PolitikoGERMANIOPanjo forlasos ninAngela Merkel, unu el la plej priparolataj politikistoj de la lastaj jardekoj, retiras sin el la publika vivo. Kiel ĉiuj politike aktivaj homoj, ŝi havis admirantojn kaj oponantojn. Du legantoj de MONATO sendis al la redakcio siajn impresojn pri Merkel. Post 16 jaroj kiel Federacia Kancelierino Angela Merkel ne plu kandidatas por la germana parlamento. Sian retiriĝon ŝi anoncis jam antaŭ tri jaroj. Jam tiam ŝi rezignis ankaŭ pri la prezidanteco de la kristan-demokrata partio CDU. Kion la bloko de kristan-demokrata kaj kristan-sociala partioj travivas ekde tiu momento – rivalecon inter kandidatoj kaj fortan perdon de subteno en la publika opinio – tio montras, ke ne facilas anstataŭi ŝin. Tro kutima „Mutti” („panjo”) fariĝis ne nur por siaj propraj partianoj kaj kunbatalantoj. Ŝi estas konsiderata kvazaŭ simbolo de la stabileco, kiun homoj en- kaj ekster-lande atendas de Germanio. Mi skribas ĉi tiun kontribuon kelkajn tagojn antaŭ la baloto por la Federacia Parlamento (Bundestag). Kiaj ajn estos la rezultoj de tiu baloto, la verŝajneco estas granda, ke la formado de nova registaro daŭros longe kaj ke la politika scenejo estos pli malstabila. KompromisojMi ne havas apartajn rilatojn kun ŝia partio, sed profesie de tempo al tempo povis akompani ŝin kaj konatiĝi kun ŝia labormaniero: persone modesta, ĉiam respektanta opiniojn de aliaj, preta aŭskulti kaj analizi argumentojn (ĝis 1990 ŝi laboris kiel sciencistino) kaj serĉi kompromisojn. Legendecaj estas ŝiaj persisto kaj trankvilo – se necese, ankaŭ je la fino de 36-hora traktado – kaj ŝiaj feraj nervoj. Ankaŭ Eŭropo profitis de tiuj kvalitoj. Politikajn gvidantojn oni elektas ankaŭ, sed ne nur pro iliaj personaj kvalitoj kaj labormanieroj. Ne tute malgravaj estas ankaŭ la pozicioj, kiujn ili defendas. En 2005 Angela Merkel unuafoje gajnis parlamentan plimulton: ŝi venkis kontraŭ la tiama ruĝ-verda koalicio sub gvido de Gerhard Schröder. Schröder kaj liaj socialdemokratoj (SPD) malgajnis, ĉar ili pro malpopularaj reformoj de la sociala sistemo (Agenda 2010) perdis multajn tradiciajn subtenantojn. Tion komence ŝajnis riski ankaŭ Angela Merkel per sia unua, ekonomie liberala balotprogramo de 2005. Feliĉe por ŝi la ekonomio tiutempe resaniĝis, kaj tiel drastajn reformojn ŝi ne realigis – nek en 2005, nek en la postaj jaroj. Dum 12 el siaj 16 jaroj ŝi vole-nevole kunekzistis kun la socialdemokratoj en „grandaj” koalicioj. Tia kunekzistado por neniu flanko estas perfekta (plej multe ĝis nun suferis SPD). Sed ĝi garantias la plej larĝan bazon atingeblan en la parlamento kaj pli-malpli vastan subtenon de la civitanoj. Krizoj„Kiu havas viziojn, iru al kuracisto” iam diris la socialdemokrata kanceliero Helmut Schmidt. Simile skeptika estas (aŭ iĝis) la sinteno de Angela Merkel, kiam temas pri mondskuaj vizioj. Ŝiaj 16 jaroj estis jaroj de krizoj: La financa krizo („Lehman Brothers” k.a.) de 2008, kiam necesis rapide kaj kuraĝe trankviligi la monmerkatojn. La eŭro-krizo ekde 2010, kiu minacis la EU-partnerojn ĉefe en suda Eŭropo kaj postulis ĝustan ekvilibron inter financpolitikaj principoj kaj eŭropa solidareco. Merkel kaj Schäuble ne estis solaj kun siaj pozicioj, sed havis influan rolon kaj fariĝis celoj de atakoj. RifuĝantojGranda defio por la tuta Eŭropo estis la amasa alveno de rifuĝantoj ekde 2015 pro la militoj en Afganio kaj Sirio. La decido ne fermi la germanajn landlimojn estis ŝia decido: „ni sukcesos en tio” (wir schaffen das) fariĝis ŝia plej konata citaĵo el tiu jaro, en kiu preskaŭ 900 000 rifuĝantoj atingis Germanion. Tio – kaj la alfluo dum la postaj jaroj – ŝanĝis la landon. Ĝi influis ankaŭ la politikan scenejon. Fortiĝis la dekstra rando, t.e. partio kontraŭ Eŭropo kaj kontraŭ la alveno de enmigrantoj. La larĝa politika akordo karakteriza por Germanio („senalternativa” fariĝis alia tipa Merkel-esprimo) komencis disrompiĝi, kaj Merkel spertis akrajn atakojn. La pandemioLa lasta krizo – la kronvirusa pandemio – estis alispeca defio por la kancelierino. Kiel fizikistino ŝi klopodis kompreni ĉiun detalon de tiu nova kaj malmulte esplorita fenomeno. Ŝia natura singardemo igis ŝin pledi por restrikta aliro. Ankaŭ per tio ŝi faris al si ne nur amikojn: estiĝis novaj obskuraj grupoj ĉe la dekstra rando, kiuj kuniĝis kun la jam konataj, vidu supre. Sed ofte ŝi povis nur pledi, ĉar tio estas ekster la federacia povo: la ĉefan respondecon por la sanprizorgo en Germanio havas la 16 federaciaj landoj. Ankaŭ por la plenumado de tutŝtataj (kaj eŭropaj kaj internaciaj) reguloj necesas ilia aktiva kunlaboro. La video-kunsidoj de la landaj ĉefministroj pri la pandemio fariĝis plia ilustraĵo de la germana sistemo. Malsamaj politikaj plimultoj kaj interesoj ĉiam denove devigas al kompromisoj kaj al akordo. Unuflanke tia sistemo zorgas pri ekvilibro kaj stabileco, aliflanke ĝi ofte bremsas, kie rapidaj kaj fundamentaj decidoj estus bezonataj. Angela Merkel fariĝis preskaŭ perfekta enpersoniĝo de tiu sistemo kun siaj fortaj kaj malfortaj flankoj. La aktualaj defioj (kiel la klimata krizo) promesas akrajn disputojn kaj ege kontestatajn decidojn je ĉiuj niveloj: nacie, eŭrope kaj internacie. Povas esti, ke „Mutti” baldaŭ mankos al ni. Ulrich BRANDENBURG
Germanio
Ulrich Brandenburg estis diplomato, kiu emeritiĝis en 2016. Li estis ambasadoro de Germanio ĉe NATO, en Rusio kaj en Portugalio.
|