ArtoLa kato de Geluck ĉe la parizaj Elizeaj KampojLa kato ...Kion ĉi tiu vorto elvokas en vi? Se vi estas literaturamanto, vi jam pensas pri Marjorie Boulton, ŝia amo al ĉi dombesto kaj la unua komencfrazo de ŝia verketo Dek du piedetoj: „Min havas kato. Tiu ĉi ne estas gramatika eraro.” Poeziŝatanto, vi eble deklamas mense poemon de la franca poeto Charles Baudelaire
el lia poemaro
La floroj de l' malbono. En ĝi, tri versaj verkoj havas kiel titolon la nomon de la kutime ŝatata besto,
du singulare kaj unu plurale. Unu estas esperantigita de Kálmán Kalocsay:
Du aliajn tradukojn ni ŝuldas al Gaston Waringhien:
La Kato de GeluckSed eble vi interesiĝas ankaŭ – aŭ eĉ pli – pri aliaj artoj: desegnado, pentrado, skulptado ...? Tiam verŝajne interesos vin ekscii pri tio, kio okazis en Parizo, ĉe la avenuo Elizeaj Kampoj: tie la belga artisto Philippe Geluck ekspoziciis skulptaĵojn pri sia konata kato, kiujn li kreis laŭ krokizoj siaj, helpe de aliaj belgaj artistoj kaj metiistoj. Temis pri dudek bronzaĵoj tri metrojn altaj, 800 ĝis 1200 kilogramojn pezaj, kiuj reprezentas la heroan figuron, pintorelan kaj diknazan, bildstrie aperintan unuafoje en 1983 en la belga ĵurnalo Le Soir. Jen kiel la aŭtoro priskribas la originon de sia kato: „Iam, mi desegnis plenridetantan Sinjorinon Kato sur la kovrilo de mia geedziĝa dankkarto, kaj ene de ĝi videblis Sinjoro Kato, kiu ŝin rajdis. Ĉio tiel komenciĝis! Iom poste, kiam Le Soir petis, ke mi inventu figuron, mi memoris pri la dankkarto. La besteto iĝis mia proparolanto, kvazaŭ aktoro, por kiu mi skribas skeĉojn! Fakte, alia mio. Tra ĝi, mi liberiĝas. Mi fojfoje ludas per la fajro, sed tio estas mia humurista rolo!” Geluck profitas sian kreaĵon, sian alimemon, por vehikli siajn proprajn ideojn, ĉu politikajn (plejofte maldekstrulajn), ĉu religiajn (daŭre kontraŭklerikajn), ĉu sociajn (ĉiam progresemajn). La Kato en ParizoSub la titolo La Kato vagas, la skulptaĵoj celas unue gajigi la preterpasantojn. „Per ĉi tiuj dudek verkoj, mi esperas doni al la publiko ĝojon, ridemon kaj ian surrealisman poezion, kian ni ŝatas en Belgio”, diris Philippe Geluck. Sed la artisto havas alian pli seriozan celon: per siaj humuraj pozoj kaj situacioj – jen ludante fluton, jen dispremante aŭtomobilon („Ĉi-foje temas pri veturilo frakasita de kato”, diris Geluck), jen dancante vestita per jupeto – lia kato humure alpaŝas profundajn sociajn temojn: Atlaso portanta ĉielan globuson plenplenan je plastaj boteloj, Sankta Sebastiano martire trapikita de krajonoj, alude al la viktimoj de la atenco kontraŭ la ĵurnalistoj de la semajna gazeto Charlie-Hebdo ktp. Tiun arteventon oni planis unue okazigi en aprilo 2020, sed ĝi estis prokrastita pro la nuna pandemio. Kun masko ornamita de trafa esprimo, „Via rideto mankas al mi”, Geluck klarigas: „Mi ege esperas, ke ĉi tiu ekspozicio anoncos la remalfermon de la kulturejoj, muzeoj, kinejoj ... Tio venos.” La Kato vagosPost Parizo, la dudek katoj vojaĝos tra la tuta Francio – al deko da urboj, i.a. Bordeaux, Caen, Lille, Mulhouse, Marseille – kaj revenos al Bruselo en 2022. Se vi intencas akiri unu el la skulptaĵoj, se vi pretas pagi inter 300 000 kaj 400 000 eŭrojn, ne prokrastu tion kaj rapidu, ĉar 16 el 20 jam vendiĝis. Tion farante, vi ne riĉigos Geluck sed partoprenos en la financado de onta Muzeo de la Kato, kiun la artisto ŝatus krei en 2024 en Bruselo. Polemiko pri la KatoTiu muzeo troviĝos proksime de la Reĝa Palaco, centre de Bruselo, kaj disvastiĝos sep-etaĝe sur 4000 m2. Kvankam ĝia konstruo ankoraŭ ne ekis, peticio kontraŭ ĝi kunigas jam preskaŭ 5000 subskribintojn. Ĝin iniciatis du artistoj, Denis De Rubber kaj Sandrine Morgante, kiuj riproĉas al la projekto ĝian celon: „ĉefe promocii la verkaron de Philippe Geluck”. Ili bedaŭras, ke la brusela konsilio ne preferas vidigi aliajn artverkojn de la Reĝa Muzeo, kiuj kaŝe dormas en deponejo de la muzeo, sed tiujn de Geluck. Philippe Geluck ne komprenas la polemikon: „Tiu muzeo nomiĝos Muzeo pri la Kato kaj Humura Desegnarto. Mi intencas disvolvi tri fakojn: unu pri mia Kato, kiu utilos kiel allogilo, alian kiu gastigos portempajn ekspoziciojn dediĉitajn al famaj desegnistoj kiel Jean Bosc, Sempé, Siné, Saul Steinberg aŭ Pierre Kroll. Kaj estos loko dediĉita al la kata graveco en la historio kaj kulturo de la homaro.” Li sentas sin „profunde vundita” pro la peticio kaj asertas: „Se oni trovos pli bonan uzcelon por la konstruaĵo, mi retiriĝos kaj rezignos pri la projekto.” Kiu fine venkos? Ĉu la oponantaro al la muzeo aŭ ĉu la Geluck-a Kato? Afero daŭrigota ... Pascal VILAIN
korespondanto de MONATO en Francio
Pascal Vilain estas emerita instruisto. Li aktivas en sud-orienta Francio kiel sekretario de la federacio Esperanto-Provenco kaj redaktoro de ĝia samnoma gazeto.
|