Moderna vivoKANADOMirinda rusta trezoro270 tunoj da fero pendanta en alteco de 25 metroj super la rivero subite kaptis nian atenton. „Kial ĉi tiu monstro ne kolapsas en la akvon?”, demandis mia edzino. Tio okazis la pasintan aŭguston, kiam ni vizitis la urbon Smiths Falls en Ontario, Kanado. Ni neniam vidis ion similan. La amaso da rusta metalo turis super la rivero kaj ŝajnis malobei la leĝon de gravito. Kion ni rigardis, tio estis la baskula ponto de Smiths Falls (Smiths Falls Bascule Bridge). Ĉi tiu „ruliĝanta-leviĝanta” baskula ponto estas elstara frua ekzemplo de tio, kio tiam estis nova koncepto pri moveblaj pontoj kaj nun estas la plej malnova plu ekzistanta tiaspeca strukturo en Kanado. La koncepto kaj la dezajnistoDum la dua duono de la 19a jarcento aperis nova problemo en la transporta industrio. Akvovojoj kaj fervojoj estis en konflikto. Pli da pontoj estis necesaj por trajnoj transirantaj riverojn, sed pontoj ofte blokis ŝipojn veturantajn sur la riveroj. La tiamaj tipoj de moveblaj pontoj estis kaj klapponto (ekz. Turo-ponto de Londono) kaj turnponto (ekz. la turnponto de la rivero Tyne). La mekanismo de klapponto devis levi la tutan pezon de la ponto. La mekanismo de turnponto, situanta meze, turnis la ponton horizontale 90 gradojn. Tiuj tipoj de pontoj estis multekostaj kaj uzis multan tempon kaj energion por funkcii. Por solvi la problemon la usona inĝeniero William Scherzer inventis en 1893 novan koncepton pri moveblaj pontoj priskribitaj kiel „ruliĝanta-leviĝanta”. La principo estas ege simpla. Prenu la ponton kun kontraŭpezilo kaj alfiksu la masocentron al solida strukturo. Aldonu ne-kompleksan mekanismon al la masocentro por movi la ponton supren kaj malsupren. La sola energio bezonata por aktivigi la mekanismon estas tiu, kiu devas esti uzata por kontraŭagi la frotan reziston. Baldaŭ vidiĝis pli kaj pli da pontoj de ĉi tiu nova tipo, kiu nomiĝas „Scherzer-ponto”. ProblemoEn la 1910aj jaroj la urbo Smiths Falls kreskis. Ĝi situis inter la grandaj urboj Otavo kaj Toronto, inter kiuj estis multe da ekonomia agado. Du transportmanieroj estis haveblaj: ŝipoj tra la rivero Rideau kaj trajnoj laŭ la kanada norda fervojo (Canadian Northern Railway). En Smiths Falls estis problemo: la rivero kaj la fervojo koliziis. La transporto de varoj ofte estis interrompata, kaŭzante multajn financajn perdojn. En 1913, por solvi la problemon, la kompanio pri pontoj Dominion Bridge Company konstruis Scherzer-ponton en la urbo. La ponto longis 21 metrojn kaj pezis 270 tunojn. La konstruaĵo estis tiel bonega, ke la frotado de la moviĝanta mekanismo estis preskaŭ nula. Fakte unu viro povis levi kaj mallevi la ponton tirante ĉenon. La baskula ponto de Smiths Falls fariĝis loka fenomeno: homoj el la tuta Nord-Ameriko venis por vidi ĝin kaj lerni kiel konstrui tiun tipon de ponto. Kanada heredaĵoLa baskula ponto de Smiths Falls estis uzata ĝis 1978. Miloj da trajnoj trapasis ĝin kaj miloj da ŝipoj pasis sub ĝi. Tio atestas pri la eksterordinara kvalito de ĝia konstruo. La daŭra simpleco de la koncepto de William Sherzer estas okulfrapa. En 1983 la kanada komisiono pri historiaj lokoj kaj monumentoj deklaris ĝin nacia trezoro. Mario MOREL
Kanado
Mario Morel estas verkisto pri inĝenierado. Li esperantistiĝis en 2019.
|