MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KOLEKTADO

Viandomueliloj

Poŝtmarkoj, moneroj, insignoj estas ordinaraj kolektobjektoj. Tamen, 43-jaraĝa viro el la litova urbo Kaunas havas neordinaran hobion. Žilvinas Kemežys interesiĝas pri malnovaj viandomueliloj kaj aliaj iloj, kiuj en hejma kuirejo muelas, raspas, frotas ktp. En lia kolekto hodiaŭ estas ĉirkaŭ 320 tiuspecaj objektoj, kies amplekso serioze surprizas pro la neatendita impreso.

„Malgraŭ ke miaj kolektitaj objektoj ofte surprizas homojn, mi ne konsideras min serioza kolektanto. La vorto kolektanto por mi sonas tro ambicie. Simple min allogas malnovaj objektoj kaj tekniko. Ekde mia junaĝo mi interesiĝas pri tio”, ridas Žilvinas, kaj li rakontas, ke la unua viandomuelilo en lia domo aperis antaŭ dek kelkaj jaroj.

„Mi memoras, ke tiam mi gastis ĉe amiko de mia patrino en vilaĝo. Tie mian atenton kaptis malnova germana viandomuelilo. Mi alportis ĝin hejmen; poste ankaŭ germanan kudromaŝinon. Tiam en mia kapo vekiĝis la ideo pri tute neordinara kolekto: viandomueliloj kaj aliaj hejmaj iloj. Tiuspecan kolekton ĝis nun mi neniam vidis. Decidite kaj farite”, rakontas la brava viro, kiu komencis arde kolekti malnovajn hejmajn ilojn, inter kiuj abundas viandomueliloj, sed estas ankaŭ kafo- kaj pipro-mueliloj, terpom-raspiloj kaj aliaj.

Iloj el pulbazaroj

„Mi kutime aĉetas viandomuelilojn en pulbazaroj. La lastan mi akiris printempe. Ĝi estis difektita, sed mi tamen aĉetis ĝin, ĉar mi ankoraŭ ne havis tiun modelon en mia kolekto. Mi regule vizitas pulbazarojn ne nur en mia loĝurbo, ĉar ankaŭ vojaĝante tra Litovio aŭ eĉ en najbaraj landoj mi ne preterlasas la okazon enrigardi en tieajn pulbazarojn esperante trovi ion taŭgan por mi. Unufoje mi revenis eĉ kun dek malsamaj viandomueliloj. Iam mi iris ankaŭ al metalrubaĵejo kaj trovis tie unu taŭgan ilon”, pri la vojo de malnovaj iloj al lia kolekto rakontas la pasia kolektanto.

Žilvinas asertas, ke li ne povas parkere memori ĉiujn modelojn de sia kolekto. Tial neeviteble li aĉetas ankaŭ alian aŭ eĉ du samajn. En tiu okazo li inspektas, kiu ilo estas pli bonkvalita, malpli rusta aŭ difektita. Tiu iras sur la breton, kaj aliaj al speciala kesto. Ne ĉiuj viandomueliloj glate funkcias, aliaj ne havas tenilojn, tranĉilojn aŭ kribrilojn. Ĉi-okaze Žilvinas el du aliaj elektas la plej bonajn partojn, kiujn li uzas por la relative bonkvalita ilo.

Prezoj kaj devenoj

La litovo rimarkis, ke la prezoj de malnovaj iloj dependas de ilia grandeco kaj kvalitostato: ju pli grandaj, des pli multekostaj. „Rusaj viandomueliloj aĉeteblas kontraŭ 5-20 eŭroj, okcidentaj – germanaj, anglaj, svedaj – viandomueliloj estas pli alte taksataj, eble pro la kvalito kaj forteco de la metalo kaj la mekanismo mem. Ilia prezo varias de 10 ĝis 50 eŭroj. Kompreneble foje okazas, ke oni postulas sumon, kiun mi ne kuraĝas pagi, ĉar mi esperas aliloke trovi la saman ilon pli malmultekoste, sed evidentiĝas, ke pri tiuj pli bonaj mi ne sukcesas”, klarigas Žilvinas kaj aldonas, ke la plej malnova ilo en lia kolekto devenas el la kvina jardeko pasintjarcenta.

La posedanto de la neordinara kolekto aldonis, ke la plejparton de lia kolekto okupas rusaj viandmueliloj, ankaŭ multaj diversgrandaj estas germanaj, produktitaj de Alexanderwerk, kaj krome svedaj, anglaj ... entute de deko da diversaj kompanioj. Kelkfoje la kolektanto aĉetas ankaŭ rompitan kaj nefunkciantan ilon nur pro la nomo de la produktinto. „Ĉar mi scias, ke nenie mi sukcesos trovi tian”, li klarigas.

Ankaŭ utileco

La kolektanto de unikaj iloj konfesas, ke liajn okulojn precipe altiras belaj svedaj kaj rusaj viandomueliloj. Ili estas tiel belaj, rondformaj. „Mia plej ŝatata ilo estas malgranda ruĝa kaj blanka kafmuelilo. Ŝajnas, ke ĝi estis speciale konstruita por vojaĝoj. Mi volonte ĝuas ĝin kaj foje preparas kafon per ĝi”, diras Žilvinas.

„Mia edzino ĝis nun uzas malnovan pipro-muelilon, kaj kiam ŝi volas prepari bonodoran freŝan kafon, ŝi mem muelas la kafograjnojn per manmuelilo. Ŝi asertas, ke permane muelita kafo estas pli bongusta kaj pli bonodora ol tiu, kiun preparas elektra kafmuelilo aŭ kiu estas aĉetita jam muelita en la butiko”.

Pasio el infaneco

Hodiaŭ Žilvinas ĉiujn surprizas per sia impona kolekto da hejmaj iloj, tamen la pasio por malnovaj objektoj vekiĝis en la infaneco. „Antaŭ la kolekto de mueliloj, mi interesiĝis pri malnovaj radioriceviloj. Entute mi kolektis ĉirkaŭ 350 modelojn. Sed iom post iom, kiam mi ne plu trovis novajn modelojn, tiu pasio velkis. Aliflanke, radioriceviloj estis pli ofta kolektobjekto. Do, mi forlasis radioricevilojn kaj ekokupiĝis pri viandomueliloj. La radioaparatojn mi vendis kaj mi investis la ricevitan monon por mia kolekto de viandmueliloj”, pri la ŝatokupa ŝanĝo diras la kolektanto.

En la garaĝo de la kolektanto estas ankoraŭ parkumitaj kelkaj antikvaj modeloj de aŭtomobiloj kaj motorcikloj, per kiuj li veturas al diversaj festoj kaj paradoj pri antikva tekniko. „Mi ŝatas antikvajn objektojn, ĉar antikveco estas multe pli simpla ol moderneco. Mi estas scivolema, kion antaŭ multaj jaroj spertis niaj geavoj aŭ prageavoj”, asertas la 43-jaraĝa litovo.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06