MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

PENTRAĴOJ

Granda heredaĵo de malgranda giganto

La forpasinta prezidanto de la entreprenaro Samsung, Lee Kun-hee (1942-2020), postlasis kiel heredaĵon ne nur enorman monsumon, sed ankaŭ amasegon da valoraj artaĵoj.

Malgranda giganto

La „malgranda giganto”, kiu korifeis la kolosan entreprenaron, estis ankaŭ mecenato de arto. Li kolektis dum sia vivo 23 000 artaĵojn, inkluzive 14 naciajn trezorojn kaj 46 trezorojn 1. La valoro de la tuta kolekto estas ekspertizita je proksimume tri duilionoj da ŭonoj aŭ 2,2 miliardoj da eŭroj, tamen laŭ fakuloj la aktuala merkata prezo superas dek duilionojn da ŭonoj aŭ 7,4 miliardojn da eŭroj. La heredantoj anoncis en aprilo, ke ili donacos la plimulton de la kolekto al naciaj kaj sociaj institucioj. Laŭ valoro kaj diverseco, la amplekso de la donacitaj artaĵoj estas senprecedenca enlande kaj eksterlande, eĉ pli granda ol tiu de la kolekto de Peggy kaj David Rockefeller.

Donacitaj artaĵoj

La listo de la donacitaj artaĵoj inkluzivas aprezindajn pentraĵojn kiel la pejzaĝo de Jeong Seon (1676-1759), nacia trezoro, kaj la lasta pentraĵo de Gim Hongdo (1745-1806?). Ĉi tiuj, kun vasta gamo de artaĵoj konsistanta el antikvaj pentraĵoj, kaligrafaĵoj, porcelanaĵoj, metalaj kaj ŝtonaj skulptaĵoj, estas donacitaj al la Nacia Muzeo de Koreio.

La plimulto de la 2200 pentraĵoj de koreaj modernaj kaj nuntempaj artistoj, inkluzive de tiuj de Park Soo Keun, Lee Jung Seop kaj Jang Wook Jin, estas donacitaj al la Nacia Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Artoj. Aliaj estas asignitaj al lokaj pinakotekoj, jam fakaj pri la responda artisto aŭ reprezentantaj ties provincon.

Ne mankas ankaŭ pentraĵoj de impresionismo kaj aliaj okcidentaj stiloj. En la listo de 1300 okcidentaj artaĵoj troveblas iuj de renomaj pentristoj kiel Claude Monet, Paul Gauguin, Pierre-Auguste Renoir, Camille Pissarro, Marc Chagall, Salvador Dalí, Pablo Picasso, Mark Rothko kaj multaj aliaj.

La muzeo Lee Kun-hee

Anstataŭ disloki la hereditajn artaĵojn al unuopaj institucioj, konvinke leviĝas ankaŭ opinioj establi novan muzeon por enteni la tutan kolekton de Lee Kun-hee. Fakuloj emfazas la neceson de tia muzeo atribuota honore al la kolektinto, kiel la muzeo Guggenheim (1937) en Novjorko aŭ la galerio Tretjakov (1856) en Moskvo. Pluraj municipoj jam pretendas esti la plej taŭga kandidato por la fascina institucio, kiu sendube allogos multe da rigardantoj kaj turistoj.

1. Laŭ la korea leĝo oni dividas gravajn kulturaĵojn en du nivelojn: „naciaj trezoroj” kaj „trezoroj”. Aparte pli gravaj trezoroj estas nomataj „naciaj trezoroj” kaj protektataj de la ŝtato. La 1an de januaro 2021 ekzistis 332 naciaj trezoroj kaj 2017 trezoroj.
sung
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio.
 
Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06