Moderna vivoAGRIKULTURORevolucia ĝardeniloLa prezident-edzino de Koreio, Kim Jung-sook, dum sia oficiala vizito en Aŭstrio en junio ĉi-jare donacis korean manplugilon „homio” (koree „homi”) al la Botanika Ĝardeno de la Universitato de Vieno. Ŝi diris, ke ŝi mem uzas ĝin ofte por prizorgi vegetaĵojn en la korto de Cheongwadae, la prezidenta rezidejo. Kio estas „homio”?Homio estas korea tradicia agrikultura ilo uzata por sarki kampojn. Ĝi havas lignan tenilon ĉirkaŭ 12 cm longan, kaj la metala klingo estas longa je ĉirkaŭ 12-15 cm. La klingo havas la formon de duonluno kun akra pinto, kio ebligas elsarki trudherbon, fosi grundon kaj fari teramason. Danke al la kurba parto inter tenilo kaj klingo, por sarki aŭ fosi homio povas esti tirata kiel hojo anstataŭ esti puŝata, kio faras ĝin pli facile manipulebla. La origino de homio datiĝas de la Bronza Epoko, kaj en la periodo de la dinastio Goryeo (918-1392) ĝi ekhavis preskaŭ la saman formon kiel en la nuna tempo. PopulariĝoLastatempe homio iĝis populara ne nur inter agrikulturistoj, sed ankaŭ inter ĝardenistoj por prizorgi floran bedon. Ĝi des pli vaste konatiĝis eksterlande danke al la K-popa grupo 1 BTS. En 2019 la grupo prikantis homion en sia kanto „Seoul Town Road”, kio famigis ĝin inter klientoj de Amazon. Ili imponiĝis pro ĝia oportuneco, nomante ĝin revolucia ĝardenilo. Pasintjare homio okupis lokon inter la dek plej furoraj vendaĵoj en la hortikultura kategorio de la retvendejo. Cho SUNG HO
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. 1. K-popo: tipe korea formo de pop-muziko (red.).
|