ArtoINTERVJUOLa gaja arto de karikaturo„Karikaturo estas sintezo de arto, saĝeco kaj humuro. En la tuta bildarto, la plej altan gradon de simboleco posedas la arto de karikaturo, kiu per sia esprimaĵo travivigas grandajn ideojn, ofte ekstremajn, je nelimigita potenco. La aŭtoroj-karikaturistoj, per sia arto senvorta, estas ja elstaraj pensuloj. La fenomeno de karikaturo vivas tra la politikaj konceptoj kaj konfliktoj de la grandaj ideologioj, strukturante ties mesaĝon per la arto de humuro kaj satiro, instigate de la kritika penso, certigante por si la mision de tenado, renovigado kaj pluvivado de la vero.” La ĉi-supraj vortoj de la renoma albana karikaturisto Bujar Kapexhiu el Tirano, instigis intervjui alian renoman karikaturiston el Ferizaj, Kosovo, sinjoron Imri Musliu. MONATO: Kiam vi ekokupiĝis pri karikaturoj? Musliu: Mi komencis verki karikaturojn ekde mia studentiĝo en 1981, kiam la porstudenta gazeto Bota e Re (La Nova Mondo) de Priŝtino publikigis ilin. La unuan ekspozicion mi malfermis en la jaro 2001 kaj la duan nun en 2021. Intertempe, mi aktiviĝis en la asocio de la karikaturistoj Thumbi (Pikilo) kaj poste en Hithi (Urtiko), kiuj aranĝis ankaŭ internaciajn ekspoziciojn. En la internacia festivalo de karikaturoj en 2019 partoprenis 317 aŭtoroj el 51 landoj kaj prezentiĝis 1350 verkoj. En la jaro 2020 partoprenis 360 aŭtoroj el 53 landoj kun 1650 verkoj. Ĉi-jare estis entute 260 aŭtoroj el 53 landoj kun 1082 verkoj. MONATO: Kio estas nova ĉi-jare? Musliu: Ĉi-jare oni prezentis nur sentekstajn karikaturojn kaj la ĉeftemo estis „Antaŭjuĝoj”. MONATO: Kiajn ideojn kaj mesaĝojn esprimas la ĉi-jaraj verkoj? Musliu: La aŭtoroj prezentis la antaŭjuĝojn laŭ la vidpunkto de la diversaj popoloj. Sed en la liberaj temoj ili pritraktis elmigradon, liberecon de presado, liberecon de moviĝo, homajn rajtojn, la nutroprovizadon, klimatajn problemojn, pacon kaj militon, protektadon/detruadon de la medio, genran egalecon kaj malegalecon kaj multe pli. MONATO: Ĉu tiu internacia ekspozicio gravas ankaŭ por la agnosko de la ŝtato Kosovo? Musliu: Certe jes. La festivalo montris, ke arto superas politikon, ĉar en la ekspozicio partoprenis ankaŭ artistoj el landoj, kies registaroj ne jam agnoskis Kosovon (Rusio, Rumanio, Hispanio, Grekio, Ĉinio, Brazilo, Azerbajĝano kaj aliaj). MONATO: Kiuj gajnis la premiojn? Musliu: En 2019 gajnis la unuajn tri premiojn Alireza Pakdel el Irano, Seyran Nasirov Caferli el Azerbajĝano, Shahroki Heidari el Irano; en 2020 Diego Feld el Argentino, Aleksej Kivokurcev el Rusio, Seyran Nasirov Caferli el Azerbajĝano. La premiojn por 2021 gajnis Leonid Storoĵuk el Ukrainio, Armin Ganjdej el Irano kaj Oleksij Kustovski, ankaŭ el Ukrainio. MONATO: Sinjoro Imri, min impresis verko via titolita „La Ponto de Sirato”. Kion ĝi signifas? Musliu: En la islama mitologio tiu ponto troviĝis en la transa mondo, ĝi pasis super la infero kaj kondukis al paradizo, sed por iuj ĝi estas tre maldika kiel hareto kaj malfacile transpasebla. Laŭ la mitologio la pekuloj enfalis en la fajron, ĉar ili ne povis trapasi tiun ponton. Ankaŭ en nia mondo ne facilas alpaŝi al nia celo, sed nia vojo similas al la Ponto de Sirato, t.e. ne ĉiuj atingas la alian ekstremon, sed enfalas. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) studis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|