MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

USONO

Ĉu matematiko diversas rase?

Februare usonajn matematikistojn ŝokis instrukcio A Pathway to Equitable Math Instruction (Vojo al justa matematik-instruado) aperinta en Oregono por la instruistoj de matematiko en lernejoj.

La departemento pri instruado en Oregono proponis al ŝtataj instruistoj registriĝi por nova virtuala kurso, kie oni klarigos, kio estas „etno-matematiko” kaj kiel lukti kontraŭ „blanka supereco” en lernado de matematiko. Oni atentigis, ke lernado de matematiko en Usono okazas surbaze de malnovaj metodoj, kiuj estas kreitaj kaj formitaj en Eŭropo kaj estas nekongruaj kun lokaj tradicioj precipe de afrik-usonanoj kaj de latin-usonanoj, kaj ke la ideo pri objektiveco de matematiko estas nura mito.

Problemo

Kialo de la kurso estas la fakto, ke infanoj, kiuj ne sukcesas lerni matematikon en baza lernejo jam en la kvina klaso, estas en grupo de lernantoj, kiuj ne povas revi pri posta atingo de prestiĝa universitato. Ĉefe tiun grupon eniras afrik-usonanoj kaj latin-usonanoj.

Tiu problemo en matematik-instruado ŝajne estas serioza kaj konata ankaŭ en aliaj landoj. Solvi ĝin eblas per ellaboro de pli efika studmetodo kun nuligo de la breĉo en matematikaj scioj inter diversnivelaj studentoj, sed la iniciatintoj de la kurso decidis solvi la problemon alimaniere: malaltigi la instrunivelon de matematiko en la lernejoj.

La novjorka urbestro Bill de Blasio, ekzemple, jam aŭtune ĉesigas matematik-programojn por talentaj infanoj en urbaj lernejoj. Ĝuste tiu fakto estas nomata „lukto kontraŭ sistema rasismo”. La aŭtoro de ĉi tiu artikolo jam dum kelkaj jaroj paralele kun universitata agado instruas matematikon al junaj talentaj usonanoj en privata „vespera” lernejo, kie dominas tute ne „blankaj studentoj”, sed studentoj, kies prauloj venis el aziaj landoj kiel Barato, Ĉinio kaj Indonezio. Tial, en la nuna reala Usono strange sonas tiuj paroloj pri ia rasismo en matematik-instruado.

Matematiko maltrankviliĝis

En Kalifornio kontraŭ reverkado de matematik-instruaj libroj aperis nefermita letero al la guberniestro, Gavin Newsom, subtenata de granda grupo da diversaj universitataj instruistoj kaj altrangaj inĝenieroj de diversaj teknologiaj kompanioj. Ĉi-foje la peticio sukcesis: la reformo de matematik-instruado estas prokrastita almenaŭ ĝis la sekva jaro, same kiel en Arizono, Idaho, Indianao, Oklahomo, Norda Karolino, Teksaso, Tenesio kaj Florido, kie oni ne rapidas enkonduki en siajn universitatojn la tiel nomatan „critical race theory” (kritikan ras-teorion) – novstilan teorion, kiu devas unuigi la nacion. Bedaŭrinde la aŭtoroj de tiu teorio ŝajne ne multe zorgis pri la nivelo de matematik-instruado en la moderna mondo.

mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono


Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06