Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

OPINIO

Ĉu literatura Nobel-premio atestas verktalenton?

Ĉi-jare la mondo festas la 120an datrevenon de la unua aljuĝo de la Nobel-premioj. Okaze de tio, ni petis la opinion de Valentin Melnikov, rusa poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto.

Nobel-premio estas tradicie konsiderata kiel la plej prestiĝa distingo de meritoj mondskale. Sendube tiel estas, se temas pri sciencoj: fiziko, kemio, fiziologio kaj medicino. Oni povas diskuti, kial la premion ricevis tiu sciencisto, sed ne alia – sed neniu dubas, ke ĉiuj premiitoj vere estas elstare meritaj. Nobel-premio pri ekonomiko havas nenian rilaton al la testamento de Alfred Nobel: ĝi estis lanĉita post multaj jaroj kaj fakte portas la titolon senbaze. Ni ne traktu ĝin nun.

Ni rigardu la Nobel-premion pri literaturo, kiu dum la pasintaj 120 jaroj estas konsiderata la plej prestiĝa literatura premio en la mondo.

Laŭstatute, la premio estas aljuĝata al la plej bona literatura verko de „idealisma direkto”. Tiujn vortojn oni povas kompreni diverse, kaj reale ili apenaŭ ion signifas nun. Dum la lastaj jardekoj oni ilin evidente ignoris.

Premiitoj

Rigardu la plenan liston de la premiitoj – ekzemple, en Vikipedio en unu el multaj lingvoj. Vi rimarkos (ĉu surprize?), ke grandan parton de la nomoj vi eĉ neniam vidis. El la unuaj laŭreatoj vere famas nur R. Kipling (1907), S. Lagerlöf (1909), R. Tagor (1913), R. Rolland (1915). Ni esperantistoj konas ankaŭ H. Sienkiewicz (1905) – danke al tradukoj de Kabe. Maksimume du-tri el dek premiitaj verkistoj estas konataj ekster sia lando, kaj eĉ se konatas la nomo – tio ne signifas, ke oni legas kaj ŝatas la verkojn. Aliflanke, oni vane serĉus en la listo multajn vere elstarajn verkistojn kiel L. Tolstoj, A. Ĉeĥov (alilandanoj aldonu nomojn el siaj literaturoj).

En 1953 estis premiita W. Churchill – sendube unu el la plej gravaj politikistoj de la 20a jarcento; oni povas ŝati aŭ malŝati lian politikan agadon – sed ĉu multaj legis liajn historiajn kaj biografiajn verkojn?

En 2016 la premion ricevis Bob Dylan – fama kantisto, influhava persono en pop-muziko, sed ĉu literaturisto? Kelkaj premiitoj estas (skandale) famaj, tamen ne pro siaj literaturaj talentoj, sed pro nura servilemo al siaj transoceanaj mastroj kaj malamego al sia denaska lando, al kiu ili kalumniis kaj ĉiel strebis noci (A. Solĵenicin – 1970, S. Aleksieviĉ – 2015). Kompare kun ili eĉ K. Hamsun (1920) aspektas ne tiom abomene: li faŝistiĝis kaj meritis tutpopolan malamon nur jardekojn post la premiiĝo.

Ĉiaokaze, ordinara leganto konas verkojn nur de eble dekono de la premiitoj.

Lingva problemo

Okulfrapas ankaŭ la misproporcio laŭ landoj kaj lingvoj: 30 premiitoj verkis en la angla, po 14 en la franca kaj germana, 11 en la hispana; inter la ceteraj neproporcie nombras la skandinavaj (precipe en la unuaj jaroj). Do plejparte estas premiataj eŭropanoj kaj usonanoj. Verkistoj el ceteraj landoj estas distingataj treege malofte, nur por ŝajnigi „tutmondecon” de la premio. Certe gravas ankaŭ, ke inter la juĝantoj ne troveblas homoj posedantaj „malgrandajn” lingvojn sur nivelo ebliganta taksi la literaturan valoron de tekstoj, kaj en tradukoj al „internacia angla” apenaŭ restas io el la originala etoso.

Ĉu aŭtoritata?

La premion aljuĝas Sveda Akademio, konsistanta el nur 18 personoj – el kiuj vere malmultaj kompetentas pri literaturo, des malpli pri alilingva, ĉar la ĉefa tasko de la Akademio estas normigo de la sveda lingvo. Por aljuĝi la Nobel-premion sufiĉas, ke la voĉdonon partoprenu ok personoj; la decido akceptatas per simpla plimulto. Ĉu en tiaj kondiĉoj eblas paroli pri objektiveco, pri aŭtoritateco de decidoj? Precipe post la skandalo en 2018 detruinta la reputacion de la Akademio, post kio triono de la membroj demisiis ...

Resume: por mi (supozeble ne nur por mi) la literatura Nobel-premio estas atesto ne de verkista talento, sed ĉefe de aroganteco, konformiĝemo, hipokriteco kaj „politika ĝusteco”. Plia konkludo: oni ne esperu, ke esperantlingva verkisto iam ricevos la premion. Niaj aŭtoroj estas tro sinceraj kaj honestaj por tio. Kvankam unu hispana poeto havas etan ŝancon ...

bame
Valentin MELNIKOV
Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 22.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Valentin Melnikov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06