Moderna vivoKOREIOVirtuala modelinoRozy lastatempe estas unu el la plej famaj modelinoj en Koreio. En la televida reklamo por la asekura kompanio Shinhan ŝi ĉarme kaj grandioze dancas ĉe bushaltejo, en subtera tramo kaj sur tegmento de urba domego, fascinante spektantojn kaj allogante klientojn. Rozy estas 22-jara kaj alta je 170 cm; ŝi amas vojaĝi, praktiki jogon kaj kuri. Ŝi debutis nur antaŭ monatoj kaj jam gajnis miliardon da ŭonoj (740 000 eŭrojn). Ŝi estas tre populara ankaŭ rete, kie ŝi havas pli ol 40 000 sekvantojn ĉe Instagram. Ŝi aktive interrilatas kun siaj fanoj publikigante siajn ĉiutagajn aferojn en la socia retejo. Ŝi ŝatas diskuti speciale pri naturaj medioj. Kiel „naskiĝis” Rozy?Surprize por multe da homoj – inkluzive de mi mem – Rozy ne estas reala homo, sed virtualaĵo en la meta-universo. Ŝi naskiĝis rezulte de la teknologia disvolviĝo de komputila grafikaĵo kombinita kun artefarita intelekto. La kreinto de Rozy, Sidus Studio X, uzis la komputilan 3D-animacion – kiu estas procedo por transformi 2D-figuron en tridimensian grafikaĵon – kaj donis al la virtualaĵo movojn de haŭto, ostoj kaj nervoj. Tiamaniere oni povis sukcese krei naturecajn gestojn kaj delikatajn mienojn al Rozy, aspektigante ŝin apenaŭ distingebla disde reala homo. Virtualaj koleginojRozy ne estas la sola virtuala influanto. Ŝia kolegino Raea agas kiel diskĵokeo kaj komponisto de elektronika muziko por la entrepreno LG. Ŝi sukcese prezentis flue en la angla eksponaĵojn ĉe Consumer Electronics Show (CES), la plej granda ekspozicio de informteknologiaj kaj elektronikaj hejmaparatoj, okazinta en januaro 2021. Ankaŭ Raea aktive komunikiĝas kun siaj fanoj per sociaj retejoj. Verŝajne la plej sukcesa virtualulino estas Lil Miquela, kiu estas 19-jara brazil-devena usonanino debutinta en 2016. Ŝi loĝas en Los-Anĝeleso kaj estas fano de la korea virina popgrupo Black Pink. La nombro de ŝiaj sekvantoj en sociaj retejoj superas tri milionojn, kio ebligas al ŝi labori kiel modelino ĉe Prada kaj Calvin Klein. Lastjare ŝi gajnis 11,7 milionojn da usonaj dolaroj (9,8 milionojn da eŭroj). Kial absorbiĝi en Rozy?Fakuloj asertas, ke la sekreto konsistas en la fajna komputila grafiko, kiu ebligas krei homajn trajtojn plaĉajn precipe al MZ-generacianoj 1. La vizaĝo de virtualuloj estas desegnita surbaze de centoj da vizaĝoj tre ŝatataj de gejunuloj. Plie iliaj mienoj kaj gestoj estas tiel naturaj kiel tiuj de realaj homoj, kio vekas grandan interesiĝon. Cetere, la meta-universo estas kvazaŭ ludejo por MZ-generacianoj. Ili estas denaskaj bitamantoj kun poŝtelefono en la mano ekde sia naskiĝo. La virtuala spaco rekte ligiĝas sendistinge al la reala mondo. Sekve, por ili estas tute nature fanatike absorbiĝi en la bitmedio. Ili ne zorgas pri tio, ĉu ilia adorato estas virtuala aŭ reala. AvantaĝojKomercaj entreprenoj reprezentas per siaj virtualaj modeloj la kulturon de MZ-generacianoj, kiuj ne emas konscii pri aliaj. Virtualuloj senkaŝe anoncas en sociaj retejoj, ekzemple, disiĝon disde sia amato aŭ amatino, kaj ne hezitas aŭdigi sian voĉon pri diversaj sociaj aferoj. Ankaŭ por la kompanioj estas avantaĝo, ĉar ili ne bezonas zorgi pri la risko, kiun povus alporti realaj modeloj. Kiam okazas malbonaĵo aŭ skandalo pri iliaj reklammodeloj, la kompanioj tuj suferas perdon de fidindeco, kio ofte ligiĝas al granda perdo de financa profito. Tia risko eviteblas per virtualaj modeloj, kiuj cetere nek malsaniĝas, nek maljuniĝas, kaj eĉ ne mortas. Aparte en la periodo de la pandemio indas substreki, ke neniu spaca aŭ tempa limigo malhelpas iliajn agojn. StelulinoLa rolo de virtualuloj ŝajnas senĉesa. La asekura kompanio dunginta ŝin kiel modelinon lanĉis retan konkurson, en kiu konkurantoj devas imiti la dancantan Rozy ĝuste kiel en la televida reklamo. La ĥoreografio kaj la kanto „Flugu pli alten!” en la reklamo estis elkovitaj post analizo de dancoj kaj kantoj popularaj ĉe MZ-generacianoj en la socia retejo TikTok. La reklamfilmeton registritan en la retejoj Jutubo kaj Instagram oni aliris jam pli ol 10 milionojn da fojoj en unu monato. PerspektivoVirtualuloj nun spegulas la plej freŝdatan informteknologion, kaj ili servas kiel gvidantoj, kiuj ligas la meta-universon al la reala mondo. La usona firmao pri merkata esplorado Business Insider Intelligence antaŭvidas, ke la elspezo por interretaj famuloj kreskos ĝis 15 miliardoj da usonaj dolaroj (12,7 miliardoj da eŭroj) en 2022, kaj laŭ la analizo de la novaĵagentejo Bloomberg ties grandan parton okupos virtualaj famuloj. 1 „Generacio MZ” estas korea termino por nomi la homojn naskiĝintajn en la jardekoj de 1980 kaj 2000. Ili atingas la kvanton de 3,43 milionoj. Kompare kun la ĝenerala loĝantaro ili havas kiel prioritatojn nek edziĝi nek naski filojn nek labori, sed ĝui libertempon.CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas eksprofesoro pri biologio kaj aktivis en la movado interalie kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.
|