Moderna vivoSOCIOSilentiĝis filmprincidino cindrulinoLa filmmondo perdis grandan legendon. La 9an de junio 2021 forpasis la 68-jara ŝatata ĉeĥa aktorino Libuše Šafránková. Ŝi internacie famiĝis per la superbela filmfabelo Tři oříšky pro Popelku (Tri aveloj por cindrulino), kie ŝi 19-jara jam aktoris la ĉefan rolon. Ĉi tiu fabelo en multaj landoj estas ĝis hodiaŭ regula parto de la kristnaska televid-programo por infanoj kaj plenkreskuloj. AktoradoŠafránková naskiĝis la 7an de junio 1953 en la historia urbo Brno, kie ŝi pasigis sian infanaĝon. Jam kiel infano ŝi vizitadis teatrajn rondetojn kaj gajnadis en diversaj deklam-konkursoj. Ŝi finstudis aktoradon ĉe la konservatorio en sia gepatra urbo kaj poste decidis serĉi sian teatran feliĉon en la ĉefurbo Prago. Ekde 1972 ŝi estis membro de la loka aktora klubo kaj ekde 1992 aktoris en la praga nacia teatro, kie ŝi donis formon al nombrego da teatraj roloj. Ŝatataj filmojŠafránková jam en la aĝo de 17 jaroj bonege debutis en la televidfilmo Babička (Avinjo), filmita laŭ romano de la ĉeĥa verkistino Božena Němcová, en kiu la aŭtorino rememoras sian infanaĝon, kiam ŝin kaj ŝiajn gefratojn edukis simpla, sed saĝa avino. Sekvis aliaj konataj kaj ŝatataj filmoj, en kiuj Šafránková ludis sentemajn virinojn kun sento ne nur por liriko, humuro kaj komedio, sed ankaŭ por dramo. Dum sia kreema vivo ŝi faris pli ol 80 filmojn. Inter la neforgeseblaj filmoj, kiuj daŭre projekciiĝas en Ĉeĥio kaj Slovakio pro la granda ŝato, estas Jak utopit doktora Mráčka aneb Konec vodníků v Čechách (Kiel dronigi d-ron Mráček aŭ La fino de la niksoj en Bohemio), Princ a večernice (Reĝido kaj vesperstelo), Vrchní, prchni! (Kelnero, fuĝu!), Sůl nad zlato (Salo pli ol oro), Vesničko má středisková (Mia vilaĝeto pitoreska), Kolja, Báječná léta pod psa (Mirindaj jaroj sub la hundo) kaj aliaj. Ŝi laste aperis antaŭ la kameraoj antaŭ sep jaroj en la slovaka-ĉeĥa filmo Rukojemník (Ostaĝo), filmita en Bratislavo, kie ŝi formis ĉarman geedzan paron kun Milan Lasica. Honora lokoŠafránková ricevis en Ĉeĥio la prestiĝan filmpremion Český lev (Ĉeĥa Leono - vitra statuo de leono) pro sia artista kaj profesia kontribuo en la filmo Kolja. En 2008 ŝi gajnis en enketo de la ĉeĥa televido sub la nomo Stelo de mia koro, kiu ŝin suprenportis sur la piedestalon de la plej populara ĉeĥa aktorino. Oktobre 2015 la ĉeĥa prezidanto Miloš Zeman aljuĝis al Šafránková la medalon Pro Meritoj en la kampo de arto. ForpasoEn novembro 2014 kuracistoj diagnozis ĉe ŝi pulmokanceron, kiu poste reaperis, kaj fine la aktorino forpasis du tagojn post modesta festo de ŝia 68a datreveno. Profundan kondolencon al la postrestintoj esprimis la plej altaj reprezentantoj de Ĉeĥio. La novaĵoj pri ŝia morto atingis ankaŭ germanajn, aŭstrajn kaj svisajn amaskomunikilojn. Julius HAUSER
korespondento de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|