MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

BESTPROTEKTADO

Mortas fokoj sur la balta marbordo

Dum la lasta jardeko printempe, kaj precipe en marto-aprilo, oni trovas dekojn da mortintaj aŭ apenaŭ vivaj grizaj fokoj (Halichoerus grypus macrorhynchus) sur la balta marbordo. La plimulto estas juna. Fojfoje malsataj korvoj, hundoj kaj vulpoj atakas kaj vundas tiujn bestojn. Biologoj el Litova Mara Muzeo en Klaipėda klopodas helpi la fokidojn regajni la forton kaj reveni al la maro.

La estro de la muzea fako pri maraj mamuloj kaj birdoj, Arúnas Grušas, diras, ke en la jaroj 2020, 2019, 2018 kaj 2017 oni trovis respektive 15, 5, eĉ 56 kaj 41 fokidajn kadavrojn kaj 25, 14, 14 kaj 2 vivajn bestojn. Fokidoj kutime aperas sur la litova marbordo, kiam fokoj naskas idojn sur la insuloj de Estonio aŭ en la Golfo de Rigo.

La biologo klarigas, ke ne kulpas ŝtormoj pri la apero de la fokoj sur la marbordo. „Sanaj fokoj naĝas en la maro; ĉiuj fokidoj trovitaj sur la marbordo estas senfortaj kaj bezonas zorgan kuracadon. Sovaĝaj bestoj kutime timas alproksimiĝi al homoj. Tiuj, kiuj ŝajne sentime faras tion, bezonas helpon. Fokidoj pezantaj inter 9 kaj 15 kg mortas, ĉar mankas al ili la forto rezisti la nocajn efikojn de virusoj, bakterioj, parazitoj kaj vundoj. Fojfoje plenkreskaj virfokoj atakas kaj vundas la junajn en iliaj kuŝejoj.”

Grizaj fokoj

Grizaj fokoj estas la plej grandaj mamuloj en Balta Maro, kie ili troviĝas dum pli ol dek mil jaroj. Meze de la pasinta jarcento pro troa kaptado kaj tre forta poluado de la maro la nombro de fokoj severe malkreskis, sed poste subite altiĝis denove ĝis, oni nuntempe taksas, ĉirkaŭ 25 000.

Kvankam raraj vizitantoj de la litova marbordo en la pasinteco, fokoj estas lastatempe pli ofte vidataj. La kreskanta nombro malkontentigas lokajn fiŝkaptistojn, ĉar la bestoj ŝiras la retojn, eltiras aŭ timigas fiŝojn kaj tiel kaŭzas grandan damaĝon.

Fokoj pasigas ĉirkaŭ 90 % de la tempo en la akvo. Ili ripozas surtere, tamen ne kapablas elteni pli ol tri-kvar tagojn ekster la akvo. Grizaj fokoj kuniĝas en foraj lokoj por reproduktado, mudado kaj ripozo. Fokinoj ne nutras sin, kiam ili serĉas taŭgan lokon por naski, nek dum la 20-30 tagoj de mamnutrado. Tiel ili perdas multan pezon, plejparte pro perdo de paniklo.

Kiam patrino forlasas sian idon, la fokido malsatas dum ĉirkaŭ du semajnoj. La dika paniklo, akumulita dum la mallonga periodo de mamnutrado, provizas ĝin per energio kaj protektas kontraŭ malvarmo.

Homoj-savantoj

Grušas rimarkas, ke la kolonio de fokoj en Balta Maro ne plu kreskas, sed kreskas la nombro de fokidoj ĵetitaj marborden. Ĉi tiu fakto atestas, ke en la maro mankas fiŝoj. Fokinoj ne povas nutri la idojn ĝis la necesa pezo, kaj ankaŭ la mondvarmiĝo kontribuas al tio, ĉar ne formiĝas glacio. Ĉio ĉi estas konsekvenco de homa agado.

Ĉu homoj povus fari ion por helpi, ke malsanaj fokidoj ne devu rifuĝi sur la marbordo? „Ili devus ŝanĝi la vivmanieron, lasi la fokojn en trankvilo, ĉesigi la fiŝkaptadon en Balta Maro, ĉar pli ol 80 % de la fiŝresursoj jam malaperis. Necesas lasi Baltan Maron renoviĝi, por ke ĝi zorgu pri siaj infanoj”, konstatas Grušas.

Aktuale spertuloj de Litova Mara Muzeo pretas helpi la fokidojn. Venontjare devus esti finkonstruita la Centro pri Besta Rehabilitado. La centro kapablos kuraci kaj rehabiliti vunditajn marbestojn kaj reliberigi ilin en la maron.

Fokidoj nuntempe restas averaĝe ĝis oktobro aŭ novembro en la zorgo de la spertuloj de la mara muzeo. Dum tiu tempo ili resaniĝas, plifortiĝas, atingas pezon de 40 kg, kapablas manĝi vivajn fiŝojn kaj finfine revenas en la maron por memstara vivo.

bame
LAST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06