LibrojVintra fabeloLa aŭtoroJulian Modest (plumnomo de la bulgaro Georgi Mihalkov) estas tre verkema aŭtoro. Fine de la nova libro troviĝas listo de 27 liaj eldonitaj verkoj; ĉiujare aperas po du-tri novaj, en 2020 estis eĉ ses! Ŝajne, eĉ István Nemere siatempe verkadis malpli intense. Li verkas am-, krim- kaj eĉ spion-romanojn, diversajn novelojn – kutime tro sentimentalajn. Sed ne nur. Jen lia nova libro: Mirakla fabelo, lia dua porinfana post La aventuroj de Jombor kaj Miki (ĉi-jare premiita en Belartaj Konkursoj de UEA kiel infanlibro de la jaro). La fabeloOkjara knabo Viktor kun siaj amikoj faras neĝhomon – samkiel infanoj en ĉiuj landoj, kie aperas neĝo. La neĝhomo ensonĝe venas al Viktor kaj petas lin fari alian neĝhomon – por ke li ne enuu sola. La infanoj faras. Kaj poste la du neĝhomoj okazigas al Viktor miraklan vojaĝon, dekomence al la lando de „Avo Nikolao” (tiel en la libro, alilande konata kiel Avo Frosto – tiu, kiu faras novjarajn donacojn al infanoj tra la mondo). Viktor petas la miraklan Avon iel ĝojigi lian amikon Kalin, kiu havas malsanan patron kaj vivas malriĉe. Kaj la Avo diras: „Diru al Kalin, ke vi pretas helpi lin. Diru, ke vi estas lia plej bona amiko. Ne gravas, ĉu oni donacos ion al iu. Eĉ la plej granda donaco ne feliĉigos homojn. Kiam iu havas malfacilaĵojn, li bezonas ne donacon, sed veran amikon. Vera amiko pretas ĉiam helpi.” Sekvatage Viktor donacas al Kalin bonan libron, kaj poste ili duope iras al la miraklaj neĝhomoj kaj kune vojaĝas en Mirindan Landon. En tiu lando oni povas manĝi dolĉaĵojn senpage kiom ajn, homoj scipovas flugi ... sed infanoj nur sidas hejme kun siaj komputiloj, kaj nur tiamaniere kontaktas unu la alian kaj ekkonas la mondon. Viktor kaj Kalin komprenas, ke ilia reala lando estas pli bona – kaj revenas hejmen. La knabino Helena, kun kiu ili konatiĝis en Mirinda Lando, eĉ ne volas reciproki viziton. „Ja, mi klarigis al vi, ke ni, la loĝantoj de Mirinda Lando, neniam kaj nenien veturas. Nia lando estas belega, kaj ni ne bezonas vidi alian landon, esti en alia lando. Ĉi tie ni fartas bone.” Fine la neĝhomoj adiaŭas la knabojn – ja ili ne povas ekzisti en varmo, sed promesas reveni sekvavintre. La valoroTemas pri naiva fabelo – tamen, eble, ĝuste tiel indas diri al infanoj, ke la reala mondo nekompareble pli bonas ol la virtuala, ke vera amikeco pleje gravas. Laŭ la stilo kaj etoso oni supozus, ke ĝin povus verki virino – eble Lenke Szász, aŭ Luiza Carol, aŭ Júlia Sigmond ... tamen fine de la antaŭlasta ĉapitro ni legas: „Helena estis la plej bela knabino en la mondo, havanta bluajn kiel montaraj lagoj okulojn kaj orecan hararon” – do restas neniaj duboj pri la aŭtoreco. Ja tiun frazon povus skribi nur Julian Modest. La fabelo konsistas el 18 unupaĝaj ĉapitretoj. Simpla klara lingvaĵo, konvena por infanoj. Plaĉa aspekto. Iom tro malgranda litertipo: kutime porinfanajn librojn oni presas grandlitere, kvankam tiu tradicio ne estas racia, ja infanoj normale havas pli bonan vidkapablon ol plenaĝuloj. En Esperanto treege malmultas libroj porinfanaj, precipe por la aĝo 5-8 jaroj, kiam – se la infano posedas la lingvon – tre gravas hejmigi lin/ŝin en nia kulturo. Do bone, ke tiu libro aperis. Valentin MELNIKOV
Julian Modest: Mirakla fabelo. Eld. Libera, 2021. 43 koloraj paĝoj, gluitaj, malmola kovrilo.
|