MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

LINGVISTIKO

Kiel iĝi poligloto?

Tiu demando, en ĝenerala senco, ne havas respondon. La respondo dependas de tio, kiu volas fariĝi poligloto. Estas pluraj listoj de „la plej facilaj lingvoj” en Interreto. Tiuj listoj ne havas sencon, ĉar eĉ unu vorto ne estas dirita pri la jeno: por kiu tiuj lingvoj estas la plej facilaj? Por rusparolantoj plej facile estas lerni la belorusan, la polan, la ukrainan, la bulgaran, la serban kaj aliajn slavajn lingvojn. Por germanoj temas pri la angla, la nederlanda, la sveda, la afrikansa. Por italoj simplas la hispana, la portugala, la franca, la rumana, la latina kaj Esperanto. Turkoj kaj aliaj reprezentantoj de tiu lingva familio komprenas multajn lingvojn eĉ sen lerni ilin, kaj ĉirkaŭ 20 lingvojn ili povas lerni sen multa malfacileco. Ne malfacilas fariĝi poligloto (ene de Barato), se oni konas almenaŭ unu el la barataj lingvoj, ekzemple la hindian aŭ la panĝaban.

Unue, necesas kelkaj klarigoj pri la enkonduko. Por ruso la plej simpla lingvo estas la belorusa. Sed ne havas multan sencon lerni ĝin serioze. Unue, ĉar eĉ en Belorusio mem preskaŭ neniu parolas ĝin: oni preferas la rusan. Due, eĉ sen lerni la lingvon, oni ja povos – akirinte almenaŭ minimuman sperton – legi iun ajn belorusan libron. Poste venas la pola kaj la ukraina. La ukraina estas pli simpla ol la pola, sed la pola estas listigita kiel unua pro sia pli granda influo en Eŭropo kaj pli granda alireblo por lernado.

Vilaĝa vendejo

Inter la plej facilaj lingvoj por germanoj estas unue nomita la angla. Kial ne la nederlanda aŭ la afrikansa, kiuj multe pli proksimas al la germana? La kialo estas la sama: pli granda loko en la mondo kaj pli granda alireblo. Oni ne povas kompari ĝin kun la du nomitaj poste. En Rusio, anglaj lernolibroj aĉeteblas en iu ajn vilaĝa vendejo, kaj en Germanio okazas la samo.

Por ĉinoj neniu lingvo estas facila, kvankam la japana kaj la korea estos iom pli facilaj ol la eŭropaj. Estas preskaŭ same por araboj, armenoj kaj kartveloj. El la eŭropaj lingvoj la hungara kaj la finna estas la plej malfacile mastreblaj, ĉar ili apartenas al lingva familio fremda al eŭropanoj, plejparte parolantaj iun hindeŭropan lingvon, do devenantan de sama iama „praavino”. Kaj la kialo ne estas, ke tiuj lingvoj (la finna kaj la hungara) havas 15-20 kazojn. En tiuj lingvoj preskaŭ ne ekzistas internaciismoj. Pro la sama kialo – ne pro gramatikaj malfacilaĵoj, sed pro leksikaj – estas sufiĉe malfacile lerni la armenan. Ŝajne, ĉar ĝi estas lingvo el la hindeŭropa familio, kiaj problemoj povas esti pri ĝi? Sed, kiu ne kredas tion, tiu provu mem lerni la armenan. Kiam oni lernas lingvon, la plej malfacila afero estas parkerigi dekojn, centojn, milojn da vortoj. Kiaj vortoj ili estos? Pri tio, ĉiu lingvo montras sin laŭ sia propra maniero.

Dutaga, dusemajna afero

Jes, ĝuste tiel. La fonetiko de iu lingvo estas lernebla dum unu aŭ du tagoj, la gramatiko dum unu aŭ du semajnoj. Sed la vortprovizo ... Plej facile estas lerni lingvojn, en kiuj ekzistas multaj vortoj, kiujn praktika lingvisto nomas diafanaj. Tio estas vortoj, kiuj, ekzemple por ruso, aŭ tute koincidas kun la rusa (kio ne ofte okazas) aŭ estas klaraj ekde la unua legado. Oni bezonas regi nur la fonetikajn respondaĵojn inter la rusa kaj la cellingvo.

Ni prenu kiel ekzemplon la polan, lingvon el la slava grupo, en kiu ĉirkaŭ duono de la vortoj estas diafanaj. Jen malgranda listo: brat (frato), wola (volo, nos (nazo), widziec (vidi), mucha (muŝo), nowy (nova), sześć (ses), siostra (fratino). Tiuj vortoj en la pola kaj en Esperanto iom similas. Kialo de tio estas, ke la pola estas hindeŭropa lingvo, kaj la plimulto de la vortoj en Esperanto estas de eŭropa origino.

Internaciismoj helpas

Krome, en la pola, kiel en plej multaj eŭropaj lingvoj, ĉirkaŭ triono de la vortoj (depende de la speco de teksto) estas internaciismoj. Ekzemple: apteka, astronomia, autor, szkoła, armia, data, analiza, tablica, biblioteka, centrum, horyzont, epoka, ekzamin, doktor, bilet, architekt, dokument, idea, import, forma, religia, termin, benzyna, detal, dyktando, fabryka, gazeta, gramatyka .

Post tio restas 20-30 % da pure polaj vortoj, kiuj estas ĉefe de slava origino.

Kiom malfacile estas lerni la ĉinan aŭ la araban, vi mem komprenos, se vi provos lerni ilin. En la ĉina la gramatiko estas pli simpla ol en la angla, en la araba gramatiko la sola malfacilaĵo estas la rompita pluralo. La tuta malfacileco de tiuj lingvoj kuŝas en ilia vortprovizo: internaciismoj en ili preskaŭ ne ekzistas.

Per kiu lingvo komenci?

Homoj sur nia planedo parolas, laŭ taksoj, ĉirkaŭ 5000 lingvojn kaj dialektojn. La ĉefaj el ili estas: la angla, ĉina, hispana, rusa, japana, franca, germana, hindia, portugala, araba, itala, malaja (alinome indonezia), persa, turka, bengala, korea kaj svahila.

Kiel supre dirite, rusa poligloto komencu per slava lingvo. Pli malfacilaj, kompreneble, estas la angla, la germana kaj la franca, sed ĉu eblas esti poligloto, ne sciante tiujn tri lingvojn? Nek eblas imagi poligloton, kiu eĉ ne legas Esperanton.

Ne estas malfacile por eŭropano lerni la grekan: probable ĉiu kvara, se ne tria, vorto estos konata al vi el internacia scienca, teknika kaj politika vorttrezoro. Eĉ se la vorto ŝajnas nekonata unuavide, rigardu ĝin pli atente. Jen kelkaj ekzemploj: „burokratio” en la greka estas „γραφειοκρατία” [grafiokratía], vorto formita de „γραφείο” [grafio] (oficejo; do la loko, kie oni skribas: skribejo) kaj „κράτος” [kratos] (potenco; komparu: „demokratio”, potenco/regado fare de la popolo). „Hotelo” estas „ξενοδοχείο” [ksenodoĥio] (de „ξένος” [ksenos] (fremdulo; komparu: „ksenofobio”). „Gazeto” estas „εφημερίδα” [efimerida] (komparu kun „efemera”, kiu en la greka signifas „unutaga”, do en aliaj lingvoj ankaŭ „daŭranta mallonge”).

La latina kaj la svahila

Estus eĉ pli facile lerni la latinan, sed kiu parolas ĝin nun, krom eble en Vatikano? Pli bone kaj utile estas lerni la hispanan, la italan aŭ Esperanton. Same por germanoj facilas lerni la jidan.

Se vi planas ofte viziti orientan Afrikon, lernu la svahilan por komunikiĝi kun la loka loĝantaro: ĝia gramatiko estas simpla, kaj la lingvo havas multajn vortojn pruntitajn el eŭropaj lingvoj. La svahila estas cetere parolata de pli ol 150 milionoj da homoj.

Vi simple povas (kaj povas simple) kredi je ĉio skribita supre, sed pli interese estas provi mem iĝi poligloto!

mkor
Mikael KOROTKOV
Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 11, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mikael Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-10