MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

LOĜPOLITIKO

Kie(l) loĝi en Luksemburgo?

Luksemburgo estas probable la lando de Eŭropo, kies loĝantaro kreskas plej intense: de 433 600 en la jaro 2000 al 626 000 homoj hodiaŭ; la granddukejo de 2586 km2 spertis plinombriĝon je 44 %. (Kaj tio ne inkluzivas la 197 000 eksterlandanojn, kiuj navedas ĉiutage por labori.)

Ĉu la kvanto de loĝejoj kreskas proporcie? Tute ne. Pri ilia nombro malfacilas trovi precizajn ciferojn, sed ilia prezo atestas malsufiĉon: en la lasta jarkvarono de 2020, ili kostis 16,7 % pli ol jaron pli frue, kresko klare ĉiam pli intensa (2019: 10,1 %, 2018: 7,1 %, 2017: 5,6 %).

Malsufiĉo

Kial tiu malsufiĉo? Studoj de Luksemburga Instituto pri Socia-Ekonomia Esploro (LISER) helpas kompreni. Laŭ LISER, en la jaro 2016, la prikonstrueblaj terenoj (entute 2959 hektaroj) apartenis trikvarone (72,5 %) al privatuloj, kvarono el tio al nur 159 personoj en averaĝa valoro de po 21,3 milionoj da eŭroj. Pliajn 14,9 % posedis privataj firmaoj, kaj nur 11 % apartenis al municipoj aŭ al la ŝtato.

La decidantoj pri publika loĝpolitiko evidente trovas tiun situacion malfacila: tro malmultas la terenoj, kie oni rekte povas decidi konstruadon, fronte al strategioj de konstruigistoj kaj de terenposedantoj. Laŭ studo de LISER pri 71 grandskalaj konstru-projektoj (ekde 2007), tiuj du kategorioj plej ofte koincidas: nur 20 el la 71 koncernataj terenoj ŝanĝis posedanton antaŭ ol esti prikonstruataj.

La finance potencaj privataj konstruigistoj uzas nur unu trionon de siaj terenoj por tiuj projektoj kaj gardas du trionojn kiel rezervon. Tio evidente puŝas la prezojn supren. Laŭ la informoj de la esploristoj eblas konstati, ke la merkato de nemoveblaĵoj iĝas ĉiam pli elita, kaj la publikaj decidantoj ne kapablas aranĝi kontentigan solvon por tiuj, kiujn tia sistemo malfavoras.

Politika bombo

La koncernaj regularo kaj impostado estas pli severaj en la najbarlandoj. Kial ne en Luksemburgo? Nu, la senĉese kreskanta prezo de nemoveblaĵoj kaj terenoj estas la politika bombo de la lando, ĉar sufiĉe precize interkovras unu la alian la grupo de ŝtatanoj (do voĉdonrajtantoj, nur iom pli ol duono de la loĝantaro) kaj tiu de la grundoposedantoj. Kaj la voĉdonantoj ne havas intereson ŝanĝi la fi-situacion.

Laŭ komento de aktivulo Athanase Popov, luksemburga civitano de kelkaj jaroj: „La situacio iĝas pli kaj pli eksplodema, ĉar ne plu tute ĝustas diri, ke plej multaj voĉdonantoj ne volas ŝanĝon en la situacio: fakte, ĉiam pli da luksemburganoj, eĉ praloĝantoj, devas ekloĝi eksterlande kontraŭ sia volo, se ili ne disponas pri heredaĵo aŭ sufiĉa enspezo por vivi enlande. Ĉi tio pliigas la tension unuflanke inter la voĉdonantoj kaj la politika klaso, aliflanke inter la diversaj komunumoj de rezidantoj, ĉar la aŭtoktonoj ĝenerale konsideras, ke ili meritas esti en privilegia situacio rilate al aliro al loĝado. Se la situacio ne pliboniĝos rapide, baldaŭ pli bonfartos ekstremismaj politikaj partioj.”

iert
Istvan ERTL
korespondanto de MONATO en Luksemburgo


István Ertl estas tradukisto ĉe Eŭropa Unio, iama redaktoro i.a. de la revuoj Kontakto kaj Esperanto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 11, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Istvan Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-10