LeterojMono ne fetorasAntaŭ multaj jaroj en Esperanto-renkontiĝo mi sekvis „prelegon” de adepto de Amikaro Bruno Gröning kaj jam tiam dubis pri la „informoj”, kiujn li malkaŝis. Tiuj aŭskultantoj, kiuj ne sekvis la ordonon turni siajn manplatojn al la ĉielo por ricevi „sanktan radiadon”, estis admonitaj obei. Tiu „amikaro” de Bruno Gröning laŭ mia impreso estas sekto, kvankam tiu societo estas agnoskita de la impostoficejo kiel bonfara. Restas duboj, legu en https://eo.wikipedia.org/wiki/Bruno Gr%C3%B6ning#Kritikoj. Mi dubas, ke MONATO dependas de la enspezo per la anonco de la adeptoj de Bruno Gröning. Ĉu la samtempeco kun la intervjuo kun Rakoen Maertens estas hazardo aŭ intenco por pravigi la aperigon de la anonceto? Ĉu mi per tiu ĉi demando dissemas falsan novaĵon? Frank MERLA
Germanio
Noto de la redakcio: La fakto, ke la anonco pri Bruno Gröning aperis en la sama numero en kiu aperis intervjuo pri falsaj novaĵoj, efektive estas hazardo. Same kiel sinjoro Merla rajtas en MONATO esprimi sian opinion pri la amikaro, aliaj rajtas deklari sian subtenon por tiu asocio.
|