PolitikoVIRINAJ RAJTOJKomuna alvoko de politikaj gvidantinojEn la jaroj 1996-2001, kiam la taliboj regis Afganion per fera mano, la tieaj virinoj kaj knabinoj estis malsuperaj estaĵoj. Ili ne povis iri al lernejo, ne rajtis labori, ili devis esti akompanataj de viro ktp. En aŭgusto 2021 la taliboj reokupis la landon kaj eniris Kabulon, la ĉefurbon. Interalie ili diris, ke ili ne faros damaĝon al afganaj virinoj kaj knabinoj, kies pozicio en la afgana socio tamen devos strikte konformi al la ŝaria juro, kiu devenas de Korano kaj de la islama tradicio. AlvokoMultaj homoj en la mondo, kaj precipe virinoj, estas skeptikaj pri ĉi tiuj deklaroj, kaj la sorto de afganaj virinoj kaj knabinoj ne estas indiferenta al la internacia komunumo. Tial, la 3an de septembro 2021, la prezidanto de Slovakio Zuzana Čaputová kaj la ĉefministro de Islando Katrín Jakobsdóttir iniciatis komunan internacian alvokon de mondaj politikaj gvidantinoj por subteno de rajtoj kaj sociaj ŝancoj de virinoj kaj knabinoj en Afganio. La gvidantinoj alvokis nunajn kaj estontajn regantojn en Afganio deteni sin de perforto kontraŭ virinoj kaj respekti rajtojn de virinoj kaj knabinoj. En la alvoko estas skribite, ke „sendepende de niaj diferencoj, viroj kaj virinoj estas egalaj kaj iliaj rajtoj estas neforigeblaj kaj nekontesteblaj”. Tiamaniere la politikaj gvidantinoj sendis klaran mesaĝon, ke la internacia komununo devos atente observi la situacion en la lando kaj respekton de la rajtoj de grupoj, kiuj nuntempe estas inter la plej vundeblaj en Afganio. „Ni, politikaj gvidantoj-virinoj, volas certigi afganajn virinojn kaj knabinojn, ke ni atente sekvos la evoluon en ilia lando, aŭskultos ilian voĉon kaj daŭre subtenados iliajn rajtojn kaj sociajn ŝancojn”, plue diras la komuna alvoko. Solidareco de gvidantinojAl la komuna alvoko iom post iom aliĝis ankaŭ aliaj famaj politikaj gvidantinoj, kiel la ĉefministroj de Danio (Mette Frederiksen), Finnlando (Sanna Marin), Litovio (Ingrida Šimonytė), Norvegio (Erna Solberg), Estonio (Kaja Kallas), Nov-Zelando (Jacinda Arden) kaj prezidantoj de Kartvelio (სალომე ზურაბიშვილი [salomé zurabiŝvili), Grekio (Κατερίνα Σακελλαροπούλου [katerina sakelaropulu]) kaj de Moldavio (Maia Sandu). Julius HAUSER
korespondento de MONATO en Slovakio
|