MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

AKTUALE

Hundoj flaras kaj trovas

Onidire la hunda flarkapablo estas ĝis 11 000-oble pli bona ol tiu de homo. Do kial ne uzi ĉi tiun unikan kapablon por homaj bezonoj? La litovo Vytautas Gustaitis jam de preskaŭ kvardek jaroj okupiĝas pri cinologio, t.e. pri ĉio, kio rilatas al hundoj, kaj dum pli ol dudek jaroj li estris la ofican cinologian fakon en la litova polico. Iam lian kapon invadis la ideo krei specialan grupon de cinologoj, kiuj povus okupiĝi pri hundoj kaj instrui ilin serĉi homojn, kiuj perdiĝis en arbaro, foriris el sia hejmo aŭ hospico kaj ne kapablas reveni. Aldone hundoj povus trovi surtere kaj subakve mortintojn, kiujn malsukcese serĉis polico.

Gustaitis memoras, ke la unua operacio de la novkreita grupo, kiun ili nomis K-9, okazis antaŭ kelkaj jaroj, kiam ĝian helpon petis virino, kies demence malsana maljuna patrino nerimarkate forlasis la maljunulejon kaj ne revenis al ĝi. Komence la polico serĉis la malaperintinon, sed sensukcese. Hundoj estis pli lertaj: post unu horo kaj duono ili jam estis ĉe la virino, kiu sidis sub viadukto.

Bieneto

Alifoje parlamentano plendis, ke iu ŝtelis dizelaĵon el liaj agrikulturaj maŝinoj, kiuj staris surkampe. Li do petis helpon de cinologoj. Pasis nur 40 minutoj, dum kiuj hundoj spuris tra la kampoj al bieneto kelkajn kilometrojn for. Demandite, ĉu vere estas li, kiu ŝtelis la dizelaĵon el la maŝinoj, la posedanto de la bieneto konfesis tion.

Rivero kaj pluvo

Gustaitis asertas, ke, helpe de aplika cinologio, pli rapide kaj pli facile troveblas ne nur perdiĝintaj homoj aŭ objektoj, sed ankaŭ dronintoj, kiujn subakvistoj ofte longe kaj vane serĉas en nediafana akvo. Jen somere multaj litovoj estis ŝokitaj pri tragedio en la plej granda litova rivero Nemunas, kie hazarde dronis adoleskanto. Savantoj dum kelkaj tagoj senrezulte serĉis lin. Akvo ja estis fluanta, kaj la korpo povus reaperi en tute alia loko ol tiu, kie ĝi malaperis. La enigmon solvis la hundino Erla, kiu, flarante aeron super la akvo, tuj komprenigis, ke la celo devas esti en tiu punkto. Ŝi tute ne eraris: la kadavro estis trovita ĝuste en tiu loko, kiun la hundo indikis bojante, t.e. inter 2,5 kaj 3 kilometroj de la loko de la akcidento.

Hundoj, kiuj serĉas perdiĝintajn personojn, kaj tiuj, kiuj serĉas mortintojn, estas malsamaj. Ili ambaŭ atingas siajn celojn perflare, sed ili distingas malsamajn odorojn. La cinologo asertas, ke odoroj estas granda scienco. Kompreni, kiamaniere odoro disvolviĝas post forta pluvo aŭ varma somera tago, tuj kiam okazas evento aŭ post difinita tempo, postulas fortan scion kaj klopodon.

Veturilo, kapo kaj vosto

Entrepreninte la taskon serĉi malaperintan homon, hundo unue havas la eblon flari objekton, kiun antaŭ nelonge uzis aŭ surhavis la malaperinto. Identigante la odoron, hundo komencas sekvi odorajn spurojn. Kvankam oni instruas hundojn detekti odorojn sur la kampoj kaj en urboj, fojfoje serĉado malsukcesas, ekzemple kiam la serĉata persono atingis pavimitan lokon aŭ sidis en veturilo kaj forveturis.

„Estas tre grave lerni la lingvon de hundoj, ĉar ĝi donas multajn valorajn informojn. Ekzemple, se la kapo de hundo estas mergita en la teron kaj la vosto levita moviĝas kiel pendolo, tio signifas, ke ĝi sekvas la spuron; kaj, se la kapo de hundo estas levita kaj la vosto mallevita, la hundo perdis odoran spuron. La cinologo, vidante kiel hundo sekvas la spurojn, povas eĉ determini, kiom freŝaj tiuj spuroj estas: se hundo flaras ne tre proksime al la tero, sed ĉirkaŭ 20 centimetrojn super ĝi, tio signifas, ke la spuroj ne estas freŝaj. Se la hundo flaras en la formo de zigzago, la spuroj estas malfreŝaj, kaj, se hundo marŝas rektlinie kun la kapo iom levita, la spuroj estas freŝaj kaj eble la celo de la serĉado estas tre proksima. Alproksimiĝante al la celo, hundo komencas labori pli intense kaj eĉ fariĝas pli vigla”, klarigis la sperta cinologo.

Glacio kaj ludiloj

Serĉo de droninto okazas en boato, kie sidas trejnita hundo kaj la cinologo. La boato moviĝas kaj la hundo aktive flaras, dezirante kapti specifan odoron venantan el la profundo de la akvo. Se la akvejo ne estas granda, ĝi estas esplorata spirale: de la centro al la ekstero aŭ inverse, aŭ ĝi estas esplorata po kvadrato. Se la akvoareo estas tre granda, tiam esploradon efektivigas pluraj cinologoj kun siaj hundoj. Ekflarinte la odoron de putranta kadavro, la hundo komencas boji kaj treti per siaj piedoj, indikante, ke ĝuste tie estas la loko, kiun oni serĉas. Laŭ Gustaitis tiuj esploradoj kutime estas sukcesaj, ĉar el 14 provoj eĉ 13 donis rezultojn. Nur unu kondiĉo malebligas tiun laboron: se la akvon kovras glacio.

Hundo, de kiu oni petis trovi la spurojn de malaperinto, prenas ĉi tiun taskon ne por havi grandan plezuron aŭ iaspecan ludon. Ĝi ja laboras por poste akiri la taŭgan rekompencon, kiu povus esti ĝia plej ŝatata ludilo, kiun ĝi tiam maĉas kun ĝuo. Hundo sen instigo faros nenion. „Komence, dum la instruado, ni instigas ilin per manĝaĵoj: ni unue malsatigas kaj poste kuraĝigas ilin manĝigante ilin. Fine, kiam ĉiuj etapoj de trejnado jam estas plenumitaj, la ĉefa instigilo fariĝas ajna ludilo aŭ alia ĝia ŝatata objekto”, aldonis Gustaitis.

Trejnado kaj hundrasoj

Por ke hundo fariĝu sperta spursekvanto, ĝi devas sperti 18-monatan trejnadon. Post sukcesa ekzameniĝo la besto ja povas labori. Ĝia plej brila aktivado daŭras ĝis averaĝe ĝia sepa vivjaro. Poste oni serĉas ŝanĝon por ĝi. Ĉiuj hundoj loĝas ĉe cinologoj kaj estas kiel membroj de iliaj familioj. Tiel oni povas atingi firman kontakton kaj la plej bonan interkompreniĝon. Iuj cinologoj eĉ havas du hundojn: unu trejnitan por serĉi perdiĝintajn vivantajn homojn, kaj alian por serĉi mortintojn.

„Ĉiuj hundoj havas esceptan flarsenton, sed la praktiko de cinologoj ĉiulande atestas, ke ne ekzistas pli bonaj spursekvantoj ol germanaj aŭ belgaj, pli precize meĥlenaj ŝafhundoj. Ni laboras kun la meĥlenaj. Ne ekzistas pli bona raso en la mondo ol tiu ĉi. Ĉi tiu besto ĉiam klopodas montri, ke ĝi vere strebas al laboro” laŭdis Gustaitis.

Handikapuloj

Aplika cinologio, kiun praktikas cinologoj en la grupo K-9, ne estas nura serĉado de perdiĝintoj aŭ dronintoj. Antaŭ unu jaro ekis ankaŭ agado por pruvi, ke hundoj povas esti same bonaj helpantoj por handikapuloj. Jam nun iu hundo asistas surdulon, alia helpas homon kun cerba paralizo, kaj tria fariĝis fidela amiko de infano kun aŭtisma sindromo.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam de 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-10