MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

RAJTOJ

Kiu rajtas nomi sin italo?

La 16an de aŭgusto 2021 la itala vira teamo pri 4x100-metra stafetkurado gajnis la oran medalon en la olimpiaj ludoj de Tokio, prokrastitaj je unu jaro pro la pandemio. Marcell Jacobs, Filippo Tortu, Fausto Desalu kaj Lorenzo Patta kuris en la Olimpia Stadiono de la japana ĉefurbo kaj starigis ankaŭ novan italan rekordon (37,50 sekundoj), alvenante antaŭ siaj britaj kaj kanadaj rivaloj. Tiuj elstaraj sportistoj povas servi kiel ekzemplo por raporti pri la nuna debato pri la rajto al civitaneco.

Italio ŝanĝiĝas: pasintece ĝi estis ĉefe lando, el kiu homoj migris, sed ekde la 1990aj jaroj de la pasinta jarcento plifortiĝis la homfluo al Italio el orienta Eŭropo (Albanio, Rumanio ktp), el Afriko (Maroko, Niĝerio ktp) kaj el Azio. Estas do nature, ke en Italio oni vigle debatas por decidi, kiu estas italo kaj kiu ne.

La nuna leĝo

Filippo Tortu kaj Lorenzo Patta evidente estas italoj, ĉar ili naskiĝis en Italio en italaj familioj. Kaj Marcell Jacobs, kiu, gajninte la 100-metran unuopulan konkuron, iĝis la plej rapida homo sur Tero? Malgraŭ lia „ekzotika” nomo kaj naskiĝo en Usono, ne devus esti duboj: laŭ la itala juro sufiĉas, ke unu el la gepatroj (liaokaze, la patrino) estu itala civitano, por ke tiaj estu iliaj filoj. Tio okazas pro la t.n. ius sanguinis (el la latina: „rajto pro sango”).

Distordoj

La nuna principo kaŭzas ankaŭ distordojn: pro ĝi rajtas postuli italan pasporton (kaj ĉiujn rilatajn rajtojn kaj avantaĝojn) idoj de italoj, kiuj nek parolas la italan, nek vivis en Italio, nek emas reenpatrujiĝi. Laŭ la eksa vicministro Mario Giro, la leĝo estas tiel vasta kaj tolerema, ke la totala nombro de homoj, kiuj eble rajtus ricevi italan civitanecon, estas 80 milionoj. Tio estas pli ol la hodiaŭa tuta loĝantaro.

Fausto Desalu naskiĝis kaj loĝis en Italio, sed akiris la italan civitanecon nur je aĝo de 18 jaroj. Kial? Liaj gepatroj estas niĝeriaj civitanoj. Multaj aliaj junuloj vivas en lia situacio kaj devas atendi la plenaĝecon por povi oficiale nomi sin italoj. Tio estas jura „malhela zono”, kaj la politikaj partioj nun debatas tion. La progresemaj partioj proponas novan principon.

Rajto pro kulturo

Laŭ ius culturae (el la latina: „rajto pro aparteno al la kulturo”) la eksterlandaj neplenaĝuloj povas akiri civitanecon de la lando, en kiu ili naskiĝis aŭ en kiu ili loĝis sufiĉe longe, kondiĉe ke ili frekventis lernejojn en tiu lando. Ĉu tio sufiĉas por esti italo? Laŭ la konservativuloj, ne.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO pri Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 11, p, 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-10