PolitikoNOVAJ EKVILIBROJLa taliboj venkis. Kio sekvos?La 15an de aŭgusto taliboj eniris Kabulon kaj definitive iĝis la mastroj de Afganio. Usonanoj fuĝas, lasante siajn afganajn kunlaborantojn, kaj iliaj okcidentaj aliancanoj sekvas. La malvenko de Usono kaj de Okcidento ĝenerale estas evidenta, sed kio sekvos? Ĉu la taliboj lernis lecionon kaj ne plu gastigos teroristojn de Alkaido aŭ de Islama Ŝtato? Se estos tiel, ili transformiĝos en naciisman islamisman movadon, kiu koncentriĝos je konstruado de islama ŝtato en Afganio. Tiuokaze ili povos ricevi helpon kaj ĝui kunlaboron de Rusio kaj Ĉinio, la plej grandaj najbaroj, interesataj pri stabileco en tiu ĉi lando. Ankaŭ Eŭropa Unio malgraŭ ĉiuj etikaj skrupuloj fine faros tion, por preventi homaranan katastrofon kaj novan alfluon de rifuĝantoj. Nestabilaj najbarojPakistano povos kontribui al politika stabileco, sed ĝi estas tro malforta por restarigi la detruitan Afganion. Ŝijaana Irano malverŝajne aktive kunlaboros kun la sunaanaj taliboj, kaj ĝin mem jam trafas okcidentaj sankcioj. Plej vundeblaj nun estas la najbaroj de Afganio en Meza Azio: Uzbekio, Turkmenio, Taĝikio kaj Kirgizio (kvankam tiu lasta ne limas al ĝi). Tiuj ĉi ŝtatoj, kreitaj post la disfalo de Sovetunio en 1991, neniam havis sperton de sendependeco kaj grandparte ĝis nun apenaŭ kapablas regi kaj defendi siajn teritoriojn. Taĝikio postvivis kruelan enlandan militon, Kirgizio post kelkaj koloraj revolucioj plu dronas en ĥaoso, Turkmenio estas trafita de ekonomia krizo kaj Uzbekio penas bridi islamistojn, kiuj jam plurfoje faris teroristajn atakojn kaj eĉ okupis tutajn regionojn. La rolo de MoskvoLa sola forto kapabla garantii sekurecon en Meza Azio estas Rusio, kiu jam ekstermis islamistojn en Ĉeĉenio kaj Sirio, do certe ne deziras ilian aperon ĉe siaj limoj. La rusia armeo dum jaroj gardas la limon inter Afganio kaj Taĝikio, en Kirgizio funkcias rusia milita flughaveno, sed tio certe ne sufiĉos por kontraŭstari grandan invadon. Dume la publika opinio en Rusio kontraŭas militajn intervenojn, do la registaro klopodas minimumigi militan ĉeeston eksterlande. Pro tio Moskvo samtempe agas en du direktoj: intertraktas kun la taliboj kaj fortigas militan kunlaboron kun mezaziaj landoj kaj Ĉinio. La nunaj mastroj de Afganio jam promesis ne invadi la mezaziajn respublikojn, sed ilia venko mem povas entuziasmigi lokajn islamistojn, des pli ke norde kaj sude de la taĝika-afgana limo loĝas la samaj taĝikoj kaj uzbekoj. Neniu regas la regionon kompleteEspereble racio venkos kaj fine la taliba reĝimo kontentiĝos je regado super 38 milionoj da afganoj. Aliokaze la tuta regiono povos iĝi granda batalejo kun engaĝiĝo de pluraj landoj. Stanislavo BELOV
korespondanto de MONATO en Rusio
|