MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ITALIO

Leonardo kaj lia (genealogia) arbo

Estas entute 14 virseksaj rektaj parencoj, plu vivantaj, de la itala pentristo, inventisto kaj sciencisto (kaj multo pli) Leonardo da Vinci. Ĝis nun oni sciis pri nur unu, dum la 35 jam konataj ekde 2016 estis liaj nerektaj parencoj aŭ parencoj je virina flanko, inter kiuj la reĝisoro Franco Zeffirelli).

Zorgis pri tia ĉi noveca, ja nekutima, esploro la italaj esploristoj Alessandro Vezzosi kaj Agnese Sabato, kiuj freŝe aperigis en la faka revuo Human Evolution (Homa evoluo) la rekonstruon de la genealogia arbo de Leonardo da Vinci ekde 1331, ĉi-foje (kaj unuafoje) laŭ nur vira linio.

Profesioj

Ĉu do inter ili kaŝas sin nova lertega sciencisto, kapabla pluporti la torĉon de tiel eminenta kaj glora praavo? Ne vere. Pristudi la kromosomon Y tamen ebligos akiri plurajn altvalorajn informojn pri la DNA de Leonardo da Vinci, kies nunaj parencoj estas inter 1- kaj 85-jaraĝaj. Estas rimarkinde, ke ili vivas ne malproksime de la origina vilaĝo Vinci en la regiono Toskanio, apud Florenco, kaj plejparte plenumas ordinarajn, eĉ humilajn profesiojn, sciigis Vezzosi.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-10