MedioORNITOLOGIORemalkovro post 170 jarojIndoneziaj ornitologoj kaj birdamantoj de la tuta mondo entuziasme ĝojkrias: ili remalkovris birdon, pri kiu oni kredis, ke ĝi jam formortis antaŭ pli ol 170 jaroj. Temas pri la birdo, kiu havas la sciencan nomon Malacocincla perspicillata. MalkovroLa birdon malkovris du loĝantoj en la provinco Kalimantano (insulo Borneo, Indonezio). Muhammad Suranto kaj Muhammad Rizka Fauzan plukis arbarfruktojn en pluvarbaro proksime al sia hejmo pasintoktobre, kiam ili hazarde ekvidis nekonatan birdon. Ili sukcese kaptis kaj fotis ĝin kaj poste ellasis ĝin reen en la naturon. Pri sia malkovro ili tuj informis lokajn organizaĵojn por protektado de birdoj. Spertaj ornitologoj post reciprokaj konsultadoj konfirmis, ke temas pri Malacocincla perspicillata kun forta beko, ĉokoladbruna koloro kaj nigra strio tra la okulo. PriskriboLa birdon unue science priskribis en 1850 la franca natursciencisto kaj ornitologo Charles-Lucien Bonaparte (1803-1857, nevo de la imperiestro Napoleono) surbaze de sekcita specimeno de unu birdo, kiun kaptis la germana geologo Carl Schwaner (1817-1851) dum siaj ekspedicioj en la 1840aj jaroj en la tiama Nederlanda Hindio. De tiam ĉi tiun kantobirdon ĉirkaŭis diversaj misteroj. Ankaŭ ĉiuj pliaj klopodoj de ornitologoj remalkovri ĝin malsukcesis, kaj tial la sola pruvo de ĝia ekzistado ĝis hodiaŭ restis nur unu muzea sekcita individuo kun helflava vitra okulo de la 19a jarcento. Ĉi tiu rimarkinda malkovro montras, ke naturo ankoraŭ havas siajn sekretojn. Malgraŭ tio, ke la homaro pli kaj pli detruas ĝin, ĝi ĉiam povas agrable surprizi nin. Detaloj pri la remalkovro kaj foto de la birdo estas publikigitaj en la oficiala bulteno pri aziaj birdoj (BirdingAsia). Pli da informoj haveblas anglalingve ĉe https://www.orientalbirdclub.org/club-news. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|