj esploris diversajn skarabojn, krustacojn, rigardis naĝantajn ranidojn. Mi eĉ povis haltigi la aŭton, se sur la vojo mi vidis inan ranon. Ja en tiu rano estas kvazaŭ la tuta ranaro de la lageto.” „La naturaj sekretoj estis por mi la plej interesa afero. Mi eĉ ne scias la kialon. Miaj gepatroj estas entreprenistoj kaj havas neniun rilaton kun naturo. Geamikoj de miaj gepatroj vizitante nian domon kaj vidante mian sindonon por la naturo nomis min ‚ĝangala homo’”, rakontis la juna viro. Gerardas estis 9-jaraĝa, kiam li unue renkontis serpenton. „Tiutempe mi kaj miaj gepatroj feriis ĉe lago. Piedirante sur sabla monteto, mi rimarkis, kiel mi pensis tiutempe, fragilan angvison (Anguis fragilis), senkruran lacerton. Mi prenis ĝin en mian manon kaj ĝi subite siblis. Mi konstatis, ke mi prenis venenan serpenton, la ordinaran viperon (Vipera berus). Mi milde metis ĝin sur la teron kaj forkuris. Mi revenis al la dometo tute tremanta. Mi ne povis imagi, kial mane kaptita serpento ne mordis min. Tiam mi eksentis ankoraŭ pli profundan ligon kun la naturo”. Reptilioj: mia amoGerardas konfesas, ke li precipe ŝatas reptiliojn. La unua ekzotika besto en lia hejmo aperis antaŭ kelkdek jaroj. Ĝi estis tajvana delikatvosta serpento (Elaphe taeniura), kiun kiel knabo li aĉetis en bestbutiko de sia urbo. Vidinte la belajn buntajn torditajn serpentojn en la terario kaj trovinte pliajn informojn pri ili en Interreto, li eksentis, ke li vere volas havi tiuspecan serpenton hejme. La gepatroj ne kontraŭis lian deziron. Ili diris nur, ke li mem devas ŝpari monon por tiu aĉetaĵo. La knabo rifuzis dolĉaĵojn kaj ĉiujn aliajn knabajn allogaĵojn, por ke li povu aĉeti la deziratan serpenton. Finfine bela ĉirkaŭ 60 centimetrojn longa besto aperis en la hejmo. La knabo nomis ĝin Rikis. „La tiama simpatia serpenteto hodiaŭ estas jam 280 centimetrojn longa. Ĝi komforte sentas sin en kompanio de homoj. Kiam ĝi estis ankoraŭ juna kun granda plezuro ĝi emis gliti en manikon de mia ĉemizo aŭ pulovero, kiam mi sidis ĉe komputilo aŭ legis libron. Nun estante granda ĝi volonte tordiĝas apude kiam mi kun mia fianĉino sidas sur sofo kaj spektas filmon”. Ne ĉiujn bestojn de sia nuna kolekto li mem aĉetis. „La ceterajn bestojn donacis por mi aliaj homoj. Ili diris, se mi ne prenos iliajn dorlotbestojn, ili rifuzos ilin alimaniere. Ne unufoje mi kun aliaj oficistoj de la Departemento pri Mediprotektado iris por kolekti eskapintajn aŭ forĵetitajn dorlotbestojn”, li aldonis. Escepta situacio okazis en majo 2017. Tiam la loĝantoj de kvartalo de Vilnius rimarkis probable venenan, ruĝan serpenton sub la balkono de loĝdomo. Gerardas, tiutempe ankoraŭ studento, estis alvokita por inspekti kaj kapti la reptilion. Evidentiĝis, ke temas pri amerika sinaloa 1 laktoserpento (Lampropeltis triangulum). Li prenis ĝin mane, metis en skatoleton kaj prenis ĝin hejmen. Post kelkaj tagoj li portis la serpenton en la bestĝardenon. Kelkajn monatojn poste, kiam ĝia mastro ne aperis, la laktoserpento ekloĝis en la terario de Gerardas. Bestoj bezonas atentonLaŭ aserto de Gerardas, bestoj, kiel homoj, bezonas atenton. Li diras, ke liaj dorlotbestoj jam rekonas lin kaj komprenas, ke ili ne estas en danĝero. „Mi elprenas miajn bestojn sufiĉe ofte. Mi neniam faras tion perforte. La konduto de besto indikas, ĉu ĝi volas tion. Ni diru, se besto ĵus satiĝis, estas en stato de haŭtoŝanĝo aŭ kaŝas sin, tio signifas, ke ĝi ne volas esti prenita. Tiam mi lasas ĝin en trankvilo. Ekzemple, iuj serpentoj glitas sur la manojn tuj kiam oni malfermas la terarian pordon, volante moviĝi, ekzerciĝi, ŝanĝi kaj esplori la ĉirkaŭaĵon”. Li aldonis, ke serpentoj neniam amos homon, ĉar tiu sento estas fremda por ili. Ilia plej granda amo-esprimo povas esti toleremo: la homa korpo estas taŭga por varmiĝi. La spertulo pri bestoj klarigas, ke por teni ekzotikan beston hejme, unue necesas decidi, kian specion oni intencas aĉeti, kiel ĝi vivas en naturo, kion ĝi manĝas, kiel ĝi defendas sin. Gravas ankaŭ en la terario adapti la vivkondiĉojn al naturaj (temperaturo, humideco, luma diapazono, nutrado). Ekzemple, se gerosaŭro vivas en la sudana dezerto en Afriko, kie la sablo varmiĝas ĝis 50 gradoj, tio signifas, ke la terario bezonos enhavi sablon. Hejme kreskantaj bestoj ne estas kaptataj en libera naturo, sed estas bredataj en kaptiteco. Tial ili perfekte akceptas la kondiĉojn kreitajn en la terarioj. Reptilioj ne aktivas, ili estas tiaj ankaŭ en sovaĝa naturo – la tuta vivo de serpento povas pasi apud iu falinta ŝtipo. Do restarigi tiun ŝtipon hejme ne estas kompleksa tasko. La terario devas esti hermetika, ĉar reptilioj povas gliti tra ŝajne plej malgranda breĉo. Alia grava elemento estas la grandeco de la terario. Ekzemple tigraj pitonidoj estas tre belaj, nur 60 cm longaj. Tamen en du jaroj ili kreskas ĝis du metroj, kaj en kvar jaroj – ĝis kvar, kaj okjara ino jam povas esti ses metrojn longa. Ofte homoj ne havas sufiĉe da spaco por tiaj bestoj kaj decidas forigi ilin. „Tio validas ankaŭ por akvaj testudoj. Komence ili egalas al la grandeco de 2-eŭra monero. Homoj admiras ilin, alportas hejmen kaj tenas ilin preskaŭ en florvazo. Poste tiu testudo kreskas ĝis 3 kg, multe fekas kaj malkomfortiĝintaj homoj finfine decidas ilin porti al riveroj, lagoj aŭ vartejoj”, diris la herpetologo. PrelegojKiel profesia biologo Gerardas ofte prelegas. Kontaktante kun la homoj li rimarkis, ke, kvankam serpentoj estas timigaj kreaĵoj, tamen pli ofte homoj timas araneojn. Kio provokas la timon? Laŭ li la timon probable provokas manko de scioj pri tiuj bestoj, des pli pro tio, ke oni kutime vidas ilin demonigitaj en televido aŭ aliaj kanaloj. „Tamen la sperto montras, ke la plej popularaj ekzotikaj dorlotbestoj estas testudoj kaj araneoj, ilin sekvas lacertoj kiel igvanoj, kameleonoj, kiuj vivas nur kelkajn jarojn, kaj finas la liston serpentoj”, konfirmis Gerardas Paškevičius. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991. 1. Sinaloo: federacia subŝtato de Meksiko. (red.)
|