MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

NATURO

Hoteloj por insektoj

Ĉu vere insektoj bezonas hotelojn? „Jes, vere”, unuvoĉe diras dungitoj de VASA, rubkolekta sistemo de la litova ĉefurbo Vilnius. Rezulte antaŭ nelonge en parkoj de la urbo aperis dometoj faritaj el naturaj materialoj, nomataj insektaj hoteloj. Tiuj insektaj hoteloj estas dediĉitaj por allogi diversajn speciojn de insektoj, kaj kutime oni instalas ilin en parkoj, ĝardenoj aŭ arbaroj. Krom por sia ĉefa celo, ĉi tiuj interesaj konstruaĵoj estas uzindaj ankaŭ por ornamado de verdaj spacoj kaj kiel rimedo por eduki la loĝantaron, ke ĝi atenteme zorgu pri la diverseco de insektaj specioj.

Ĉio estas interligita

„Ni zorgas pri la redukto de urbaj ruboj kaj poluado, kaj ni kredas, ke gravas, ke tiajn celojn starigu antaŭ si ankaŭ la civitanoj. Sekve, ni provas eduki la loĝantaron en diversaj formoj. Donacante insektajn hotelojn al la urbo, ni volas atentigi urbanojn pri la fakto, ke ĉiu ekosistema partoprenanto estas grava por harmonia medio. Ni devas memori pri tio en iu ajn agado, eĉ se ĝi ne transpasas la limojn de la hejmo, ĉar ĉio estas interligita kaj influas la ĝeneralan medion”, diris la estro de la rubkolekta sistemo de Vilnius (VASA) Justina Prunskienė.

Ekosistemo

Laŭ Raimundas Ereminas, arbaristo de la urbaj parkoj de Vilnius, la konservado de la diverseco de insektaj specioj gravas, ĉar multaj biologiaj specioj, kiuj influas la ekvilibron de la ĝenerala ekosistemo, konstante malaperas pro urba disvolviĝo kaj industriaj agadoj. „Diversaj specioj de insektoj malaperas, kaj ne ĉiuj homoj eĉ rimarkas, ke ĉirkaŭe fariĝas pli trankvile, ĉar la insektoj ne plu zumas. Ili malaperas pro malutilaj aŭ nerespondecaj homaj agadoj, insekticidoj, herbicidoj, homa interveno en naturo, nekonvenaj terkulturaj praktikoj”, diris la arbaristo.

Nutra ĉeno

Laŭ li, kutime homoj rimarkas insektojn nur kiam iuj el ili mordas aŭ zumas obsede kaj kaŭzas ĝenon. Oni pensas malofte, ke eĉ tiuj malgrandaj „krimuloj” estas tre utilaj ludantoj en nia ekosistemo, ĉar ili gravas en la nutra ĉeno de bestoj kaj eĉ de homoj. „Estas kelkaj milionoj da malsamaj specioj de insektoj en la mondo, kaj nur tre malmultaj el ili estas damaĝaj. Plej ofte insektoj plenumas biologian limigon, mortigas parazitojn kaj plagojn: afidojn, raŭpojn. Insektoj malkompaktigas la grundon, putrigas biologiajn rubojn, ili tre gravas por plantreproduktado. Ne estas dubo, ke la malapero de insektoj ankaŭ minacas formortigi aliajn speciojn de plantoj kaj bestoj”, klarigis Raimundas Ereminas.

La arbaristo ĝojus, se tiaj insektaj hoteloj fariĝus ofta vidaĵo. Ja konstrui tion hejme estas facila afero. Gravas uzi naturajn materialojn – arbobranĉojn, kavajn tigojn, ŝelon, sekan herbon, muskon, tiel ke ili taŭgu por diversaj specioj de insektoj. Tiaj materialoj poste putros. „Kiam hoteloj fariĝos malutilaj por unu insekta specio, ĝian lokon tuj okupos alia”, diris la arbaristo de la urbaj parkoj de Vilnius.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06