Moderna vivoGASTRONOMIOTerpomkolbaso protektataĈiu geografia regiono havas sian tipan kaj ŝatatan manĝaĵon. La slovakoj ŝatas terpomkolbason (popole slovake liptovské droby), kiun februare 2021 Eŭropa Komisiono enskribis en EU-registron de protektataj konservindaĵoj. Ĝi estis nomata en fora estinteco ankaŭ manĝaĵo de malriĉuloj. La unua parto de la slovaka nomo (liptovské) devenas de la nomo de la regiono Liptov, kiu situas en nord-meza Slovakio kun areo de pli ol 2000 km 2. La unua mencio pri la liptova regiono, kiu nun estas ligata precipe al kultivado de altkvalitaj terpomoj, devenas de la jaro 1231. En ĉi tiu regiono, terpomo (popole nomata „dua pano”) kaj diversaj specifaj produktoj faritaj el ĝi iĝis unu el la ĉefaj elementoj de la nutrado de la malriĉa loĝantaro. La dua parto de la nomo (droby) nomas en la loka dialekto manĝeblajn internaĵojn de hejmaj bestoj, t.e. porkajn kaj bovajn intestojn. La nomo liptovské droby komencis uziĝi en la unua duono de la 19a jarcento, kaj ĝi ankoraŭ estas uzata. Liptovské droby estas praktike speciala speco de kolbaso, kies enhavo estas farata nepre el terpomoj. Por produktado de terpomkolbaso oni bezonas terpomojn, lardon, porkan grason, cepon, majoranon, nigran pipron, salon, ajlon, grion kaj porkajn aŭ bovajn intestojn. Simpla produktadoLa raspitaj terpomoj estas miksataj kun muelitaj lardogrivoj, cepoj kaj spicoj, kaj poste ĉio estas miksata kun grio. Porkajn aŭ bovajn intestojn oni farĉas per la tiel preparita miksaĵo ĝis la dezirata longo de 10-25 cm. Ĉe la ekstremaĵo ili estas fermitaj per ligna pikstangeto. La fina produkto havas rondan sekcon kaj formon de kurba cilindro, kies diametro estas inter 3 kaj 5 cm, kaj la pezo inter 100 kaj 300 g. Fine, la terpomkolbason oni kuiras en sala akvo kaj poste fridigas. Laŭ oficiala normo la kvanto da terpomoj estas inter 75 kaj 85 % de la pezo; da grivoj inter 8 kaj 10 %, da porkograso 5 % kaj da salo maksimume 1,7 %. Antaŭ la konsumo terpomkolbaso devas esti bakita kun porkoleo. Oni kutime manĝas ĝin kun acida brasiko, kukumo, beto aŭ acida legommiksaĵo. GravecoĈi tiu specifa speco de terpomkolbaso estis kaj estas populara frandaĵo okaze de diversaj lokaj festoj. Por la regiono Liptov ĝi estas ne nur simbolo de malnova kulturo kaj bela tradicio, sed ankaŭ signifoplena, kvankam eta, enspezo. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|