MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ASTRONOMIO

La meteorito, kiu ŝanĝis la mondon

En la malfrua vespero de la 26a de majo 1751 la ĉielon super la pitoreska vilaĝo Hraščina en la regiono Hrvatsko Zagorje en Kroatio subite „tranĉis” meteorito kun formo de lumbrila ruĝarda globo. Ĝi postlasis malhelan fuman spuron en la ĉielo. Multnombraj vilaĝanoj ĉeestis tiun neĉiutagan kaj timigan spektaklon. Pli-malpli super ilia vilaĝo, la globo disiĝis en du pecojn. Sekvis surdiga eksplodo, kaj ili falis sur ĵus plugitan kampon de la vilaĝano Mijo Koturnas.

Tuj en la vilaĝo okazis ĝenerala konfuzo; kaj ĉiuj, puŝate de scivolo, ekkuris al la loko, al kiu la meteorito falis. La pastro Juraj Marešič agis trankvilige kaj ordonis al la vilaĝanoj alporti ĉion, kion ili trovos. La vilaĝanoj vidis en la fal-loko du truojn, el kiuj ili elfosis du meteoritojn. Unu el ili pezis 40 kilogramojn kaj enbatiĝis je 2 metroj en la grundon. La dua pezis 9 kilogramojn, kaj enbatiĝis en la grundon iom pli ol unu metron. Ambaŭ meteoritoj estis alportitaj al la pastro kaj provizore deponitaj en la paroĥestrejon.

Sciencamanta imperiestro

Samtempe, 200 kilometrojn norde, en Poĵuno (la hodiaŭa Bratislavo) okazis kunveno, kiun partoprenis la imperiestro Francisko la 1a de Loreno kaj la imperiestrino Maria Tereza, sed ankaŭ la zagreba episkopo Franjo Klobušicki. Ĉar multaj homoj en diversaj partoj de la imperio rimarkis la falon de la meteorito, la novaĵo pri tio rapide atingis la imperiestron. Bonŝancego en la tuta afero estas, ke la meteorito falis dum la regado de Francisko la 1a, ĉar li havis grandan intereson pri scienco. Precipe grava estas la fakto, ke la imperiestro antaŭ nelonge estis aĉetinta de iu kolektanto lian kolekton de meteoritoj kaj mineraloj. Li tuj ordonis al la zagreba episkopo, ke li esploru la falon kaj liveru la meteoriton al li.

La episkopo sendis du kanonikojn al Hraščina kun klaraj instrukcioj, kiel esplori la aferon. La instrukcioj eĉ enhavis la demandojn, kiujn la kanonikoj devis proponi al la atestantoj. Laŭ la instrukcioj, la kanonikoj intervjuis ĉiujn atestantojn kaj, sen sensaciismo aŭ mistikismo, verkis latinlingvan raporton kun la titolo: Dokumento pri la falo de la meteorito de Hraščina.

La pli granda peco de la meteorito kaj la detala dokumentaro sendiĝis al la imperiestro. Kiel la sekvontaj eventoj pruvis, tio estis granda scienca aventuro, kiu ŝanĝos la mondon. La pli malgranda peco de la meteorito estis, en neklaraj cirkonstancoj, disigita en tri partojn. Unu peco estis sendita al Zagrebo, la dua al Poĵuno, kaj, ĉar la meteorito estis fera, la tria peco restis en Hraščina, kie la vilaĝanoj kreis el ĝi najlojn.

Multaj imperianoj atestis la falon de la meteorito, kaj inter ili estis du pastroj kaj du oficiroj deĵorantaj en la hungara urbo Sigeto. Ili pretigis raporton, kiu enhavis du desegnaĵojn. Unu el ili montris la ĝeneralan aspekton de tiu okazaĵo en la ĉielo, dum la alia konsistis el ses skizoj, kiuj montris la ŝanĝojn de la meteorita spuro, antaŭ ol ĝi falis. Tiu valorega atesto estis sendita ankaŭ al la imperiestro. Danke al tiu raporto kaj aliaj atestoj, sciencistoj poste esplorantaj tiun meteoriton eltrovis, ke ĝi moviĝis el la direkto de Nurenbergo en Bavario kaj superflugis Gracon en Stirio.

Kvankam la imperiestra kolekto jam enhavis multajn meteoritojn, pro sia grandeco kaj akompananta dokumentaro la meteorito de Hraščina iĝis la fundamento de la tuta viena kolekto. Hodiaŭ la meteorito de Hraščina estas parto de daŭra ekspozicio de la Naturscienca Muzeo en Vieno, kies kolekto enhavas ĉirkaŭ 2400 meteoritojn, estante la trie plej granda en la mondo. Je la dua loko estas la kolekto en la naturscienca muzeo Smithsonian en Vaŝingtono (Usono), kaj je la unua estas la Nacia Instituto por Polusaj Esploroj en Tokio, kiu havas grandan kolekton de meteoritoj el Antarkto.

Iom pli pri la historio

Meze de la 18a jarcento oni kredis, ke meteoritoj estas partoj de nia tero, kiuj, iel propulsite en la aeron kaj poste influite de gravito, falas reen al la tero. Sciencistoj neis la teorion de Koperniko kaj blinde kredis je la teorio de Aristotelo, kiu parolis pri la disigo de la ĉielo kaj la tero, kaj pri la neeblo de miksado de aferoj inter ili. Uzante tiun teorion, la kroata kronikisto Baltazar Adam Krčelič elpensis klarigon pri la hraŝĉina meteorito. Ĉar proksime troviĝis minejoj de fero, li diris, ke pro la granda ardeco, kiu okazis dum tiuj tagoj, la fera maso estis ĵetita el la minejo en la aeron. Tiuj feraj eroj kuniĝis en la aero kaj formis globon, kiu pro la gravito falis sur la teron.

Dum mallonga tempo tiu teorio estis publike akceptata, sed, laŭ postaj esploroj kaj eltrovoj, ni povas diri, ke la meteorito de Hraščina markis mejloŝtonon en la scienca aliro al meteoritoj. Multaj atestantoj kaj detala nesuperstiĉa raporto markis la turnon en la interpreto de la origino de meteoritoj.

Eĉ ne unu meteorito, kiu ĝis tiam falis sur la teron, havis tiom da atestantoj kaj tiel detalan raporton. Jam duonjarcenton poste, ankoraŭ unu eltrovo kontribuis al tio, ke la ĝistiamaj misaj teorioj estu definitive forlasitaj. La direktoro de la imperiestra teĥnologia kolekto, Alois von Beckh-Widmanstätten, en 1808 analizis plateton de la meteorito de Hraščina. En la fera-nikela strukturo de la meteorito li malkovris interesajn liniojn, kiuj intersekciĝis regule. Analizante tre detale tiun eltrovon, li pruvis, ke tiaj linioj en metalo povas ekesti nek sur la tero, nek en laboratorioj, sed nur en interplaneda spaco. Tiel estis definitive pruvite, ke meteoritoj havas eksterteran originon. Tiujn liniojn en scienca literaturo oni nomas strukturoj Widmanstätten.

La nova vivo de la meteorito

Kvankam la meteorito estis dum ĉiuj tiuj jaroj tre konata en sciencaj rondoj, en Hraščina ĝi estis preskaŭ forgesita. Kiu scias, kiom longe tio daŭrintus, se en 1991 konata kroata esperantistino kaj la esperanta verkistino Spomenka Štimec ne komencintus renovigi malnovan bienon de nobeloj Belošević en Hraščina. Renovigante la bienon, sinjorino Štimec deprenis la centjaran polvon de sur riĉa kultura kaj historia heredaĵo de la regiono de Hraščina. Krom revivigo de multaj rakontoj el la historio de la bieno, ekde 1995 tie okazas la renkontiĝoj de la meteorito de Hraščina, kiuj flegas la memoron pri la falo de la meteorito. Dum 25 jaroj la aranĝojn pri la meteorito en Hraščina organizis Kroata Esperanto-Ligo, kaj en la lastaj 9 jaroj ilin kunorganizas Esperanto-Societo Trixini el Hraščina. Al la renkontiĝoj venas interesataj gastoj el la tuta mondo, kaj al tiu mondo denove foriras la rakonto pri la fajra globo, kiu elektis Hraščina por alteriĝi, kaj kiu ŝanĝis la direkton de la scienca rado.

Ekde 2004 en la bieno okazas unu plia aranĝo, kiu metas Hraščina sur la kulturan mapon de Eŭropo. Tio estas la renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj, kiu ĉiujare al la malgranda Hraščina alportas almenaŭ unu konatan verkiston. Kiel kutime, eta ŝtono ekirigas lavangon. En 2009, ĉe la loko de la falo de la meteorito, estis starigita ĝia modelo je natura grandeco. Per starigo de tiu memorsigno, la meteorito revenis hejmen en simbola maniero. Ĉi-jare oni festas la 270-jariĝon de la falo de la meteorito per pluraj sciencaj kaj kulturaj programeroj.

fais
Faruk ISLAMOVIĆ
korespondanto de MONATO en Kroatio


Faruk Islamović estas maŝina inĝeniero el Zagrebo. Liaj hobioj estas montgrimpado kaj vojaĝoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 15.

Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro partoprenas en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Faruk Islamović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-11-01