MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

JAPANIO

Vortumo malproksimigas pacon

Japanio havas kun ĉiuj siaj najbaroj nesolvitajn teritoriajn disputojn: dum tiuj kun Koreio kaj Ĉinio koncernas malgrandajn insulojn sen loĝantoj, la pretendo al Rusio havas alian, gravan karakteron.

La 8an de aŭgusto 1945, en la lasta fazo de la dua mondmilito, Sovetio, spite la interkonsenton pri neŭtraleco subskribitan en 1941, deklaris militon kontraŭ Japanio1 kaj okupis la sudan Saĥalenon, la kurilajn insulojn kaj kvar insulojn sude de ili (Etorofu, Kunaŝiri, Habomai kaj Ŝikotan).

Neniu pactraktato kun Sovetio

En septembro 1951, 48 landoj kaj Japanio subskribis pactraktaton, formale finante la konflikton inter si. Sovetio, tamen, rifuzis aldoni sian subskribon, kontraŭante la restadon de la usona armeo en Japanio.

En 1956 Japanio kaj Sovetio starigis diplomatiajn rilatojn, deklarante la komunan deziron atingi pactraktaton, laŭ kiu Habomai kaj Ŝikotan estu redonitaj. Tamen malgraŭ la longdaŭraj traktadoj, tio neniam okazis.

Obstaklo

Kio estas la ĉefa obstaklo? La supre menciitaj kvar insuloj. Japanio asertis, ke ĝi havas la rajton postuli ilian „redonon”, ĉar laŭ la sanfranciska pactraktato nur la kurilaj insuloj estis ceditaj. Siaflanke Sovetio insistis, ke la ĝusta vortumo devus esti „transdono”, ĉar tiu teritorio apartenas laŭleĝe al Sovetio kiel sekvo de la dua mondmilito.

Novaj streboj

La traktado nun daŭras kun Rusio. Vladimir Putin ekhavis stabilan potencon, kaj ekde 2013 la japana ĉefministro Abe Ŝinzo gajnis absolutan plimulton en la japana parlamento. Ambaŭ ŝtatgvidantoj ŝajne deziris kompletigi la pactraktaton kaj normaligi la rilatojn: pli entuziasma estis Abe, kiu dum sia okjara regado renkontiĝis kun sia rusa kolego 28-foje. Tamen, denove, nenia konkreta rezulto realiĝis.

Post la eksiĝo de Abe en septembro 2020, Rusio fortresigas la insulojn, kaj tie oni okazigis militan ekzercadon kaj lokis modernajn misilojn S-300V4 kaj ĉasaviadilojn Su-35. Aldone, en 2020 Rusio amendis sian konstitucion por malpermesi cedadon de disputata teritorio.

Malantaŭ la necedema sinteno de Putin, estas internaj politikaj faktoroj validaj ankaŭ por Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Se la registaro cedus iun ajn teritorion al eksterlando (aŭ se ĝi rezignus pri iu pretendo), la politika opozicio tuj deklaros tion perfido kaj ekscitos la koleron de la popolo. Do Japanio daŭre marŝos en neelirebla cirklo pri la teritoriaj disputoj kun siaj tri najbaroj.

tiis
Takasi ISIKAWA
korespondanto de MONATO en Japanio


Isikawa Takasi estas pensiulo, naskita en 1942, kiu laboris por sveda kaj japana kompanioj ĉefe en la fakoj justico kaj revizorado.
1. Koncerne partoprenon de Sovetio en la milito kontraŭ Japanio: Sovetio agis konforme al la decidoj de la jalta konferenco (februaro 1945). (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 12, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Takasi Isikawa el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-11-05