PolitikoITALIOEfemeraj parlamentaj koaliciojLa lastaj elektoj por la itala parlamento en 2018 (voĉdonis 72,92 % de la voĉdonrajtantoj, la plej malalta procento ekde la kreiĝo de la itala respubliko en 1948) rezultigis, ke la centra-dekstra koalicio (kvar partioj) ricevis plej multajn voĉojn (ĉ. 37%), la centra-maldekstra (kvin partioj) havis 22,86 %, dum la unusola listo, ekster ajna koalicio, estis Movimento 5 Stelle (5-Stela Movado, 32,68 %); la ceteraj partioj estis nur splitoj. Establo de stabila registaro apogata de plimulto en la parlamento povis do rezulti, nur se kunmetiĝas grupoj kun tute malsamaj celoj, eĉ emfazitaj dum la tuta elektokampanjo. Nedezirataj elektojItalio havas grandegan ŝtatan ŝuldon, kaj la (mal)stabileco de la lando fortege influas la interezojn. Ekzemple, post abrupta politika krizo multaj investintoj vendas siajn bilojn, kaj la aĉetontoj postulas pli altan kompenson. Tio signifas, ke malgraŭ la anoncoj de la politikistoj novaj elektoj estas „nedezirataj”. La partioj ne estas vere pretaj preni sur sin tian respondecon (pro kiu preskaŭ tuj pagos la civitanoj) sed samtempe ne emas plenumi reformojn, kiuj povas malkontentigi la voĉdonantojn. Nestabilaj aliancojFine Lega (naskiĝinta kiel Lega Nord, t.e. Norda Ligo, kun la celo de sendependiĝo de la nordaj regionoj, sed establiĝinta tutlande), partio de la centra-dekstra koalicio, decidis formi registaron kun la 5-Stela movado, interkonsentinte pri la reciproka apogo pri du problemoj: la reformo koncerne la pensio-aĝon, kerna punkto de Lega, kaj la „rentumo de civitaneco”, provizora ŝtata subvencio al la malriĉuloj, kerna punkto de Movimento 5 Stelle. Pri preskaŭ ĉio cetera la du partioj malakordis. Post unu jaro da iela-tiela kunregado Lega deiĝis; formiĝis nova registaro (tamen kun la sama ĉefministro Giuseppe Conte) de Movimento 5 Stelle kun la maldekstro, kvankam ambaŭ ĉiam deklaris, ke ili neniam kunregos. Aldonindas, ke laŭ opinisondoj la granda sukceso de la 5-Stela movado en 2018 rezultis de tiumomenta ĝenerale kontraŭpartia pensmaniero, sed se oni voĉdonus nun, tiu movado havus ne pli ol kvinonon de la parlamentaj seĝoj nun havataj. Giganta kunmetiĝoEn 2020 prezentiĝis kroma problemo: la pandemio. La registaro demisiis, kaj la prezidento nomumis ĉefministro la prezidinton de la Eŭropa Centra Banko Mario Draghi, kiu prezentis kabineton, en kiu estas reprezentataj ĉiuj partioj, escepte de unu de la dekstra koalicio valoranta 10 %, kiu tial restis sola ĉe la opozicio. Tian gigantan kunmetiĝon de la du koalicioj dekstra kaj maldekstra plus Movimento 5 Stelle, malgraŭ la fortegaj diferencoj pri multaj politikaj demandoj, kuntenas nur la prestiĝo de Draghi. Elektoj en 2023En 2023 okazos ordinaraj elektoj por la parlamento: tre verŝajne la distribuo de la seĝoj pli multe spegulos la volon de la popolo kaj la politika vivo iĝos pli stabila. Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
|