MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

HOMARANISMO

Batale kontraŭ la milito

La 13an de aŭgusto la mondo perdis unu el la plej eminentaj personoj de la homarana movado: la grandanima koro de Gino Strada [ĝino strada] ne plu batas. Li estis milit-kuracisto kaj fondis kune kun sia edzino Teresa Sarti la italan neregistaran organizaĵon Emergency, kiu ekde 1994 donis senpagan helpon al pli ol 11 milionoj da malsanuloj en 17 landoj tra la mondo.

„Mi ne estas pacisto. Mi estas kontraŭ milito.”

Post laborado kun la Internacia Komitato de Ruĝa Kruco en Pakistano, Etiopio, Peruo, Afganio, Somalio kaj Bosnio kaj Hercegovino li ekkampanjis kontraŭ milito kaj por kuracado de viktimoj de militoj. Tiaj spertoj kunfluis en la libron Verdaj papagoj. Kroniko de militkirurgo, kiu aperis ankaŭ esperantlingve. En ĉi tiu libro, Gino Strada priskribas la efikojn de la konfliktoj, kiuj lasas neforviŝeblajn spurojn eĉ post ilia fino: la plej evidenta ekzemplo estas la kontraŭpersonaj minoj, kiuj post jardekoj daŭre kripligas kaj mortigas senkulpajn civilulojn.

Lia morto okazis samtempe kun la tuja akiro de potenco fare de la taliboj en Afganio post la evakuado de la fremdaj trupoj el la lando. Siatempe Gino Strada vigle kritikis la usonan intervenon, kiu fakte donis neniun rezulton.

Strada substrekis, ke milito estas kontraŭleĝa jam 90 jarojn, sed ĝis nun la pariza traktato koncerne la rezignon pri milito de la jaro 1928 neniam estis respektata. Li ankaŭ senĉese ripetadis la neceson savi kaj kuraci ĉiujn, negrave kiuj ili estas: ĉu militviktimoj, ĉu malriĉuloj el riĉaj landoj, ĉu migrantoj dronantaj en la maro strebante atingi Italion el Libio. Ŝanĝo en nia socio okazos nur, kiam la homoj estos pretaj helpi la aliajn homojn.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO pri Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-09-06