Moderna vivoBESTOJĈu bovido povas antaŭsenti la morton?Tian demandon ni ne ofte starigas. De kelka tempo publikiĝas sciencaj esploroj pri inteligenteco de bestoj, kiun tradicie oni facile malestimas: ekzemple, elefantoj longe memoras la padojn de ili tretitajn; korvoj kapablas efektivigi kompleksajn agojn. Sed, ĉu ili konscias pri la morto? Antaŭ nelonge virbovido preskaŭ plenkreska estis kondukata al la buĉejo de Feurs – urbeto apud Saint-Étienne, proksime de Liono. La 5an de augusto 2021, tuj antaŭ ol eniri la lokan buĉejon, la bovido eskapis de sia proprietulo. La faktojMalgraŭ la korpopezo de 500 kg ĝi trotadis preskaŭ unu kilometron ĝis la centro de la urbo. Imagu la panikon! Feliĉe en tiom frua horo, la dungitaro de la buĉejo, vokita por helpo, sukcesis gvidi ĝin al la buĉejo. Sed denove ribelis la besto: kiam ĝi alvenis al la buĉejo ĝi denove forkuris kaj rifuĝis en arbareto! Kio okazis en ĝia kapo? Ĉu ĝi sentis la akran odoron de la buĉejo? (Odoron, kiun verŝajne ĝi ne konis.) Ĉu ĝi komprenis, ke temas pri mortodanĝero? Plia forkuro montras decidemon, ĉu ne? Oni vokis por helpo la fajrobrigadistojn kaj ties specialan teamon pri bestoj. Ili dormigis la bovidon per pafita anestezilo. Ĉu finite? Tute ne, ĉar la bovido sin kaŝis en malfacile alirebla arbareto. Unue necesis fosmaŝino, per kiu oni malfermis vojon tra heĝo kaj poste tiris la dormantan beston. Nu, finfine al la buĉejo, ĉu? Tio ankoraŭ ne eblis, ĉar post anestezo viando fariĝas nemanĝebla. La proprietulo fine remetis la bovidon en sian herbejon. Ĉu por longa tempo? Savu vian vivon, bovido!Emociite de la evento, kiun spegulis lokaj radio kaj ĵurnalo La Tribune, oni tuj faris petskribon por savi la vivon de la besto. Jen la efikeco de perreta amaskomunikado! Membro de asocio por la bono de bestoj, Veronica Falzone, lanĉis alvokon per Tvitero. Unu horon poste ŝi ricevis respondon de Fonduso Brigitte Bardot 1. Alia loĝanto, Gisèle Souchon, starigis ŝparkason en Interreto kaj en kelkaj horoj sukcesis arigi pli ol 1300 eŭrojn! Tiu sumo ebligis pagi al la buĉejo – oficiala proprietulo de la ĵus aĉetita bovido – kaj pagi la transporton al bovbredejo en Normandio. La virbovido trankvile vivos la reston de sia vivo, eble 20 jarojn, en tiu parko. Ribelo pro konscio?Tia evento estigas multajn pripensojn: Unue, kiel rimarkigis Falzone, la besto komprenis, kio atendas ĝin. Ĝi iel sentis mortominacon kaj fuĝis. „Ĉu la ribelo de tiu besto, kiu volis savi sian vivon, povos veki homajn konsciojn pri la rilato inter vivanta estulo, kapabla je emocioj, kaj tio, kion oni trovas sur niaj teleroj?” ŝi demandas. Fakte, la inteligenteco de bestoj estas verŝajne multe pli kompleksa, ol estas ĝenerale supozate. Interreto kaj emociojPlian fojon mi estas surprizita de la rapideco kaj efikeco de la tiel nomataj „sociaj retejoj”, kvankam foje ili estas misuzataj por diskonigi ne-verajn novaĵojn. Sen tiaj retejoj, la bovido estus denove kondukita al sia fino. Frapas min ankaŭ la povo de „emocio”: tiun malfeliĉan sed kuraĝan bovidon oni nepre savu, dum ĉiuj bone scias, ke oni buĉas milojn da bovoj ĉiutage. Kial ĝin sed ne aliajn? Ĉu ĉiuj mondonacintoj estas vegeteranoj? (Aŭ eĉ veganoj?) Certe ne. Multaj plu manĝos viandon, sen konsideri la kontraŭdiron, sed plu respektante siajn dietojn. Mondo kaj vivkutimojEn la nuna mondo okazas tro da danĝeraj eventoj: tertremoj, incendioj, inundoj, ekstremaj sekeco kaj poluado, epidemioj, militoj ktp. La klimatŝanĝiĝo estas nun evidenta. Multaj civitanoj konscias pri la neceso ŝanĝi niajn vivkutimojn. Inter tiuj aferoj estas la bestobredado, kiu okupas vastajn terenojn. Amasa bredado de bovoj, porkoj kaj aliaj bestoj en eŭropaj landoj devigas importi sojon el aliaj landoj, kiel Brazilo. Laŭ ekonomia vidpunkto, tiuj landoj iel respondecas pri la senarbarigo en Amazonio! La nuna loĝantaro sur la tero jam atingas kvanton de pli ol sep miliardoj da homoj. Nutri ĉiujn eblas, sed ne laŭ la nuna modelo, kiu malŝparas resursojn kaj damaĝas la naturmedion. 1 Franca fonduso pri bestoprotektado, kreita de la aktorino Brigitte Bardot en 1986.Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio
Pierre Grollemund lernis Esperanton en 1976. Li estas tegmentisto kaj ano de TAKE.
|