MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SOCIO

(Ne)konata herbistino

En tiu ĉi jaro slovakoj rememoras la 140an datrevenon de la naskiĝo kaj samtempe la 50an datrevenon de la morto de Ľudmila Thurzová. Ne-multaj scias, precipe la juna generacio, ke Thurzová estis fama herbistino, kiu dum sia tuta vivo helpis al homoj per kuracherboj.

Ľudmila Thurzová naskiĝis la 21an de februaro 1881 en la malgranda historia slovaka urbo Martin 1, situanta je ĉ. 230 km norde de Bratislavo. Fininte sian mezlernejan lernadon, ŝi komencis labori en la farbejo de siaj gepatroj.

Junaĝe ŝi mallonge loĝis ankaŭ en la malgranda slovaka urbo Námestovo kaj en la hungaraj urboj Békéscsaba kaj Székesfehérvár, sed la plej granda parto de ŝia vivo estis firme ligita al la naskiĝurbo.

Agado

En aĝo de 22 jaroj ŝi malsaniĝis je tuberkulozo, kiu estis tiutempe konsiderata kiel danĝera malsano. En la submontara vilaĝeto Vavrišovo ŝi komencis legi alireblan sanliteraturon kaj kuracis sin per kuracherboj. Kiel memlernanto ŝi studis fitoterapion, kolektis kaj klasifikis kuracherbojn, lernis uzi kaj kombini herbojn praktike en formo de teoj, dekoktaĵoj, banoj, envolvaĵoj kaj aliaj.

Ŝi komencis sukcese helpi al aliaj malsanuloj. Ne estas mirinde do, ke iom post iom ŝi iĝis konata kaj respektata herbistino, kiu akiris grandan popularecon. Ŝiajn konsilojn kaj helpon petis malsanuloj ne nur el la proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ el tuta Slovakio, eĉ el eksterlando.

Thurzová kolektis kuracherbojn en herbejoj kaj arbaroj en la ĉirkaŭaĵo de Martin kaj eĉ kreis propran herbĝardenon apud sia domo. Ŝi studis fakajn artikolojn kaj verkis artikolojn pri propraj spertoj pri kuracherboj. La artikoloj estis publikigitaj en multaj slovakaj revuoj.

Ŝatata libro

En 1963, kunlabore kun sia filo Fedor kaj aliaj 2, ŝi verkis la libron „Malý atlas liečivých rastlín” (malgranda atlaso de kuracherboj), kiu ĝis nun estas publikigita en naŭ eldonoj kaj tradukita en 23 lingvojn. Ĉi tiu libro akiris grandegan popularecon inter slovakoj, kaj ĝi estas konsiderata la plej bona slovaka atlaso de kuracherboj.

Honora loko

Thurzová, malgraŭ la negrandeco de sia verkaro, havas honoran kaj specifan lokon en la historio de la slovaka popola fitoterapio. Pri ŝiaj agadoj memorigas en Slovakio nomoj de lernejoj, stratoj kaj ankaŭ diversaj publikaĵoj. En ŝia naskiĝurbo estas kreita memorĉambro pri ŝia modesta sed fruktodona vivo.

Thurzová mortis la 3an de januaro 1971 en la aĝo de preskaŭ 90 jaroj, kaj ŝi estas entombigita en familia tombo en la nacia tombejo de la urbo Martin.

1. „Martin: centro de la slovaka kulturo”, Julius Hauser, MONATO 2012/05, p. 14 (2012/019682.php)
2. Farmakologoj Jaroslav Kresánek, Štefan Mareček kaj kuracisto Karol Mika.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06