MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Literaturo

MONDLITERATURO

Kiu nacia epopeo por Esperantujo?

Mia edzino, kvankam ŝatanto de poezio, tute ne ŝatas longajn poemojn kaj epopeojn. Kelkfoje ŝi komponas etajn japaneskajn hajkojn, kiujn ŝi esperas iam eldoni. Sed tiuj, kiuj neniam legas longajn poemojn, perdas okazon por aprezi grandan parton de la monda literaturo. Sendube la plej elstara antikva poezio de Eŭropo estas Iliado kaj Odiseado de Homero.

Eble ĉiu popolo posedas, aŭ deziras posedi, sian propran epopeon, gravan simbolon de la nacio, kiel flago, nacia himno kaj reĝo (pri la lasta – reĝo – estas dubinde, ĉu li iom valoras; almenaŭ flago povas esti hisita kiel signalo aŭ indiko de nacieco, kaj himno povas esti kantata; sed monarĥoj havas nek potencon, nek utilon). Tamen, en siaj diversaj verkoj, la renoma semiologo Umberto Eco montras, kiom gravaj estas simboloj en la vivo kaj kulturo de la homaro.

Tre granda listo

Multaj eŭropaj nacioj fieras pri siaj epopeoj. La plej grava antikva literaturaĵo de Francio estas La Chanson de Roland (La kanto de Rolando); Hispanio havas sian epopeon El Poemo de Mio Cid (La poemo de mia Cido); Portugalio posedas Os Lusiadas (La Luzidoj); Finnlando Kalevala; Irlando la tiel nomatan Tián; kaj Pollando Pan Tadeusz (Sinjoro Tadeo). Temo de longa polemiko estis la pretendita epopeo el la lando de miaj prapatroj (Skotlando), la supozate kelta poemaro Ossian. Aliaj landoj (Ĉinio, Persio, Barato, la nacioj de Afriko, ktp – tro granda listo por mencio ĉi tie) havas siajn epopeajn poemojn. La pli antikvaj epopeoj, kaj multaj malpli antikvaj, komenciĝis kiel recitataj buŝaj rakontoj, kiuj nur longe poste iĝis skribita literaturo.

Subpremo

Interesaj specimenoj de longaj poemoj rilatas al popoloj, kiuj estas senposedigitaj kaj subpremataj de eŭropaj invadintoj, sed la poemojn verkis anoj de la blankulaj nacioj, kiuj subpremis ilin. Ekzemploj inkludas la longan poemon Hiawatha de la usona poeto Henry Wadsworth Longfellow kaj la malpli longan poemon en Esperanto La vojaĝo de la Maorioj al Nov-Zelando de la pakehaa (ne-maoria) poeto Brendan Clark. La verko de Longfellow estas bazita sur mikspoto de legendoj de malsamaj nord-amerikaj indiĝenaj triboj. Hiawatha estas la nomo de tribestro kaj profeto, kiu faras plurajn heroaĵojn kaj portas grandajn plibonigojn al la vivo de sia popolo. Je la fino de la poemo li bonvenigas nigre vestitajn misiistojn, kiuj venas por kristanigi la tribojn, kaj Hiawatha konsilas, ke la tribanoj ricevu la „saĝan” instruadon de la pastroj.

Ironie, lastatempe televidaj kaj gazetaraj novaĵoj el Kanado informas pri la katastrofa damaĝo farita (kun aprobo de antaŭaj kanadaj registaroj) de misiistoj al la indiĝenoj. Laŭraporte, amasaj nemarkitaj tomboj de indiĝenaj infanoj, kiuj mortis en katolikaj lernejoj, estis lastatempe malkovritaj en okcidenta Kanado (simile okazis al infanoj en Irlando). En pasintaj jaroj indiĝenaj infanoj estis apartigitaj de siaj familioj, traktataj kiel paganaj primitivuloj kaj perforte kristanigitaj, al ili estis malpermesite paroli siajn indiĝenajn lingvojn, kaj ili estis fremdigitaj de siaj kulturoj kaj la teritorio de siaj prapatroj. Certe, similan maljustaĵon suferis indiĝenaj popoloj en la tuta amerika kontinento kaj, laŭraporte, en Aŭstralio.

Esperanto

Ne ekzistas en la mondo iu „Esperantujo” agnoskata kiel nacio. Tamen la esperantistaro jam posedas siajn epopeojn. Surprize, multaj poetoj verkantaj en la lingvo kreis longegajn epopeajn poemojn, ne forme malsimilajn je kelkaj de la ĉi-supre menciitaj naciaj epopeoj. La motivo de la esperantaj aŭtoroj ne ĉiam estis evidenta. Oni povas demandi sin, kiu havas sufiĉe da tempo kaj pacienco por legi tiaĵojn. Tamen, ĉiuj estas gravaj verkoj, kiuj estas valoraj kaj vere legindaj.

Jen listo de kelkaj el tiuj verkoj:

La infana raso, de William Auld, skoto. Konsistas el 25 ĉapitroj (112 paĝoj en la lasta eldono), el kiuj plej multaj estas tre mallongaj.

Vivo de Prometeo, enorma verko de Boris Tokarev, ruso. Ne malpli ol 10 012 versoj!

Urangedio, de Giovanni Ricci, italo. Proksimume same giganta kiel la epopeo de Tokarev.

La poemo de Utnoa, de Abel Montagut, kataluno, 1360 versoj.

La Konflikto de la Epokoj, de Edwin de Kock, sud-afrikano. Kelkmiloj da versoj (424 paĝoj).

Mi ŝerce demandas min, kiu el tiuj poemegoj estus plej taŭga „nacia epopeo”, por iu hipoteza aŭ imagata esperanta ŝtato (Esperantujo)? Ŝajnas, ke ĉiu nacio volas posedi sian propran epopeon kiel simbolon de sia glora historio kaj la digno de sia popolo: kial ne la esperantistaro?

bame
Garbhan MACAOIDH


Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.

Pluraj el la menciitaj verkoj estas akireblaj en la butiko de Flandra Esperanto-Ligo (www.retbutiko.be): La Luzidoj, Kalevala, Sinjoro Tadeo, La infana raso (dulingve Esperanto-portugala), Vivo de Prometeo, La Konflikto de la Epokoj (bite kaj presite).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-16