MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

ESEO

Ne ŝanĝiĝu fido en ideologion

Jen esence la averto, kiun faris la emerita papo Benedikto responde al demandoj de ĵurnalisto el la germana monata revuo Herder Korrespondenz.

La emerita papo skribe respondis: „la ideo pri fuĝo al pura doktrino aspektas al mi tute malreala”. Temas pri tio, ke fido ne povas esti afero tute finkonstruita kaj neskuebla; laŭ li: „antaŭ ĉio, do, fidulo estas homo, kiu demandas sin mem, homo, kiu daŭre devas eltrovi la realon de tiu fido malantaŭ kaj fronte al la premegaj realoj de la ĉiutaga vivo. Doktrino, kiu ekzistas nur kiel siaspeca naturrezervaĵo aparta de la ĉiutaga mondo de la fido kaj ĝiaj postuloj, iagrade signifus rifuzon de la fido mem. Doktrino devas disvolviĝi en kaj el la fido, ne flanke de ĝi”.

La homa estaĵo bezonas dubon

En la libro Enkonduko en kristanismon, la tiama kardinalo Ratzinger memorigas nin pri tio, ke fido povas konsistigi iaspecan vojon al scio. Kaj ankaŭ avertas, ke fido ne estas io, kion oni atingas per unu frapo, kaj jen, finite.

Ni estas teksitaj el duboj. Duboj kaj demandoj, provoj je respondo kaj jes, fido mem, apartenas al tio, kio difinas homon. Jam dum la intervjuo al Peter Seewald (Dio kaj la mondo, 2001) la tiama kardinalo Ratzinger asertis: „konsisto de la fido ne estas tia, ke ekde difinita punkto oni povus diri: li ĝin havas, aliaj ne ... Fido daŭre estas vojo. Laŭlonge de nia vivo temas pri vojaĝo, kaj do fido estas ĉiam minacata kaj en danĝero. Kaj estas ankaŭ konvene, ke tiel ĝi evitu la riskon ŝanĝiĝi en manipuleblan ideologion. Temas pri la risko malmoliĝi kaj fariĝi nekapablaj dividi la meditadon kaj suferon de tiuj niaj gefratoj, kiuj dubas kaj sin demandas. Fido povas maturiĝi nur laŭmezure ke ĝi eltenas kaj alfrontas, en ĉiu vivetapo, la angoron kaj la forton de nekredemo, kaj je la fino transiri kaj esti ebla en nova etapo.”

La nuna papo, Francisko, diras plu: „Bone estas, ke ekzistu defioj, ĉar ili kreskigas nin. Ili estas signoj je vivanta fido, de vivanta komunumo, kiu serĉas sian Sinjoron kaj tenas malfermitaj la okulojn kaj la koron (...) la defioj helpas nin eviti, ke fido fariĝu ideologia ...”

Ideologioj emas esti rigidaj

La averto de la emerita papo rilate al religio, specife al kristanismo, povus tamen esti aplikebla al politikaj ideologioj. Rigideco, malfacileco adaptiĝi, nekompreno pri tio, ke eble iagrade la „malamiko” pravas, eĉ eksmodeco, ŝajnas esti stigmatoj, doloraj flankaj vundoj de ideologioj. Pugno levita por kriado de frapfrazoj, eĉ se oni celas bonon, restas pugno. Kaj por ion ajn fari, oni devas malfermi la manon. Kiam manoj ŝanĝiĝas en pugnojn, ĉio jam finiĝis. Fundamentistoj religiaj kaj fundamentistoj politikaj, ili samas. Per pugno oni nur minacas; malfermo de manoj estas sekvo de malfermo de menso.

Plia danĝero estas, ke fluga entuziasmo de homamasoj pri frapfrazoj kaj paroladoj (kelkfoje palavroj) forgesigu, ke verojn oni devas eltrovi; ili ne estas rezulto el voĉdonado.

Se oni rigardas la aferon el ĉi tiu vidpunkto, oni komprenos, kial religio evitu ŝanĝiĝi en ideologion: Dio (aŭ Dioj, se oni kredas je pluraj) tie forestas. Do, tiu malnova sentenco: „Timi (pli ĝuste sekvi) Dion aŭ timi homon” daŭre validas por la homaro.

Ekumenismo kaj interreligia dialogo

Serioza obĵeto al ekumena kaj interreligia agadoj estas, ke oni prefere strebu konverti la aliulon. Je la alia flanko, tiu „aliulo” sendube same zorgas pri nia savo ... Ververe, se oni pensas nur pri tio, la tuta afero ŝanĝiĝos en dialogon inter surduloj.

Ĉu ne prefere kune serĉi la veron? Ĉe la ekumena religia Institucio kie mi studis, kunsidis homoj el sufiĉe malsimilaj konfesioj, kies opinioj, en alia, ne-frata etoso, kapablus estigi konvulsiojn ĉe kiu ajn sincera fidulo. Tamen, la deziro kompreni – ne nepre kunhavi – la vidpunkton de „la aliulo” kaj kune serĉi, restis super ĉio.

Ĉu ekumenismo signifas nur, ke oni rajtas preni sakramentojn ĉe alia eklezia komunumo? Ĉu ĝi male signifas, ke ĉiuj religioj same validas? Aŭ ĉu la ekumena vojo kondukas al komuna kaj frata serĉado de la vero? Ĉe ekumena kaj interreligia dialogo ideologioj kaj ekstremismoj ĉiaspecaj restu for. Nur tiel oni povas vere kompreni, pri kio entute temas.

Papo Johano la 23a diris siatempe: „unueco en tio, kio estas necesa, libero en tio, kio dubasencas, kaj karitato antaŭ ĉio”.

agfu
Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-07