PolitikoISRAELOForpasis parlamentano-beduenoLa 25an de aŭgusto mortis pro koratako la 49-jaraĝa israela politikisto Said Al-Ĥarumi. Bedueno kaj membro de la islamisma partio Raam (Unuigita Araba Listo), li estis unu el la ĉefroluloj en la lukto por la rajtoj de beduenoj kaj araboj. Palestina naciistoLa beduenoj estas popolo origine devena el Araba Duoninsulo, kiu en la nuntempa Israelo loĝas precipe en dezerta zono. Rezigninte la nomadan vivostilon, dum la lasta jarcento ili elektis konstantajn loĝlokojn, kaj en Israelo ili estas ĉirkaŭ 3,5 % de la civitanaro. Multaj beduenoj (almenaŭ 207 000 homoj) loĝas en vilaĝoj sen liverado de fluanta akvo kaj elektro. Al-Ĥarumi estis konsiderata unu el la plej fervoraj palestinaj naciistoj en sia partio: multaj el la israelaj araboj identigas sin kiel palestinanojn aŭ eĉ „israelajn palestinanojn”. Hodiaŭ la islamisma partio Raam havas 4 el 120 lokoj en la parlamento. Nova rolo por la arabojDum longa tempo la arabaj partioj partoprenis en la politika vivo de Israelo nur kiel parlamenta opozicio. Eĉ dum la epoko de la maldekstra pacema registaro de Jicĥak Rabin en 1990aj jaroj, ili nur subtenis ĝiajn politikojn deekstere. La daŭra politika krizo en Israelo, pro kiu okazis kvar elektoj dum du jaroj, ŝanĝis la situacion. La eksa ĉefministro Benjamin Netanjahu unue taksis Raam-on kiel potencialan partneron, sed la islamisma partio preferis, male, apogi la novan registaron, kiu kunigas tre diversajn politikajn fortojn. Por „detronigi” la ĉefministron Netanjahu alianciĝis dekstraj partioj kiel Jamina (en la hebrea lingvo: Dekstre) de la nova ĉefministro Naftali Bennett, kiu malsubtenas la duŝtatan solvon de la israela-palestina konflikto, Israel Bejtenu (Israelo nia Hejmo), kiun gvidas la ministro pri financoj Avigdor Liberman, maldekstraj cionismaj partioj kaj Raam. Unu monaton post la elekto de la nova registaro, en julio 2021, Al-Ĥarumi iĝis prezidanto de la komisiono de la israela parlamento pri internaj aferoj kaj natura medio. La beduenan politikiston anstataŭos lia kolegino Iman Ĥatib-Jasin. La prezidanto de Israelo, Jicĥak Hercog, diris pri Said Al-Ĥarumi: „Dolorigas kaj ŝokas min la frua forpaso de mia amiko kaj homo de la negeva dezerto”. Nican CVI KOHEN
Israelo
Nican Cvi Kohen estas isreala ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.
|