Moderna vivoPOLLANDOĤaĉkaro inter Okcidento kaj OrientoEn la bjalistoka kvartalo Nova Urbo, kie Oriento renkontas Okcidenton1, lastatempe estas kreita nova nekutima artaĵo. Ĝi estas armena monumento ĥaĉkar (armene խաչքար) apud la ortodoksa preĝejo de Sankta Georgo la Venkinta ĉe la strato Kazimierz Pułaski. Ĝi estas financita de la armena komunumo. La inaŭguro de la monumento okazis la 6an de majo 2021, en la tago de Sankta Georgo laŭ la julia kalendaro. Ĥaĉkaroj estas karakterizaĵo de la mezepoka kristana armena arto, kiu vivas ankoraŭ en niaj tagoj. Ĥaĉkaroj, ilia simboleco kaj ilia metiarto estas enskribitaj en la listo de nemateria kultura heredaĵo de Unesko. Kial en Bjalistoko?La monumento memorigas pri la armena genocido farita de la Otomana Imperio en la periodo de 1915 ĝis 1917 kaj pri tiuj, kiuj mortis en la batalo de Arcaĥo. La iniciatintoj de la memorsolenado pri tiuj tragikaj eventoj okazintaj antaŭ pli ol cent jaroj kaj pri la lastatempa historio estis la armena komunumo apartenanta al la ortodoksa paroĥo de Sankta Georgo en Bjalistoko. Armenoj mendis karakterizan krucon de sia patrujo kaj aĉetis tabulojn kun tekstoj en la pola lingvo. La teksto sur la unua tabulo donas klarigojn pri la herooj aperantaj sur la steleo. La dua tabulo klarigas la simbolecon de la armena monumento. Ni povas tie legi, ke „armenaj kristanoj kredas, ke la kruco, de kiu Kristo estis prenita, elkreskis kaj pleniĝis de folioj kaj fariĝis Arbo de Vivo”. Aspekto de la monumentoLa monumento havas la formon de tipa ĥaĉkaro, t.e. stelea formo tipa en Armenio, kiu estas samtempe kaj monumento kaj kapelo. Ĝi estas direktita al okcidento kaj estas ornamita per riĉaj ornamaĵoj kun armena kruco kaj surskribo memoriganta pri la eventoj. La orienta fasado estas sensigna, dum la okcidentan regas la armena „flora kruco” ĉefteme. Plantornamaĵoj ĉizitaj sur ĉiuj larĝaj surfacoj de la kruco ŝanĝiĝas al vinberfolioj kaj vinberoj ĉe la kruca bazo. Tradicie, rozeto (armena simbolo de eterneco) estas metita ĉe la bazo de la Kruca Arbo. La steleo estas farita el ruĝa vulkana tofo, kiu estas karakteriza materialo por ĥaĉkaroj. Ĥaĉkaroj en PollandoOni povas trovi ankaŭ aliajn armenajn monumentojn en Pollando, inkluzive de ĥaĉkaro en la malnova parto de Krakovo, ĉe la strato Nikolao Koperniko, apud la preĝejo de Sankta Nikolao, kaj en Gdańsk, en la armena Zaułek apud la preĝejo de Sankta Petro kaj Paŭlo. Ĥaĉkaro el Armenio estas ankaŭ ornamaĵo de la armena placo en la varsovia kvartalo Sadyba. En Księżyki – komunumo Strachówka, distrikto Wołomin – estas interesa armena monumento pri Kazimiro la 3a la Granda (1310-1370), kiel dankesprimo de la armena komunumo al la reĝo de Pollando, kiu donis privilegiojn al la armenoj. Ĉi tiu ĥaĉkaro estas farita en 2017 okaze de la 650a datreveno de la dono de privilegioj konfirmantaj la religian, memadministran kaj juran identecojn de la armenoj. Tio ne estas ĉio: provu trovi aliajn ĥaĉkarojn en Pollando. MemorsolenadoĈiun 24an de aprilo la armena komunumo tra la mondo solenas la datrevenon de la armena masakro. La inaŭguro de la monumento estis parto de la solenado. La batalo de Arcaĥo – pri kiu memorigas la ĥaĉkaro en Nova Urbo – okazis kadre de armita konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano en Montara Karabaĥo de la 27a de septembro ĝis la 10a de novembro 2020. La Arcaĥa Respubliko estas teritorio formale apartenanta al Azerbajĝano, fakte funkcianta kiel sendependa ŝtato, sed ĝin rekonas neniu lando en la mondo. Ĝi estis proklamita kiel ŝtato la 6an de januaro 1992. La sendependecdeklaro estis akceptita la 2an de septembro 1991. Ĝia estiĝo rilatas al la konflikto pri Montara Karabaĥo inter Armenio kaj Azerbajĝano, kiun provizore ĉesigis milito okazinta de 1988 ĝis 1994. La ĉirkaŭaĵoLa monumento perfekte kongruas kun la aranĝo de la kvartalo Nova Urbo. En la arkitekturaj elementoj – kun influoj de la bizanca-rusa stilo – de la ortodoksa preĝejo kun kvin altaj sagoformaj turoj kun orumitaj kupoloj oni povas vidi ankaŭ grekajn influojn. La papa preĝejo kun blanka kaj flava koloroj, kun tri turoj kaj grandega kupra kupolo rilatas al renesanca-barokaj formoj kun elementoj pruntitaj el novarta stilo. Ĉi tiu konstruaĵo esprimas dankemon al la bjalistoka ĉefdiocezo pro la papaj jaroj de Sankta Patro Johano Paŭlo la 2a. La stratoj, de kiuj oni povas vidi tion, nomiĝas Zachodnia kaj Kazimierz Pułaski. Unu el tiuj stratoj estas daŭrigo de la ĉefa avenuo de la eksa ĝardenurbo, kaj ĝi longas de oriento al okcidento. La priskribita armena monumento konfirmas, ke la multkultura Podlaĥio ankoraŭ disponigas al ni novajn malkovrindajn lokojn. 1 La kaŭzoj de ĉi tiu aserto estas kaj naturaj kaj kulturaj. De la orienta fino de unu el la novurbaj stratoj oni povas vidi interesan perspektivon de la ortodoksa preĝejo de Sankta Georgo. De la okcidenta fino videblas la romkatolika preĝejo de Sankta Karlo Boromeo, kiu estas preĝejo de papa paroĥo.Paweł DZIENIS
Pollando
Paweł Dzienis estas doktoro pri juro, juristo, bjalistokano, esperantisto ekde 2009 kaj tradukisto.
|