Moderna vivo3D-PRINTADOMiraklaj perspektivojLastatempe la evoluo de la 3-dimensia printoteknologio havis tre imponajn rezultojn en pluraj sferoj. Estas kutime jam uzi 3D-printitajn objektojn en medicino. Sendube memorindas la longa operacio pri la disigo de du pakistanaj fratinoj, Safa kaj Marwa Ullah, kiuj havis komunajn kranion kaj sangsistemon. La kompleksa operacio realigita en londona hospitalo en 2019 – fakte okazis tri diversaj operacioj – entute daŭris pli ol 50 horojn. Ĝin partoprenis teamo de 100 kuracistoj, kaj la fina sukceso okazis pro la uzo de 3D-printita plasta modelo de la tuta anatomia sistemo de la ĝemeloj, kiu ege helpis al la kuracteamo. Nuntempe bioprintado inkluzivas ne nur printadon de diversaj protezoj kaj kirurgiaj instrumentoj specialaj por iu operacio, sed ankaŭ 3D-modelon de kuniklotipa koro, kiun sciencistoj de la tel-aviva universitato printis uzante homan histon en aprilo 2019. 3D-nutraĵojInter la lastaj novaĵoj pri uzado de 3D-teknologio estas la anonco (en 2020) de la israela kompanio Redefine Meat. La produktaĵoj de tiu kompanio aspektas kiel bovviando altnivele ekologia, kun proteino kaj sen kolesterolo. Jes, tiel aspektas nia estonteca nutraĵo! La hispana firmao Novameat estas populara pro sia vegana „viando” konsistanta el reorganizitaj nanofibroj de legoma proteino – simila al animala proteino –, kaj kiu majstre ŝanĝas la guston de pizoj, algoj kaj rizo, kaj kreas al ili odoron je viando. Certe tiu 3D-printita viando ankoraŭ ne estas abunde produktata, kaj tial ĝi kostas tre multe. Tamen specialistoj de la kompanio MeaTech opinias, ke granda konsumado de 3D-printita viando eblos jam en la venontaj du aŭ tri jaroj. 3D-konstruaĵojLa 3D-teknologio helpos nian postpandemian mondon ne nur en la produktado de nutraĵoj, sed ankaŭ en aliaj „strangaj” kampoj. Ekzemple, en Teksaso konstrukompanio ICON, laborante por la teksasa armeo-departemento, konstruis specialan militkazernon por trejnado de 72 soldatoj. Tio estas la plej granda 3D-printita konstruaĵo en Norda Ameriko, kun areo de 353 kvadrataj metroj. La avantaĝo de tiu projekto estas la rapida konstruado, kiu kostas trione malpli kompare kun la tradicia metodo. Sendube tiaj domoj povos ege helpi en regionoj kun ekstreme danĝeraj situacioj, kiel okaze de tertremo, inundoj k.a. kiuj bedaŭrinde ne mankas nun en diversaj partoj de la mondo. Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.
|