LibrojFundamento por ĉiujZamenhof havis multajn geniajn ideojn. La unua estis krei Esperanton per regula kaj originala gramatiko sed per vorttrezoro natureca. Tio donis al la lingvo grandan eblecon plaĉi al eŭropanoj (la ekstereŭropanoj tiam apenaŭ ekzistis en ilia konscio), kiuj vidis ĝin kiel specon de hispana miksita kun germanaj radikoj. Kaj tio donis al ĝi grandan avantaĝon rilate al la „artefarita” Volapuko. Komparu: O Fat obas, kel binol in süls kun Patro nia, kiu estas en la ĉielo. Alia genia ideo estis rezigni pri siaj aŭtoraj rajtoj kaj lasi la lingvon al la parolanta komunumo. Tiel ĉiuj povis senti sin malgrandaj zamenhofoj, kunfarantoj de Esperanto. Kiam temas pri la lingvo mem, Zamenhof sciis, kion li estas faranta, kaj skribis: „... Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo.” Tio estis oportuna en la komenco por ne ŝoki eŭropanojn per tio, ke la baza gramatiko de Esperanto estas originala kaj ne eŭropa, kaj efektive eŭropanoj nek legis la enkondukojn, nek komprenis, kiel Esperanto vere funkcias, kaj dum unu jarcento amis Esperanton kaj samtempe klopodis fari el ĝi sian idealan meznombran eŭropan lingvon. Ne aĉeteblaKunlaboris pri tio niaj plej bonaj intelektuloj, literaturistoj, poetoj, akademianoj. En la longa nokto de la franca kun o-finaĵoj la Fundamento iĝis laŭ multaj arĥaikaĵo preteratentinda kaj dum longa periodo ĝi estis simple ne aĉetebla, ekzemple, fine de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento. Ni estis tre malproksimaj de la frazo de la antaŭparolo: „La Fundamento de Esperanto devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.” La Akademio de Esperanto ne restis ekster la ĝenerala etoso kaj evoluigis la teorion, ke ĝi devas nur sekvi la evoluon de la lingvo, kaj faris plurajn decidojn, kiuj simple decidis, ke tio, kion faras la ĝenerala eŭropa publiko, estas ĝusta. Ĝi iĝis ne gardanto de la Fundamento, sed oficialiganto de la nuna lingvo-uzo. Ĝi ne venis ĝis la punkto forigi la devigon pri la akuzativo, sed faris ion similan. Aliflanke, la leganto povas pensi, ke tio estas io de la pasinteco, kaj nun ni eliris el tiuj danĝeroj. Mi kredas, ke ne, ĉar nun ni estas en la anglalingva nokto, kaj la defendado de la Fundamento kaj de la bazaj principoj de la funkciado de Esperanto estas same necesa nun kiel en la estonteco, en kiu niaj intelektuloj provos konvinki nin, ke lingvo sen tonoj ne povas iĝi lingvo internacia. Mem rezoniTiom pli salutinda, do, estas la iniciato de Petro Desmet' kaj de Flandra Esperanto-Ligo, kiuj metas je dispono de la publiko ĉi tiun Praktikan Fundamenton, por ke la homoj povu mem rezoni pri ĝia enhavo kaj formi al si opinion pri tio, ĉu rusoj loĝas en Rusujo aŭ en Rusio kaj ĉu „kemio” estas tio, kion la Fundamento intencis, kiam ĝi registris „ĥemio”. Ankoraŭ pli grave estas uzi sian propran racion por decidi pri la funkciad-reguloj de la lingvo. Desmet' diligente kunmetis plurajn fontojn por produkti eldonon de la Fundamento, kiu utilu al la nuna esperantisto, ankaŭ al tiuj, kies gepatra lingvo ne estas la franca, la germana, la angla, la pola aŭ la rusa. Tiuj estas la helplingvoj, uzitaj de Zamenhof por la origina Gramatiko de Esperanto kaj por la tradukoj de la radikoj de la Universala Vortaro. Per originala ideo Petro Desmet' pensis forigi la tradukojn de la radikoj al tiuj lingvoj kaj enmeti la difinojn de la vortaro de Kabe de 1910, al kiu kunlaboris Zamenhof kaj kiu redonas la plej proksiman signifon de la vorto en la komenco de la pasinta jarcento. Imagu, ke vi estas japano, kiu konas neniun el la kvin lingvoj, uzitaj de Zamenhof, kaj vi komprenos la utilon de tiu aldono. Same imagu, ke vi estas mongolo kaj volas produkti gramatikon de Esperanto en la mongola surbaze de la Fundamento. Vi nun disponas pri teksto kompleta kaj komprenebla, kaj tiu teksto estas tio, kio laŭ Zamenhof devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto. Kuriozaj informojLa libro estas riĉigita per amaseto da aldonaĵoj kun kuriozaj informoj pri la pluraj eldonoj de tiu libro, ekzemple, kial malaperis en kelkaj eldonoj la ĉapelo sur la litero ĉ de „ĉifono”, kaj kio okazis pri la korektoj de De Beaufront al la Fundamento. Kaj ĉu vi scias, kial Zamenhof kaj Klara survoje al la unua Universala Kongreso en 1905 vizitis la svisan ĵurnaliston Jean Borel en Berlino? Mi, kiel fanatika ŝatanto de Esperanto simpla kaj logika, kia ĝi estas en la Fundamento, povas nur danki al Petro Desmet' kaj al FEL pro tio, ke per ĉi tiu libro ili donas al ĉiu esperantisto la eblon decidi mem, kio estas Esperanto kaj kio estas individuaj proponoj post-fundamentaj de niaj kleregaj Esperanto-sciencistoj, kiuj, tamen, restas nur individuaj proponoj. Renato CORSETTI
Petro Desmet' (red.): Praktika Fundamento de Esperanto – Eldono tutesperanta – Fundamenta Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro. Eld. FEL, Antverpeno, 2021. 180 paĝoj.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|