PolitikoKIPROPasportaj disputojStreĉiteco pliiĝas sur la insulo Kipro inter la reprezentantoj de la turk-kipra registaro (ne agnoskata internacie kaj administranta la teritoriojn en la nordo de la lando okupatajn ekde 1974) kaj la oficiala registaro de la ŝtato iĝinta en 2004 EU-membro (ĝuste ĝi nomiĝas „Respubliko Kipro”). Tiu ĉi lasta, la sola el la du, kiu rajtas emisii internacie validajn vojaĝdokumentojn, antaŭ nelonge nuligis la pasportojn de altrangaj turk-kipraj oficialuloj. Ersin Tatar, kiu gvidas la nordan parton de la insulo sub la nerekta regado de Turkio kaj estas inter la homoj trafitaj de la pasporto-nuligo, priskribis tion, kio okazis, kiel atakon celantan nuligi la plurjardekajn duflankajn provojn trovi solvon al la divido de la insulo. Li ne hezitis nomi la decidon de Respubliko Kipro „rasisma” kaj „anakronisma”. Nur grek-kipraj pasportojEl formala vidpunkto, pasportoj emisiitaj de la registaro de la turk-lingva nordo estas agnoskataj de nur malmultaj ŝtatoj, inkluzive de Turkio kaj grupeto de aliaj landoj, kiuj simile mem ne estas oficiale agnoskitaj. Tial la turk-kipranoj loĝantaj norde de la tiel nomata „verda linio” (la limo inter la du partoj de la insulo), devas peti pasporton de la grek-kipraj aŭtoritatoj. Disputiga decidoTatar mem uzas por vojaĝi la oficialan pasporton de Kipro, ricevitan de la grek-kipra registaro en suda Nikozio; tamen la lastatempa decido de lia administracio kunlabore kun Turkio remalfermi la areon Varoŝa 1 ene de la orienta urbo Famagusta (temas pri la tiel nomata „fantoma marbordo”) furiozigis la grek-kipranojn, por kiuj Varoŝa havas grandan simbolan valoron. La grek-kipra registaro anoncis sian kontestatan decidon, argumentante, ke la unuflankaj lastatempaj agoj de la turk-kipranoj atencis la integrecon de la lando. Unu pasporto, unu landoLa prezidento de Respubliko Kipro, Nikos Anastasiades, malakceptis la akuzojn pri diskriminacio, deklarante, ke Respubliko Kipro ja emisiis 97 000 pasportojn kaj pli ol 110 000 legitimilojn al turk-kipranoj, respektante iliajn rajtojn kaj konfirmante ilian kipran civitanecon kaj eŭropan apartenon. En skriba deklaro, la grek-kipra gvidanto cetere klarigis, ke la decido de la registaro tuŝos nur limigitan nombron da homoj, ne ĉiujn turk-kiprajn civitanojn. Tamen rimarkinde kaj iom ironie estas, ke prezidenton Anastasiades mem trafis skandalo pro pasportoj malhoneste venditaj al investantoj ekster Eŭropa Unio (precipe rusaj). Tiun ĉi skandalon sensacie rivelis en la lastaj monatoj la araba dissend-kompanio Al-Ĝazira per disvastigo de dokumenta filmo pri tiu ĉi temo. Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro
1. Tiu ĉi areo, antaŭe populara marborda ripozloko, estas neloĝata post la invado de la turka armeo en 1974. (red.)
|