HistorioMEKSIKOAmasmortigo neagnoskataMiloj da homoj sovaĝe mortigitaj, inter ili virinoj kaj infanoj senarmilaj, ankoraŭ post 500 jaroj atendas agnoskon kaj pardonpeton pro genocido homa kaj kultura; ĉi tiu amasmortigo estas historie la plej forgesita kaj silentigata. SolenadoEn 2021 Meksiko solenas la datrevenon 500-jaran de la konkero hispana, ne feliĉe sed bedaŭre pro la mortigo de milionoj da indiĝenoj. La plimulto perdis la vivon kaj la postvivintoj perdis siajn kulturon, religion, lingvon kaj identecon. FaktojLa konkerantoj estis akceptataj per honoroj kaj donacoj, tamen pli ol 80 % de la popolo meŝika1 pereis dum la konkero hispana, en kiu entute mortis proksimume 55 milionoj da indiĝenoj. La plimulto mortis pro variola pandemio kaj malsanoj importitaj de la konkerantoj al Ameriko; el la elito imperia preskaŭ ĉiuj, sendefendaj, estis mortigitaj kaj la postvivantoj estis sklavigitaj ĝismorte. Malmultaj meŝikaj civitanoj sukcese fuĝis: ili ekzilis sin al malriĉaj kaj malfacile alireblaj terenoj. La idaro estis opresata dum 300 jaroj. La plej bonsortaj miksiĝis kun la hispanoj. Ŝtelrompon, senposedigon, seksperforton, sklavecon, opreson kaj mortigon suferis la popolo meŝika dum la konkero hispana. Ĉi tio ankoraŭ estas neagnoskata historie. Genocidoj historiajDum la nazia reĝimo proksimume ses milionoj da judoj estis mortigitaj; laŭagnoske tio estas la genocido plej grava en la tutmonda historio. Inter 1915 kaj 1923 okazis genocido en Armenio: mortis pli ol miliono da homoj. En Kamboĝo mortis pli ol 2 milionoj da homoj – la celo: unuformeco etna. En 1995 okazis masakro en Srebrenica: 8000 islamanoj mortis dum etna purigado. Nuntempe UN denuncas kaj agnoskas kiel genocidon la mortigon de jezidoj. Ili estas popolo kun religia aparteno miljara, kiu loĝas apud la limoj inter Irako kaj Sirio. Ĉiuj aliaj genocidoj estas forte denuncitaj kaj historie agnoskataj de la internacia komunumo, krom la konkero hispana. Ne-agnosko historiaHistoriaj kaj ankoraŭ nuntempaj defendantoj de la konkero hispana prisilentas la genocidon de la popolo meŝika. Laŭ tiuj ĉi defendantoj la krono hispana evangelizis, edukis, klerigis kaj civilizis la „sovaĝajn indiĝenojn” de la nova kontinento Ameriko. La defendantoj pravas, kiam ili diras, ke danke al la konkero nova kulturo kaj bela mestizado aperis, sed ili forgesas kaj neniam mencias, ke antaŭ la alveno de la konkerantoj la meŝikaj civitanoj jam havis la naŭatlan lingvon, tribunalojn, bazarojn, lernejojn, bestĝardenojn, forĵetaĵ- kaj fekaĵ-prizorgon, la plej daŭripovan agrikultursistemon ĝis hodiaŭ konatan. Ili disvolvis ankaŭ arton kaj sciencon; kaj ili elstaris je arkitekturo, inĝenierarto, gastronomio kaj astronomio. La meŝika kalendaro estas la plej preciza ĝis hodiaŭ trovita en ĉiuj antikvaj civilizacioj. Ŝuldo historiaMeksiko nuntempa, la meksikanoj mestizaj, sed precipe afrik-meksikanoj kaj la unuaj popoloj meritas pardonpeton historian, kiun ĝis nun ili ne ricevas, kaj fakte tio estas subtaksata. La registaro meksika, kiun ĉefas prezidento Andrés Manuel López Obrador, invitis la hispanan kortegon por kune peti pardonon kaj agnoskon al indiĝenoj kaj iliaj idoj pro la genocido. Tio devis okazi dum la 500-jara datreveno de la konkero hispana, la 13an de aŭgusto2. Tamen en Hispanio intelektuloj, amaskomunikiloj kaj la hispana kortego mem mokis, forte kritikis kaj malakceptis la inviton festi en 2021 la jaron de „La Reakordiĝo Historia” (tiel nomata de la prezidento) inter ambaŭ nacioj kaj indiĝenoj. Pravigi la kruelajn agojn de la hispanaj konkerintoj similas al pravigo de la amasmortigado plenumita de la nazia reĝimo aŭ silenti komplice pri iu ajn okazinta genocido. 1. La meŝikoj estis la civilizacio, kiu loĝadis en Tenoĉtitlano dum la alveno de la hispanoj. Ili estas kutime konfuzataj, eĉ en Meksiko mem, kun la aztekoj. Ili ambaŭ tamen estas tre ligitaj: la meŝikoj estis idoj de la aztekoj. Ili nomis sin meŝikaj post la alveno al, kaj fondado de Tenoĉtitlano.2. La 13an de aŭgusto de 1521 okazis la falo de Tenoĉtitlano, la oficiala komenco de la hispana konkero.Ulises FRANCO PÉREZ
Meksiko
|